Grava periodo por akirado de dua lingvo (scienca artikolo)

Homoj havas multajn kredojn kaj opiniojn pri kiam estas pli bone lerni duan lingvon. Ĝenerale, oni kompreneble pensas, ke ju pli frue okazas, des pli bone estos. Ĉu vere? Kial? Ĝis kiam? Jen freŝa scienca artikolo, kiu pritaksas ĉi-tiujn demandojn. Legi plu “Grava periodo por akirado de dua lingvo (scienca artikolo)”

Libro-recenzo: Kapti vulturon viva de Huang Ĝeng

Avantaĝo de la porinfana literaturo en Esperanto estas, ke oni facile trovas librojn el diversaj landoj kaj kulturoj, kiu priskribas la socion tiom diversmaniere. Tiu bildlibro skribita de la ĉina verkinto Huang Ĝeng, eldonita en 1977, estas perfekta ekzemplo. Mi ne pensas ke mi facile trovus en mia denaska lingvo tian libron. Jen prezento de tiu 60-paĝa bildlibro, kiu taŭgas por junaj infanoj. Legi plu “Libro-recenzo: Kapti vulturon viva de Huang Ĝeng”

Esperanto en mia franca urbo

Mi vivas en Francio, en regionero (alivorte departemento) kiu nomiĝas Savojo. Savojo estas urba, kampa kaj monta regionero, en la francaj nordaj Alpoj. Mi loĝas precize en urbeto, kiu estas 5 kilometroj for de la ĉefa urbo de Savojo, Ĉamberio. Ĉamberio enhavas 60.000 loĝantojn, kaj la tuta urbaro (kun la urboj kaj urbetoj, kiuj apudas Ĉamberio) enhavas 220.000 loĝantojn. Mi tuj priskribos la tiean Esperantan vivon. Legi plu “Esperanto en mia franca urbo”

Denaskuloj ne havas pli da cerbaj avantaĝoj ol nedenaskuloj

Paroli denaske du lingvojn ne donas pli da cerbaj avantaĝoj ol malavantaĝoj. Tamen, kiam oni legas librojn aŭ retejojn pri ĉialingvaj denaskuloj kaj dulingvismo, plej ofte la verkintoj disvastigas miton, malfaktajn kredojn. Ili laŭdas la tiel nomatan “kogna avantaĝaro de dulingvismo”. Kion diras la nunaj sciencaj konoj ĉi-teme? Ni pridiskutu tion en tiu-ĉi afiŝo.

Legi plu “Denaskuloj ne havas pli da cerbaj avantaĝoj ol nedenaskuloj”