Malaĝa knabo ŝatas mallongajn rakontojn. Oni do facile povas legi al ĝi libron en nia denaska lingvo, kaj esperantigi ĝin samtempe, laŭ la teksto aŭ bildaro. Tamen agrablege estas ĝui la porinfanan Esperantan literaturon, tiel ni ne klopodu traduki.
- Mil unuaj vortoj, Heather Amery, 1994, Esperanto-Asocio de Britujo, 63 paĝoj. Origina eldono en la angla.
Ĉu vi jam konis infanan libron, kiu havis la kapablon allogi tre junan infanon dum pluraj dekminutoj, sen kunĉeestado de neniu? Mil unuaj vortoj estas unu el tiuj. Mi ne povas nombri kiom da horoj mia ido tenis ĝin intermane. Ĝi estis kaj plu estas ĝia preferata bildlibro. Foje-foje ni eĉ kaŝis tiun libron, ĉar ni volis iome legi alian libron, kaj nia ido ĉiam elektis tiun.
Eble ĉar ekzistas multe da manieroj uzi ĝin: bildaro staras sur duobla paĝo kun multe da detaloj pri ĉarmaj temoj por infano: la domo, la ĝardeno, la bestoj, la riparadejo, la kamparo, la sportoj, kaj tiel plu. Ĉirkaŭ la centra bildaro, la ĉefajn desegnojn kaj iliajn Esperantajn nomojn la verkinto aldonis. Tiel la plenkreskulo povas enkonduki diversajn ludojn: trovi centran aŭ ĉirkaŭan bildon laŭ ĝia nomo, montri ĉirkaŭan bildon dum infanu serĉas la saman en la centra parto, priskribi la centran bildon, nombri kiom da fojoj objekto aperas, trovi ĉiujn bildon de aĵokategorio, kaj tiel plu. Entute, 1000 vortojn la tuta libro enhavas, kaj ĉiuj estas utilaj por infaneco. Eĉ ne-Esperantistoj povas uzi la libron, ĉar ĉiu vorto ĉiam estas kunigata de bildo.
Plie, agadoj de personoj laŭ iliaj seksaj prezentiĝoj ne estas tro seksismaj: knabinoj riparadas, knabiĉoj (virknaboj) dancas. Oni skribu tion, ĉar sufiĉe maloftas, krome en libro de 1990a-jaroj.
2. La aventuroj de Tinĉjo: La nigra insulo, Hergé, Danvy, Jopetro, 1987, Esperantix, 61paĝoj. Origina eldono en la franca.
Kiel certe ĉiu homo kiu kreskis en Francio, mi legis dum mia infaneco rakontojn de La aventuroj de Tinĉjo, juna esploristo tra la mondo. Kaj tio estas bona rememoro. Nun per plenkreskulaj okuloj, Tinĉjo ŝajnas al mi ofte kiel bildstria libro, kie ĉeestas multe da senpaga perforto (uzado de pafiloj, bataladoj), racistaj antaŭjuĝoj kontraŭ ne-Eŭropanoj, kaj seksismo (virinoj maloftegas, kaj kiam ili aperas, ili ĉiam havas pasivajn kaj stultajn prezentiĝon). Tamen, mi diru ke mia filo estas allogata per tiu libro. Kompreneble mi neniam legis al ĝi la tutan rakonton, kiu estas multe tro longa kaj malfacila por tiom juna infano. Sed li rigardis la bildojn, kaj petis al mi priskribi ilin, kiam ilin plaĉis al li. Grandan sukceson havis la unua paĝo, kie okazas malfunkcio de aviadilo, postaj paĝoj pri trajnoveturado, kaj mezaj paĝoj kie fajrobrigado aperas.
3. La knabino kiu ne volis iri al la infanejo, Sir Widerberg kaj Cecilia Torudd, 1988, Rabén & Sjögren, 33 paĝoj. Origina eldono en la sveda.
La nomo de la libro perfekte klarigas la temon de la tuta rakonto: iun matenon, knabino ne volas iri al la infanejo (kaj vespere, ne reveni hejmen). Tio estas sufiĉe internacia vivokazo de cîaj infanoj! Oni tiel sekvas ĉiujn okazindaĵojn de semajna mateno: la ellitiĝon, la matenmanĝon, la vestadon, la dentobrosadon, la brakumojn al la gepatroj, la veturadon ĝis la infanejo, kaj tiel plu. Ĉiu paĝo enhavas bildon kaj 1 ĝis 5 frazojn. Kiam la frazoj multas, la verkinto uzis samsonecojn kaj rediraĵojn, tiel eĉ junega infano bone komprenas kaj ne ellasas la aŭskultadon de la rakonto. Mia filo tre atente ĉiam aŭskultis la rakonton kaj eĉ diris dum la legado vortojn diritajn de la knabineto: “ne ne ne ne ne”!
Ĉi-foje, agmanieroj de personoj laŭ iliaj seksaj prezentiĝoj tute ne estas seksismaj: la patro estas korinklinema, la patrino laboras, kaj ambaŭ prizorgas la knabineton.
Unu penso pri “La 3 preferataj libroj en Esperanto de 2 jaraĝulo”