Maniero lernigi legi kaj skribi en Eo al 4-jarulo

Mia filo nuntempe estas 4-jaraĝa. Kiel multaj infanoj, ekde 3 semajnoj li hejm-restu pro la kronvirusa epidemio. Mi mem iom malpli laboras ol kutime, kaj do havas pli da tempo por ludi kaj lerni kun li. Liaj instruistoj petis al ni multe pentri, desegni, konstrui, legi, nombri ktp. Sed ni ne bezonas instrui al li literojn krom tiuj de lia nomo, ĉar li lernos tion la venontan jaron. Legi plu “Maniero lernigi legi kaj skribi en Eo al 4-jarulo”

Ĉu lerni lingvon faciligas la lernadon de aliaj lingvoj?

 

Kio estas propedeŭtika valoro de fremda lingvo?

Esperanto, la rimedo por lerni pli rapide lingvojn.” Tiu frazo en la franca staras sur reklam-ŝildo de mia landa asocio pri Esperanto, kiun oni ofte prezentis kiam ni budis en mia urbo. En Esperantujo oni nomas tiun ideon la propedeŭtikan valoron de lingv-lernado: oni pensas ke lernante fremdan lingvon, oni poste pli facile kaj rapide lernos plian fremdan lingvon. Multaj homoj per interreto ĉe RedditLernu ankaŭ demandas ĉu lerni ekzemple unue la Esperantan faciligos postan lernadon de la franca aŭ hispana. Antaŭ demandiĝi ĉu Esperanto ebligas tion, oni demandiĝu ĉu ĝenerale lerni ajnan fremdan lingvon faciligas lernadon de ajna fremda lingvo. La ukrain-usona lingvistino Aneta Pavlenko traktas tiun temon en afiŝo, kiujn mi tuj resumos kaj Esperantigos ĉi-sube. Legi plu “Ĉu lerni lingvon faciligas la lernadon de aliaj lingvoj?”

Libro-recenzo: Bringing up a Bilingual Child [Eduki dulingvan infanon] de Rita Rosenback

Multaj libroj ekzistas en la angla pri plurlingva edukado de infano, pli precize pri hejma edukado, kiam parencoj ŝatus transdoni plurajn parencajn lingvojn al la idoj. En la franca bedaŭrinde tiaj libroj maloftas kaj malpli plaĉis al mi. Tial mi legis multajn librojn en la angla, kaj tiu de Rita Rosenback perfekte kontentigis min, kiel tiu de Adam Beck, Maximize your child’s bilingual hability [] (recenzo pri ĝi ankaŭ venos).

Legi plu “Libro-recenzo: Bringing up a Bilingual Child [Eduki dulingvan infanon] de Rita Rosenback”

Kiel mi reagas al demandoj pri kiu lingvo mi parolas

Mi jam klarigis la kutimajn homajn reagojn, okazantajn kiam mi parolas en Eo al mia ido en publikejoj. Iufoje homoj demandas al mi kiun lingvon mi parolas, kaj ĝenerale ne konas Esperanton. Ili do poste ofte petas klarigojn, pri kio estas Esperanto. Ĉiam plezurigas min pritrakti tiun temon, sed samtempe mi sentas ĝenon, ĉar mi timas eblajn reagojn de ili. Ĉi-afiŝe mi prezentas tipan dialogon kiu okazas dum tia situacio.

Legi plu “Kiel mi reagas al demandoj pri kiu lingvo mi parolas”