Libro-recenzo: In the Land of Invented Languages: Adventures in Linguistic Creativity, Madness, and Genius de Arika Okrent

Tiu libro enirigas nin en la universon de la inventitaj lingvoj kaj de iliaj inventintoj aŭ parolintoj. La verkisto, Arika Okrent, profesie instruas lingvistikon kaj kognajn sciencojn en Usono. Tamen ĝi ne laŭakademia stilo skribis, kaj tio faciligas la legadon. Arika Okrent priskribas kelkajn el tiuj lingvoj sen klare klarigi tial, kial ĝi interesiĝas pli pri la menciitajn lingvojn ol aliaj, kiujn ĝi ne menciis. Verŝajne Okrent simple koncentriĝis pri tiuj, kiuj pli kor- aŭ mens-tuŝis ĝin. Legi plu “Libro-recenzo: In the Land of Invented Languages: Adventures in Linguistic Creativity, Madness, and Genius de Arika Okrent”

Kiel mi reagas al demandoj pri kiu lingvo mi parolas

Mi jam klarigis la kutimajn homajn reagojn, okazantajn kiam mi parolas en Eo al mia ido en publikejoj. Iufoje homoj demandas al mi kiun lingvon mi parolas, kaj ĝenerale ne konas Esperanton. Ili do poste ofte petas klarigojn, pri kio estas Esperanto. Ĉiam plezurigas min pritrakti tiun temon, sed samtempe mi sentas ĝenon, ĉar mi timas eblajn reagojn de ili. Ĉi-afiŝe mi prezentas tipan dialogon kiu okazas dum tia situacio.

Legi plu “Kiel mi reagas al demandoj pri kiu lingvo mi parolas”

Libro-recenzo: Esperanto and Its Rivals: The Struggle for an International Language de Roberto Garvia

Antaŭ kelkaj semajnoj mi legis interesan libron pri la historio de la ĉefaj internaciaj plan-lingvoj. Ĝia hispana aŭtoro verkis ĝin en la angla, kaj ĝia Esperantigita titolo sekvas: Esperanto kaj ĝiaj konkurenculoj: la barakto por internacia lingvo. Legi plu “Libro-recenzo: Esperanto and Its Rivals: The Struggle for an International Language de Roberto Garvia”

Porinfana biblioteko en Esperanto

Infanoj kiuj ne kapablas memlegi plejofte ŝategas librojn; unue por tuŝi aŭ manĝprovi ilin, poste por rigardi ilin, fine por aŭskulti rakontojn. Kiam infano ne kapablas memlegi, oni facile povas legi laŭte libron en alia lingvo ol tiu kiu estas skribata ene. Tio ne estas malfacila tasko se oni komencas kiam la infano estas nur 1- aŭ 2-jaraĝa, ĉar ĝi ŝatas nur tre mallongajn rakontojn kun malmultaj vortoj. Tiel oni povas prepariĝi iom post iom por la postaj jaroj, kiam la rakontoj estos pli malfacilaj kaj longaj. Tamen estas ege agrabla legi en la skribata lingvo ĉar ne necesas cerbumado. Feliĉe en Esperanto ekzistas sufiĉe riĉa porinfana literaturo. Legi plu “Porinfana biblioteko en Esperanto”