Mi jam klarigis la kutimajn homajn reagojn, okazantajn kiam mi parolas en Eo al mia ido en publikejoj. Iufoje homoj demandas al mi kiun lingvon mi parolas, kaj ĝenerale ne konas Esperanton. Ili do poste ofte petas klarigojn, pri kio estas Esperanto. Ĉiam plezurigas min pritrakti tiun temon, sed samtempe mi sentas ĝenon, ĉar mi timas eblajn reagojn de ili. Ĉi-afiŝe mi prezentas tipan dialogon kiu okazas dum tia situacio.
Mi (al mia ido en porinfana ekstera ludejo): – Bonvolu parki vian biciklon, ĉar vi riskus vundi bebojn se vi plu biciklus tie.
Nekonatulo, en la franca: – Bonan tagon. Kiun lingvon vi parolas? Ĉu la hispanan?
Mi: – Efektive mi parolas lingvon, kiu iom similas kiam oni aŭdas ĝin al la hispana, ĝi nomiĝas Esperanto, ĉu vi konas ĝin?
Nekonatulo: – Mi kredas ke mi jam aŭdis ĝian nomon, sed…
Mi: – Jes, ĝi estas iome malkonata, kvankam parolata en ĉiuj kontinentoj. Homo kreis ĝin je la fino de la 19-a jarcento. Tiu homo, kiel jam aliaj antaŭe, volis proponi facilan lingvon por internacie komuniki, kiu ne avantaĝas homojn de iu ajn lando, kiel tio okazas ekzemple kiam oni uzas la anglan aŭ la francan, kiuj estas landaj lingvoj.
Nekonatulo: – Ha bone. Sed ĉu multe da homoj parolas ĝin?
Mi: – Kompreneble malpli ol la angla, sed en ĉiuj partoj de la mondo ĝi estas parolata. Ekzemple en Ĉamberio [mia urbo] ni estas ĉirkaŭe 10 parolantoj.
Nekonatulo: En ordo, dankon.

Kaj plej ofte tiel finiĝas la interparolado pri la lingvo, eĉ se mi ŝatus multe pli babiladi pri ĝi. Ĝenerale sen pliaj demandoj de la nekonatulo mi tamen ne plu parolas pri ĝi, ĉar mi timas tedi la homojn. Tamen kelkfoje kiam mi sentis apartan kuriozecon, mi parolis multe pli, kaj tio kontentis la homojn, kiuj konkludis plejofte tiel “ho, ĉiukaze, oni sentas ke tiu lingvo estas vera pasio por vi kaj kortuŝas vin“.
Mi ĉiam provas reagi kiel eble plej pozitive, tial mi ne diras ekzemple “ne, mi ne parolas la hispanan“, sed provas pravigeti la nekonatulojn, kaj diri ke Eo similas. Mi ankaŭ deziras trankviligi la ulon: ĝi ne estas stulto, eĉ se ĝi neniam aŭdis paroli pri Eo. Fine, mi provas ne dum tro longa tempo memparoli, kaj transdoni la ĉefajn informojn miaopinie: facila lingvo, internacia komunikado, justeco, tutmondeco malgraŭ malofteco.
Fininte skribi tiun afiŝon, mi eltrovis tiun videon, kiu pritraktas similan temon: kiel prezenti en lifto dum 30 sekundoj kio estas Esperanto al nekonatulo? Plej interese la preleganto klarigas malverajn kredojn pri Eo, ankaŭ de Esperantistoj. Prelegis Duncan Charters dum hispana Esperanto-kongreso.
Mi eklernis Esperanton en 2015 kaj mi rimarkas, ke mi jam lacas pri longaj klarigoj pri Eo. Nun mi simple diras, ke ĝi estis kreita por esti pli simple lernebla ol aliaj lingvoj. Fakte, pro tio mi mem lernis ĝin, post studado de la japana kaj vizito al Japanio.
Homoj ĝenerale ne interesiĝas pri internacia komunikado, lingva justeco, ktp.
Mi ja lernis, ke estas pli efike doni mallongan respondon al tiu kiu demandas, kaj lasi ilin reveni poste kun demandoj se ili emas tion fari. Al iu kiun mi verŝajne neniam denove revidos mi eble donos pli longan klarigon se ili montras interesiĝon. Al kunlaboranto aŭ iu kiun mi preskaŭ certe iam revidos, mi donas nur pecon kaj stimulas ties interesiĝon.
Via komento pri reagi pozitive estas bona memorigo tion fari, ĉar mi imagas tagon kiam mi laciĝos pri stultaj komentoj aŭ demandoj haha.
ŜatiŜati
Dankon diskonigi vian propran sperton pri tio!
ŜatiŜati