Kiam homoj eklernas Esperanton, aŭ kiam ili klarigas al iu kial uzi tiun lingvon, ofte ili parolas pri tiu tezo de Zamenhof (kaj de prauloj): okazus malpli ofte miskomprenoj kaj konsekvence gravaj interbataloj inter la homaro, se oni parolus komunan lingvon.
Oni povas legi ekzemple en unu el liaj libroj:
“La diferenco de la lingvoj prezentas la esencon de la diferenco kaj reciproka malamikeco de la nacioj, ĉar tio ĉi antaŭ ĉio falas en la okulojn ĉe renkonto de homoj : la homoj ne komprenas unu la alian kaj tial ili tenas sin fremde unu kontraŭ la alia” [1]
Mi mem ofte prezentis tiel Esperanton al kuriozuloj, kiuj demandis al mi kiun lingvon mi parolas al mia ido: “Mi parolas Esperanton. Iu ekkreis ĝin dum la fino de la 19-a jarcento, ĉar li vivis en ejo, kie miskomprenoj kaj bataloj multe okazis inter homoj, kiuj ne parolis la saman lingvon. Li pensis, ke se homoj parolus komunan kaj sufiĉe neŭtralan lingvon, ili malpli miskomprenus unu la aliajn, kaj eĉ militoj malpli okazus.”.
Tamen, antaŭ la legado de la libro de Steven Pinker pri ekmalofteco de la perforto kaj militoj [2], mi neniam serĉis faktajn kaj sciencajn informojn ĉi-teme. En sia libro Pinker citas la esplorojn de Lewis D. Richardson [3]. Richardson estis unu el la unuaj esploristoj, kiu esploris la kaŭzojn de la militoj per uzado de sciencaj datumoj. Tio okazis en la 1960-aj jaroj, kaj li selektis pli da 300 eventoj okazintaj inter 1820 kaj 1929. Li interalie demandiĝis ĉu militoj pli ofte okazas, kiam du kontraŭlaroj ne parolas la saman lingvon. Li ne interesiĝis nur pri militoj sed pli ĝenerale pri mortigitaj bataladoj, do ankaŭ pri genocidoj, ribeladoj, kaj insurekcioj. Li konkludis tiel:
Tradukita versio: “Tia efiko [de malsimilaj parolataj lingvoj sur ofteco de militoj] eble ekzistas, sed ĉi-kaze ĝi estus dubasenca.”
Origina versio: “There may be such an effect; but, if so, it is lost among the ambiguities.” [4]
Do, liaj kunigitaj datumoj ne montris, ke kiam homoj parolas saman lingvon, ili pli aŭ malpli ofte interbatalas. Cetere, Richardson eklernis Esperanton kaj subtenis tiun lingvon [5].
Post mia eltrovo de tiu esploro, mi serĉis ĉu ekzistas pli freŝaj esploroj ĉi-teme. Ĉu la konkludo de Richardson plu validas hodiaŭ? Mi serĉis ĉe kutimaj sciencaj datumbazoj kiel Google Schoolar kaj bedaŭrinde trovis neniun novan esploron, sed simple opiniojn de politikistoj aŭ universitatistoj. Mi tute malspertas pri tiu temo kaj eble ne uzis taŭgajn vortojn, eĉ se mi ankaŭ serĉis ĉiujn esplorojn (pluraj centoj), kiuj citas la esploron de Richardson. Sed bedaŭrinde neniu el ili laŭ iliaj titoloj interesiĝas pri influo de (mal)samaj lingvoj dum militoj. Homoj tamen interesiĝas pri la temo kaj oni facile legas opiniojn en la angla (ekzemple ĉe stackexchange.com aŭ debate.org), sed sen multe da argumentoj aŭ pruvoj.

Ĝenerale la nunaj esploroj pli interesiĝas pri etnaj influoj ol lingvaj, eĉ se tiaj etnoj parolas malsamajn lingvojn. La esploristoj interesiĝas pri la parolataj lingvoj de la etnoj, sed ne disigas iliajn influojn de aliaj influoj (kiel religiaj ekzemple). Ili taksas la nivelon de malsimileco inter la parolataj lingvoj. Tiuj esploroj ĝenerale konkludas, ke ju pli la etnoj malsimilas, des pli konfliktoj okazas. [6]
Referencoj
[1] Zamenhof, Fundamenta Krestomatio de la lingvo internacia (dua eldono), Project Gutenberg EBook
[2] Steven Pinker, The better angels of your nature – why violence has declined, Viking, 2011.
[3] Lewis Fry Richardson, Statistics of deadly quarrels, 1960
[4] Richardson, Statistics of deadly quarrels. Citita de David Wilkinson, Deadly Quarrels, 1980, University of California Press, p85.
[5] The Collected Papers of Lewis Fry Richardson, Cambridge University Press, 1993
[6] Esteban Joan et al., Ethnicity and Conflict: An Empirical Study, American Economic Review 2012, 102(4): 1310–1342
Jam de longe mi pensas, ke la tezo de LLZ ne vere aplikeblas en la reala mondo. Mi devenas de sufiĉe granda familio kaj tre ofte ni kverelis, batis unu la alian ktp. kvankam ni ĉiuj parolis la saman lingvon. Tamen komuna lingvo certe faciligos la tutmondan vivon, kiam ĝi estas uzata kiel dua lingvo.
ŜatiŜati