Mi komencis laŭtlegi senbildan longan rakonton al mia ido antaŭ pli da unu monato. Jen recenzo pri la libro, kiun mi estas leganta: La aventuroj de Pinokjo de la italo Carlo Collodi (esperantigita de Jozefo Horvath). Legi plu “Libro-recenzo: La aventuroj de Pinokjo de Carlo Collodi”
Monato: Marto 2019
Ĉu pli simple oni parolu al infanoj kaj komencantoj?
Beboj aŭ junaj infanoj similas al novaj lernantoj de lingvo: ili multe bezonas kuntekston, bildojn, tempon kaj visaĝ-esprimojn por kompreni tion, kion oni diras al ili. Ilia vortotrezoro malplenas. Ĉu do oni parolu pli simple al ili, celante pli bonan komprenadon aŭ lernadon? Legi plu “Ĉu pli simple oni parolu al infanoj kaj komencantoj?”
Kiom da denaskuloj estas en la tuta mondo?
Unu el la plej oftaj demandoj, kiujn ne-Esperantistoj demandas al Esperantistoj, certe estas: “kiom da homoj kiel vi – kiuj parolas aŭ eklernis Esperanton – ekzistas en la mondo ?” [1]. Kiam oni parolas al ido Esperanton, la demando similas: “Kiom da aliaj idoj denaske parolas Esperanton?“. Tiujn temojn multe traktis aliaj Esperantistoj. Mi resumas en ĉi-tiu afiŝo la datumojn kaj precipe personajn vidpunktojn pri la nombro de denaskuloj en la mondo. Legi plu “Kiom da denaskuloj estas en la tuta mondo?”
Kial ni estas tiel? La glata tabelo de Steven Pinker
Kiel mi jam antaŭe skribis, mi legis dum la lastaj semajnoj multe da libroj pri dulingvismo kaj edukado. Mi kelkfoje miris pri la dikegaj klopodoj, kiujn faras iuj gepatroj, por plibonigi la lingvajn nivelojn de siaj idoj: ĉiuvesperaj hejmaj taskoj pri la hejma lingvo, legadoj en la hejma lingvo dum ĉiu matenmanĝo, neiro al urba biblioteko por esti pli certa ke idoj ne pruntos librojn en la plimulta lingvo, multekostaj vojaĝoj por paroligi la malplimultan lingvon, kaj tiel plu. Mi kelkfoje dubis pri la vera efikeco de tiuj klopodoj. Ĉu vere tiuj egaj klopodoj de gepatroj multe influas la idoj? Tial mi eklegis libron de Steven Pinker en la angla, The blank slate (t.e La glata tabelo: la moderna neado de la homa naturo) [1], kaj precipe ĝia parto nomata Childrens (t.e Infanoj). La verkinto pritraktas tiklan temon: ĉu gepatroj havas tiom da influoj sur siaj idoj, kion ili supozas? Legi plu “Kial ni estas tiel? La glata tabelo de Steven Pinker”
Porinfana biblioteko en Esperanto
Infanoj kiuj ne kapablas memlegi plejofte ŝategas librojn; unue por tuŝi aŭ manĝprovi ilin, poste por rigardi ilin, fine por aŭskulti rakontojn. Kiam infano ne kapablas memlegi, oni facile povas legi laŭte libron en alia lingvo ol tiu kiu estas skribata ene. Tio ne estas malfacila tasko se oni komencas kiam la infano estas nur 1- aŭ 2-jaraĝa, ĉar ĝi ŝatas nur tre mallongajn rakontojn kun malmultaj vortoj. Tiel oni povas prepariĝi iom post iom por la postaj jaroj, kiam la rakontoj estos pli malfacilaj kaj longaj. Tamen estas ege agrabla legi en la skribata lingvo ĉar ne necesas cerbumado. Feliĉe en Esperanto ekzistas sufiĉe riĉa porinfana literaturo. Legi plu “Porinfana biblioteko en Esperanto”
Sukceso de dulingvismo laŭ parolataj lingvoj hejme (scienca artikolo)
Lastatempe, mi multe legis pri denaska dulingvismo. Bedaŭrinde en mia denaska lingvo (la franca) libroj kaj studoj ĉi-teme malmultas. Mi do legis precipe en la angla kaj eltrovis nekredeblan kvanton da libroj. La plejmulton skribis gepatroj de ĉiulingvaj denaskuloj, eĉ se plejofte la angla estas ĉu la plimulta, ĉu la malplimulta parolata lingvo. Des pli mi legis, ju pli mi konsciis ke denaskigi infanon, kontraŭe al miaj antaŭaj kredoj, ne estas certa afero. Mi pritraktas en ĉi tiu afiŝo tiun temon, surbaze de scienca artikolo de Annick De Houwer, pri kiu oni ofte skribas. Ĝia nomo estas Gepatra lingvuzado kaj dulingva uzado de idoj [originale en la angla: Parental language input patterns and children’s bilingual use]. Alivorte, ŝi volis scii, kial iuj idoj al kiu oni denaske parolas du lingvojn, ne parolas ambaŭ lingvojn? Legi plu “Sukceso de dulingvismo laŭ parolataj lingvoj hejme (scienca artikolo)”