Kiam mi pripensis la avantaĝojn paroli Esperanton al ido, mi imagis ke mi povus tiel ekbabiladi kun aliaj homoj pri lingva justeco. Miapense en publikejoj certe homoj miros aŭdi nekonatan lingvon, kiam mi alparolos mian infanon, kaj petos informojn pri tiu stranga lingvo. Aliflanke, mi ankaŭ legis ke homoj povus malbone taksi mian elekton de lingvo, ĉar iliaopinie ĝi estas ne sufiĉe parolata kaj tute senutila. Ĉu tio okazis?Dum mia unua somero kun Esperanto en mia ĉiutaga vivo kiel lernanta lingvo, mi pasis multe da tempo kun lernolibro inter la manoj. Ĉiutagmeze en mia laborejo tiu situacio okazis, tiel miaj kunlaborintoj demandis al mi, kion mi legis. Mi ĝojis vivi la okazon pritrakti la temon de lingvoj. Kiel ĉiu Esperantisto sendube iam spertis, homoj kiuj jam aŭdis paroli pri Esperanto ofte havas malbonajn antaŭjuĝojn pri ĝi. Multaj el miaj kunlaborintoj tute ne komprenis kial lerni Esperanton, kiam la angla ekzistas, eĉ simple kiel ŝatokupo. Tamen post pluraj monatoj, miaj kunlaborintoj pli kaj pli alkutimiĝis kaj finfine preskaŭ ne plu estis stranga afero por ili.
Mi certis ke la homoj ne reagos same kiam mi simple parolos al infano en Esperanto kaj ne plu simple lernos la lingvon. Hometoj kaj junaj infanoj ofte estas ĉarmuloj por plenkreskuloj, kiuj interrilatas afable kaj gracie kun ili. Parenteze, ĉu vi scias ke se vi ŝatus havi pli da ŝanco retrovi vian monujon kiam vi perdas ĝin surstrate, vi metu foton de iu tre juna infano en ĝi? [1] Junaj infanoj ĝenerale pli allogas homojn. Mi do pensis: por ne-Esperantistaj homoj, paroli al ido inventitan lingvon aspektos certe kiel interesa afero.
Kiel reagas homoj, kiam ili aŭdas min paroli publike al mia ido en Esperanto? (Mi ĉiam alparolas ĝin en Esperanto, krom iufoje antaŭ kelkaj familianoj, kiuj ŝajnas iome ĝenataj ne kompreni.) Mi resumu tiajn reagojn en 4 kategorioj.
- Seninteresiĝo. Plej ofte, en infanĝardeno, aĉetejoj, komunaj veturiloj, aŭ infanvartejo, la uloj ne demandas al mi, kiun lingvon mi parolas. En la infanvartejo ekzemple, nur malmulte da familianoj kaj vartistoj scias kiun lingvon mi parolas, kaj ili atendis plurajn monatojn (aŭ jarojn) por demandi, eĉ se ili aŭdas min ĉiutage.
- Granda intereso kaj demandademo. Mi ne povas nombri precize kiom da fojoj tio okazis, mi dirus ĉirkaŭe 5 aŭ 6 fojojn. Homoj provas diveni kiun lingvon mi parolas, pensante ĝenerale al la hispana, pro la sono kaj vortaro de la lingvo, kaj ankaŭ certe ĉar mi estas bruna kaj neheleta. Kiam mi donas la ĝustan respondon, ĝenerale ili ne konas Esperanton, aŭ pensas ke tiu estas sublingvo de la hispana. Mi provas klarigi en kelkaj rapidaj frazoj kio estas Esperanto. Poste, mi respondas al iliaj pliaj respondoj, kiuj ofte multas: ĉu multe da personoj parolas ĝin? Kial tiun lingvon? Ĉu mia filo uzas ĝin? Kiel kaj kiam mi lernis? Kaj tiel plu. Kelkfoje mi sukcesas trakti la temon de lingva justeco, kaj la reagoj ĉiam bonaj estas. La babilado finiĝas ĝenerale tiel: homoj diras ke ili serĉos informojn perrete, kelkfoje demandas kie lerni en nia urbo Esperanton.
- Timidemo aŭ ĝenado. Iufoje, mi vidas ke homoj rigardas min ridetante kaj estas nedecidemaj demandi al mi ion. Mi tiam supozas ke temas pri mia uzado de nekonata lingvo, kaj diras simple ke mi parolas Esperanton al mia ido. Fine, homoj denove ridetas, dankas, kaj foriras.
- Kontentiĝo. Kiam homoj senvole aŭdas ke mi parolas malfaman lingvon, aŭ simple ke mi ne parolas la francan al Azur, ili ĝojas pri dulingveco. Ili diras ke ili ŝatus same agi kun siaj infanoj. Tiam mi reagas certe strange iliaopinie: mi diras ke mia celo tute ne estis denaskigi idon por ontaj kapablecoj, ĉar gepatroj havas malmulte da influado sur ili, kompare al genetikaj kaj mediaj influoj [2]. Kaj poste mi aldonas la gravan kialon miaguste: mi decidis paroli tutmondan lingvon, pli facile lernebla kaj justa ol la aliaj.
Fontoj kaj notoj
[1] Vi certe trovos informojn pri tiu studo de Richard Wiseman en via denaska lingvo per retserĉilo, skribante tiujn tradukendajn vortojn: “bebo”, “foto”, “monujo”, “wiseman”.
[2] Pasia kaj debatata temo. Enkondukas ĝin interalie libro de Steven Pinker, kiu estas tradukata en plurajn lingvojn: The blanke slate (en), Comprendre la nature humaine (fr), Tabula rasa (it), 한국어 (ko), Het onbeschreven blad (nl), Ett oskrivet blad (sv), (ckb) کوردی Legu precipe la ĉapitron “Infanoj”.
Mi ĉiam parolas Esperanton al mia 3-jara nepino, Freyja. Aliaj plenkreskuloj ofte demandas al mi, kiun lingvon mi parolas al ŝi, kaj mi volonte diskutas tion kun ili.
Ĉar mi loĝas en Usono, la plejmulto neniam antaŭe aŭdis pri Esperanto, kaj tre surpriziĝas lerni, ke ekzistas internacian lingvon krom la angla. Ĝis nun, mi neniam renkontis iun, kiu jam malŝatas Esperanto.
Tre malofte, iuj demandos kial mi ne parolu al ŝi en pli vaste uzata lingvo, kiel la hispana. Mi respondas ke mi ne kapablas paroli iujn aliajn lingvojn (krom la angla kaj Esperanto). Eĉ post 4 jaroj de studado de la franca en lernejo, mi neniam atingis sufiĉe altan nivelon por bone konversacii en ĝi. Kompare, mi kapablis konversacii en Esperanto post nur 6 monatoj de studado, ĉar ĝi estas tiom pli facila lingvo.
Oni neniam scias, ĉu semojn, kiujn oni ĵetas hodiaŭ, kreskos jarojn poste.
ŜatiŜati
Dankon John. Mi ŝatas legi ke ne-Esperantistaj reagoj ĉiam estas bonaj!
ŜatiŜati