Antaŭ kelkaj semajnoj mi legis interesan libron pri la historio de la ĉefaj internaciaj plan-lingvoj. Ĝia hispana aŭtoro verkis ĝin en la angla, kaj ĝia Esperantigita titolo sekvas: Esperanto kaj ĝiaj konkurenculoj: la barakto por internacia lingvo.
Tiu libro traktas pasian historian ĉapitron pri la Eŭropo aŭ eĉ pri la tuta mondo, maltraktata kutime. Malmultaj libroj en mia franca denaska lingvo ekzistas ĉi-teme, kaj la ekzistantajn oni eldonis antaŭ pluraj jardekoj kaj nun ne plu eldonas. La studata periodo staras de la fino de la 19-a jarcento ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Kio okazis dum tiu periodo? Oni kutime en Francio pensas pri la Universala Pariza Ekzpozicio, la malgaja unua mond-milito, aŭ la ekesto de la usona rekta demokratio. Oni malpli pensas ke tiu periodo ankaŭ naskis kaj kreskigis plan-lingvojn, kiuj celis uzi nenacian lingvon por internacie komuniki, kiel eble plej facile kaj juste.

Tiun rakonton priskribas la verkinto de tiu inform-riĉega libro. Kompreneble la aŭtoro priskribas la unuajn projektojn pri plan-lingvoj, kiujn naskis post-mezepokaj filozofoj aŭ sciencistoj. Sed neniu el tiuj projektoj pluvivis daŭre. Necesu atendi la 19-an jarcenton por renkonti plian fervoron pri plan-lingvoj. La tuta sumo de tiaj projektoj de la komenco de la homaro ne estas facile nombrebla, kvankam pluraj centoj minimume ekzistis. Sed nur 3 el ili vere internacie kaj dum sufiĉe daŭra periodo disvastiĝis: Volapuko, Esperanto kaj Ido. Tial la verkinto, Roberto Garvia, ĉefe traktas la historion pri la kreado kaj evoluado de tiuj tri lingvoj.

Roberto Garvia klarigas detale la politikan kuntekston de ilia naskiĝo, kaj donas responderojn pri kial Esperanto estas la hodiaŭa plej parolata plan-lingvo en la tuta mondo. La skrib-stilo de la aŭtoro estas akademia kaj ne literatura, kaj tio certe faciligas la legadon por ne denaskaj anglo-parolantoj. Roberto Garvia fakte traktas la temon ne laŭ siaj viv-spertoj, antaŭjuĝoj kaj kredoj, sed laŭ historiaj esploroj kaj raciaj analizoj. Kvankam siaj longaj priskriboj pri la religiaj kaj ideologiaj fluoj, kiuj kunportis tiujn lingvojn (katolikismo kaj Volapuko, pacismo, senpolitikismo aŭ revolucia maldekstro kaj Eo, kaj scienca metodo kaj Ido), Roberto Garvia verŝajne neniam opinias favore al iu ajn lingvo.
Tiu libro ne petas antaŭajn apartajn konojn pri tiu historia periodo aŭ tiuj plan-lingvoj, eĉ se ĝi tamen certe ankaŭ kontentigos jam lertajn legantojn pri la temo.
Referenco: Roberto Garvia, Esperanto and Its Rivals: The Struggle for an International Language, University of Pennsylvania, 240 paĝoj, 2015.
Unu penso pri “Libro-recenzo: Esperanto and Its Rivals: The Struggle for an International Language de Roberto Garvia”