Tiu libro enirigas nin en la universon de la inventitaj lingvoj kaj de iliaj inventintoj aŭ parolintoj. La verkisto, Arika Okrent, profesie instruas lingvistikon kaj kognajn sciencojn en Usono. Tamen ĝi ne laŭakademia stilo skribis, kaj tio faciligas la legadon. Arika Okrent priskribas kelkajn el tiuj lingvoj sen klare klarigi tial, kial ĝi interesiĝas pli pri la menciitajn lingvojn ol aliaj, kiujn ĝi ne menciis. Verŝajne Okrent simple koncentriĝis pri tiuj, kiuj pli kor- aŭ mens-tuŝis ĝin.

Ĝi kompreneble pritraktas la unuan lingvon, pri kiu ni havas skribajn pruvojn: la Lingua Ignota, kreita de germanino, Hildegard de Bingen, dum la 12-a jarcento. Tamen verŝajne alia homo, Galien, jam antaŭe inventis sign-lingvon dum la 2-a jarcento, sed Okrent ne parolas pri ĝi. Poste ŝi priskribas kelkajn lingvojn de filozofoj de la 17-a kaj 18-a jarcento (kiel tiuj de Descartes, Leibnig, Wilkins), sed multe pli longe pritraktas lingvojn inventitajn dum la 19-a kaj 20-a jarcento (precipe Esperanto, Bliss, Loglan kaj Lojban, kaj Klingon). Tiel la leganto eltrovos multajn divers-aspektajn lingvojn: kelkaj kategorias la mondon inter la vivantaĵoj kaj la ne-vivantaĵoj, kiel eble plej logike; aliaj simbole prezentas la mondon; kelkaj fondiĝas ekde jam ekzistantaj lingvoj, aliaj naskiĝas nur el la cerbo kaj imago de la kreinto.

La verkisto resumas la motivojn de la inventistoj, kaj la nuntempan lingvan uzadon. La libro ne klarigas detale tial, kial iuj lingvoj pli disvastiĝis ol aliaj – pri tiu temo, oni pli legus la libron de Roberto Garvia. Tamen, ĝi miaopinie bone pritraktas tiun neofte traktatan temon, kun multaj anekdotoj, des pli ke eĉ por denaska angla parolanto, la legado sufiĉe facila kaj flua estas. Mi ŝatis ankaŭ ĝian manieron distingi 3 periodojn pri historio de la konstruitaj lingvoj:
- Homoj, precipe filozofoj kaj sciencistoj, celis krei perfektan, precizegan kaj logikan lingvon, kiu plene klarigos la konceptojn kaj la mondon. Tio okazis dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj.
- Homoj havis politikajn idealojn kaj celis krei lingvon kiel eble plej facilan kaj uzeblan internacie. Tiuj homoj vivis precipe dum la 19-a jarcento kaj pli reklamis pri siaj lingvoj al la antaŭaj kreintoj. Tiel naskiĝis interalie Esperanto.
- Nuntempe, homoj kreas lingvojn por amuziĝi. Ne gravas, ĉu ĝi estas internacie disvastigata aŭ ne.
Vere plaĉas al mi tiu prezent-maniero, kaj komprenigas min tial, kial mi neniam intencis nek lerni alian inventitan lingvon, nek denaskigi idon en alia lingvo en Esperanto: tro gravas por mi la politikajn aspektojn de tiaj lingvoj.

Referenco: Arika Okrent, In the Land of Invented Languages: Adventures in Linguistic Creativity, Madness, and Genius, Spiegel & Grau, 2010, 352 paĝoj.