Mia filo nuntempe estas 4-jaraĝa. Kiel multaj infanoj, ekde 3 semajnoj li hejm-restu pro la kronvirusa epidemio. Mi mem iom malpli laboras ol kutime, kaj do havas pli da tempo por ludi kaj lerni kun li. Liaj instruistoj petis al ni multe pentri, desegni, konstrui, legi, nombri ktp. Sed ni ne bezonas instrui al li literojn krom tiuj de lia nomo, ĉar li lernos tion la venontan jaron. Legi plu “Maniero lernigi legi kaj skribi en Eo al 4-jarulo”
Learn from the experts: Create a successful blog with our brand new course
WordPress.com is excited to announce our newest offering: a course just for beginning bloggers where you’ll learn everything you need to know about blogging from the most trusted experts in the industry. We have helped millions of blogs get up and running, we know what works, and we want you to to know everything we know. This course provides all the fundamental skills and inspiration you need to get your blog started, an interactive community forum, and content updated annually.
Nova kaj belaspekta porinfana libro : La Krubalo
Nia hejma porinfana biblioteko estas jam libr-plena de Esperanto-libroj. Tamen, multaj libroj iom malmoderne kaj malprofesie aspektas. Pluraj el ili do malpli allogas infanojn ol libroj en nacia lingvo kiel la franca. Nu, nova libro ĵus ekekzistas Esperante, kiu kontraŭas tiun konstaton pri malallogas Eo-libroj. Legi plu “Nova kaj belaspekta porinfana libro : La Krubalo”
Ĉu Dio ekzistas same kiel ogroj, monstroj kaj feoj?
En mia lando, ofte oni timas paroli pri religio: tio estas privata temo. Precipe se oni ne kredas je iu ajn Dio: oni timas malkontenti la kredantojn. Tamen, mia lando estas unu el landoj en la mondo, kie religiaj kredoj pli kaj pli malmultas. En tiu afiŝo, mi skribas pri ofteco de kredo kaj nekredo en mia lando, kaj kiel mi alparolas tiun temon al mia ido. Legi plu “Ĉu Dio ekzistas same kiel ogroj, monstroj kaj feoj?”
La homaro pensas ke la mondo malbonfartas
Vi certe konstatis tion: homoj pensas ke la mondo pli kaj pli bonfartas, dum aliaj neniam pensas tion. Vi ankaŭ certe jam pensis, ke la plejmulto pensas ke la mondo pli bonfartas, aŭ male, malpli bone fartas. Nu, tio dependas laŭ la landoj. Jen precizaj faktoj pri tio.
Ĉu akademianoj regu lingvojn?
En Esperantujo ekzistas Akademio, kies tasko estas kontroli la evoluon de la Esperanta lingvo. La Akademio de Esperanto estis fondita en 1905 dum la unua Universala Kongreso de Esperanto iom modelite laŭ la Franca Akademio. Kio estas la Franca Akademio? Ĉu ĝi estas utila institucio? Ĉu lingvo bezonas tian instuticion?
Lingvo-evoluado de 4-jaraĝulo
Mia plej aĝa ido post du monatoj estos 4-jaraĝa. Jen kiel nuntempe Esperanto ekzistas en lia ĉiutaga vivo.
Kiel 3-jarulo ŝatas fremdajn lingvojn
De kiam mia ido ekkomprenis la koncepton de lingvo, li verŝajne multe interesiĝas pri tio. Jen kelkaj anekdotoj pri kiel 3-jarulo taksas fremdajn lingvojn, kaj interesas sin pri ili. Legi plu “Kiel 3-jarulo ŝatas fremdajn lingvojn”
6 faktoj pri mezepoko kaj kavaliroj
Somer-ferioj okazis. Kiel multaj francaj infanoj, mia ido pasis somerajn semajnojn ĉe liaj avoj. Kaj lia avino alparolis lin pri kio estas kavaliro kaj kastelo. Ili ambaŭ vizitis mezepokan kastelon kaj de tiam, la ĉefa pasio de mia ido estas la kavaliroj kaj la kasteloj. Mi do lastajn semajnojn lernis multajn vortojn kaj faktojn pri tiu historia periodo, por ne disvastigi tro da falsaj informoj, kiuj iufoje svarmas en porinfanaj libroj. Mi ne trovis multan enhavon en Esperanto pri tio, tial mi hodiaŭ blogas ĉi-teme.
Aplikaĵoj en Esperanto por familioj
Dum multaj jaroj mi ne uzis lertan telefonon, sed anstataŭ simplan telefonon sen fotilo kaj interreto. De kelkaj monatoj progreso atingis min kaj mi do ĝuas lertan telefonon. Jen 4 aplikaĵoj en Esperanto, kiujn mi uzas, kaj kiuj helpas min uzi Esperanton ĉiutage.
Vortoj pli facile fluas en nia ĉefa lingvo
Paroli en fremda lingvo, estas ofte forigi la vortojn en sia denaska lingvo, kaj eĉ batali kontraŭ ili en nia cerbo. Mi klarigas kiel tio okazas en mia cerbo kaj en tiu de mia ido.