Vi certe konstatis tion: homoj pensas ke la mondo pli kaj pli bonfartas, dum aliaj neniam pensas tion. Vi ankaŭ certe jam pensis, ke la plejmulto pensas ke la mondo pli bonfartas, aŭ male, malpli bone fartas. Nu, tio dependas laŭ la landoj. Jen precizaj faktoj pri tio.
Kategorio: Sciencaj artikoloj
Ĉu lerni lingvon faciligas la lernadon de aliaj lingvoj?
Kio estas propedeŭtika valoro de fremda lingvo?
“Esperanto, la rimedo por lerni pli rapide lingvojn.” Tiu frazo en la franca staras sur reklam-ŝildo de mia landa asocio pri Esperanto, kiun oni ofte prezentis kiam ni budis en mia urbo. En Esperantujo oni nomas tiun ideon la propedeŭtikan valoron de lingv-lernado: oni pensas ke lernante fremdan lingvon, oni poste pli facile kaj rapide lernos plian fremdan lingvon. Multaj homoj per interreto ĉe Reddit aŭ Lernu ankaŭ demandas ĉu lerni ekzemple unue la Esperantan faciligos postan lernadon de la franca aŭ hispana. Antaŭ demandiĝi ĉu Esperanto ebligas tion, oni demandiĝu ĉu ĝenerale lerni ajnan fremdan lingvon faciligas lernadon de ajna fremda lingvo. La ukrain-usona lingvistino Aneta Pavlenko traktas tiun temon en afiŝo, kiujn mi tuj resumos kaj Esperantigos ĉi-sube. Legi plu “Ĉu lerni lingvon faciligas la lernadon de aliaj lingvoj?”
Kial studantoj decidas lerni fremdan lingvon? (scienca artikolo)
Kiam oni lernas fremdan lingvon, kiam oni estas 11-jaraĝa, oni ĝenerale nek decidas lerni lingvon, nek decidas kiun lingvon lerni. Simple oni lernu tiun, kiun nia lernejo elektis, ĝenerale la anglan. Kiam oni eniras la universitaton, oni tamen ĝenerale memdecidas. Esploristoj el kanada universitato ĝuste interesiĝis pri tio: kial universitataj studantoj el Japanio, Francio kaj Kanado decidas lerni fremdan lingvon? Ĉu iliaj kialoj ŝanĝiĝas laŭ la deven-lando? Legi plu “Kial studantoj decidas lerni fremdan lingvon? (scienca artikolo)”
Ĉu militoj malpli okazas, kiam homoj parolas la saman lingvon? (scienca artikolo)
Kiam homoj eklernas Esperanton, aŭ kiam ili klarigas al iu kial uzi tiun lingvon, ofte ili parolas pri tiu tezo de Zamenhof (kaj de prauloj): okazus malpli ofte miskomprenoj kaj konsekvence gravaj interbataloj inter la homaro, se oni parolus komunan lingvon. Legi plu “Ĉu militoj malpli okazas, kiam homoj parolas la saman lingvon? (scienca artikolo)”
Grava periodo por akirado de dua lingvo (scienca artikolo)
Homoj havas multajn kredojn kaj opiniojn pri kiam estas pli bone lerni duan lingvon. Ĝenerale, oni kompreneble pensas, ke ju pli frue okazas, des pli bone estos. Ĉu vere? Kial? Ĝis kiam? Jen freŝa scienca artikolo, kiu pritaksas ĉi-tiujn demandojn. Legi plu “Grava periodo por akirado de dua lingvo (scienca artikolo)”
Denaskuloj ne havas pli da cerbaj avantaĝoj ol nedenaskuloj
Paroli denaske du lingvojn ne donas pli da cerbaj avantaĝoj ol malavantaĝoj. Tamen, kiam oni legas librojn aŭ retejojn pri ĉialingvaj denaskuloj kaj dulingvismo, plej ofte la verkintoj disvastigas miton, malfaktajn kredojn. Ili laŭdas la tiel nomatan “kogna avantaĝaro de dulingvismo”. Kion diras la nunaj sciencaj konoj ĉi-teme? Ni pridiskutu tion en tiu-ĉi afiŝo.
Legi plu “Denaskuloj ne havas pli da cerbaj avantaĝoj ol nedenaskuloj”
Sukceso de dulingvismo laŭ parolataj lingvoj hejme (scienca artikolo)
Lastatempe, mi multe legis pri denaska dulingvismo. Bedaŭrinde en mia denaska lingvo (la franca) libroj kaj studoj ĉi-teme malmultas. Mi do legis precipe en la angla kaj eltrovis nekredeblan kvanton da libroj. La plejmulton skribis gepatroj de ĉiulingvaj denaskuloj, eĉ se plejofte la angla estas ĉu la plimulta, ĉu la malplimulta parolata lingvo. Des pli mi legis, ju pli mi konsciis ke denaskigi infanon, kontraŭe al miaj antaŭaj kredoj, ne estas certa afero. Mi pritraktas en ĉi tiu afiŝo tiun temon, surbaze de scienca artikolo de Annick De Houwer, pri kiu oni ofte skribas. Ĝia nomo estas Gepatra lingvuzado kaj dulingva uzado de idoj [originale en la angla: Parental language input patterns and children’s bilingual use]. Alivorte, ŝi volis scii, kial iuj idoj al kiu oni denaske parolas du lingvojn, ne parolas ambaŭ lingvojn? Legi plu “Sukceso de dulingvismo laŭ parolataj lingvoj hejme (scienca artikolo)”