Maniero lernigi legi kaj skribi en Eo al 4-jarulo

Mia filo nuntempe estas 4-jaraĝa. Kiel multaj infanoj, ekde 3 semajnoj li hejm-restu pro la kronvirusa epidemio. Mi mem iom malpli laboras ol kutime, kaj do havas pli da tempo por ludi kaj lerni kun li. Liaj instruistoj petis al ni multe pentri, desegni, konstrui, legi, nombri ktp. Sed ni ne bezonas instrui al li literojn krom tiuj de lia nomo, ĉar li lernos tion la venontan jaron.

Ĉu lerni unue denask-lingvajn literojn?

Ĉar mia filo tamen ege ŝatas nomi kaj kanti la literojn de la nomoj de liaj amikoj, mi decidis lernigi lin la diversajn majusklajn literojn. Kompreneble mi demandiĝis: ĉu en la franca aŭ Esperanta? Mi decidis komenci per tiuj, kiuj same skribiĝas kaj prononciĝas ambaŭlingve. Ekzemple: I, A, O, P, T, ktp.

Verkante tiun afiŝon, mi ne celas informi pri kiel lernigi legi kaj skribi al infano. Tion vi facile trovos en via denaska lingvo. Mia celo estas simple atesti pri kiel mi decidis pritrakti la Esperantan alfabeton kun mia filo, kaj kiel li reagis. Tial mi ne priskribos detale kiel mi instruis al li. Fakte instrui ne estas taŭga verbo, ĉar ni pli ludis kune ol vere studis.

Ĉu denaskulo facile memoras du alfabetojn?

Kiam mia filo bone konis la literojn, kiuj same ekzistas kaj prononciĝas en ĝiaj du denaskaj lingvoj, mi instruis al li la malsamajn literojn. Unue en la franca. Temas ekz. pri la literoj Q, W, Y. Poste, en Esperanto. Ĝis nun, mi instruis al li nur la literon “Ĉ”, ĉar li ege ŝatas Tinĉjo, kaj mi pensis ke li certe ŝatus skribi tiun vorton kiel unua vorto en Esperanto.

Iom post iom, tralegante librojn, mi informis mian filon ke iuj literoj ne same prononciĝas en la Esperanta kaj en la franca. Mi komencis per la litero “U”. Tio estis facila afero ĉar ĝia persona nomo enhavas ĝin, li do tre bone konas ĝin en la franca kaj perfekte scipovas bone prononci ĝin.

Ĝis nun mia filo neniam miksis la literojn, sed ni komencis nur antaŭ kelkaj semajnoj vere ellerni la alfabeton. Lerni du alfabetojn verŝajne tute ne estas problemo. Li jam lernu 2/3 manierojn skribi literojn eĉ en la franca (la majuskloj, la minuskloj diversmaniere), do kial ne lerni pliajn?! Simple li kompreneble bezonos iom pli da tempo. Tial ankaŭ mi jam priparolas la aferon kun li.

Ĉu denaskulo facile legas en Esperanto?

En Francio, la infanoj lernas vere legi nur kiam ili estas 6-jaraj. Tamen, iuj jam scipovas eklegi antaŭe facilajn vortojn aŭ eĉ frazojn. Ĉar nuntempe mia filo multe interesiĝas pri literoj kaj precipe kiel oni skribas la nomojn de liaj amikoj, mi samtempe instruis al li la nomon de la literoj kaj la sonon. Ekzemple, la literon P oni nomu “po” kaj prononcu en vorto “ppppppppp”.

Li rapide komprenis kiel legi mallongajn vortojn kun facilaj kaj bone konataj literoj. Kompreneble la Eo-vortoj estas pli facile legeblaj ol la francaj vortoj, ĉar la literojn oni senescepte samprononcas. Kaj ankaŭ ili estas pli facile skribeblaj.

Mia filo ĵus komencis skribi kaj legi, li ankoraŭ tute ne estras la aferon. Tamen mi preskaŭ certas ke se li plu interesiĝas pri tio, post 3 monatoj li facile skribos ĉiujn vortojn en Esperanto. En la franca li bezonos certe 5 jarojn, se ne la tutan vivon, pro malreguleco de nia lingvo.

Pri legado li bezonos pli da tempo ĉar la cerbo kompreneble bezonas multe da trejnado antaŭ flue legi. Tamen mi pensas ke li pli rapide legos en Esperanto ol en la franca. Tion mi pritraktos kompreneble post kelkaj jaroj!

Ĉu infano siavole lernas legi kaj skribi dulingve?

Kompreneble mi ne trudas al li lerni legi Esperante la literojn. Tio estas natura afero por li, ĉar li kutimas ke mi parolas en Esperanto plejofte de pluraj jaroj. Li scias ke mi ofte legas librojn en Esperanto, aŭ ke mi esperantigas librojn, kiuj estas skribataj en la franca. Antaŭ kelkaj monatoj mi memoras ke li petis al mi kelkfoje ke mi legu en la franca. Tamen, tio ne daŭris. Mi ofte aldemandas lin, ĉu mi legu france aŭ Esperante. Precipe ĉar kelkfoje pro vespera lacego mi preferus legi france. Li tamen ĉiam petas ke mi legu en Esperanto.

Li neniam petis al mi halti klarigi al li kiel oni skribas aŭ prononcas tiujn literojn en Esperanto. Li same ŝatas rigardi bildojn kaj vortojn de libroj en la franca aŭ Esperanta.

Kia materialo uzi por lernigi la Esperantan alfabeton ?

Mi plejofte memskribas literojn aŭ vortojn sur simplaj paperoj aŭ kartonoj. Mi serĉis ideojn pri kiel lerni literojn en mia denaska lingvo. Multaj instruistoj diskonigas tion interrete. Mi estas certa ke tio ekzistas ĉiulingve. Mi do uzas la konsilojn de francaj instruistoj por instrui la Eo-alfabeton. Ekzemple, mia filo ŝatis desegni literojn per ĝia fingro en faruno.

Mi havas diversajn por-infanajn librojn en Esperanto, kaj do kompreneble ofte montras al li la literojn en ili.

Kiam mia filo sufiĉe bone konis multajn majusklajn literojn, mi instruis al li la minusklajn. Tiel ni pli facile vidas ĉiujn literojn en libroj. La libro Mil unuaj vortoj perfekte taŭgas por la infanoj kiuj eklernas legi. La vortoj estas bone kaj sufiĉe grande skribataj. Mi multe uzis ĝin lastatempe, kaj ĝi plu allogas mian filon.

Mi ankaŭ donacis al mia filo du kajerojn. Kiam li mem-kapablas senhelpe skribi tutan vorton, li rajtas skribi ĝin en la kajero. Sur unu kajero kuŝas franc-lingvajn vortojn, sur la dua kuŝos la esperantajn. Tio ege plaĉas al li, kaj mi pensas ke li tiel malpli miksos la du lingvojn kaj alfabetojn.

 

Mi ne trovis multe da atestoj pri kiel denaskuloj lernas skribi kaj legi ambaŭlingve. Do, se tio plaĉus al vi, ne hezitu diskonigi al mi ligojn pri tio – aŭ diskonigi vian propran sperton.

5 pensoj pri “Maniero lernigi legi kaj skribi en Eo al 4-jarulo

  1. Denove ege interesa afero kiun vi traktas. Estas surprizo por mi legi, ke via filo plej ŝatas legi kaj aŭdi librojn esperantlingvajn, kvankam li ekkreskas en franca ĉirkaŭo. Daŭrigu vian eksperimenton.

    Ŝati

    1. Saluton,
      Mi nepre afiŝu dum la venontaj semajnoj! Ĉio estas en ordo, dankon.
      Mi konscias pri varbigaj bildoj, sed mi ne deziras pagi por forĵeti ilin, ĉu vi havas alian solvon?
      Ĝis la!

      Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s