Nia hejma porinfana biblioteko estas jam libr-plena de Esperanto-libroj. Tamen, multaj libroj iom malmoderne kaj malprofesie aspektas. Pluraj el ili do malpli allogas infanojn ol libroj en nacia lingvo kiel la franca. Nu, nova libro ĵus ekekzistas Esperante, kiu kontraŭas tiun konstaton pri malallogas Eo-libroj. Legi plu “Nova kaj belaspekta porinfana libro : La Krubalo”
Kategorio: Porinfanaj rakontoj
Libro-recenzo: La Blua-Barbo de Charles Perrault
Ĉu vi jam vidis bluan barbulon? Se jes, tio certe okazis kiam vi spektis filmon aŭ teatraĵon pri tiu rakonto titolita Blua-Barbo, kies la plej populara versio estas almenaŭ en Francio tiu de Charles Perrault. La mallonga fabelo estas disponebla en Esperanto kun multaj aliaj de la sama verkisto en retatingebla libro, nomita “Rakontoj pri feinoj”. Tia fabelaro perfekte taŭgas por infanoj aŭ komencantoj, ĉar vi povas facile trovi naci-lingvajn kaj bildajn versiojn por pli bone kompreni la tekstojn. Legi plu “Libro-recenzo: La Blua-Barbo de Charles Perrault”
6 libroj en Esperanto por 3-jara infano
Dum la lastaj monatoj, mi kompreneble plu legis multajn rakontojn kaj fabelojn al mia ido. Mi prezentas la plej ŝatatajn de ĝi, tiujn, kiujn mi estu leginta dekoj da fojoj. Cetere tiuj bildaj libroj ankaŭ taŭgas por komencantoj, eĉ se plenkreskuloj eble ne multe ĝuos la porinfanajn rakontojn.
Libro-recenzo: La aventuroj de Pinokjo de Carlo Collodi
Mi komencis laŭtlegi senbildan longan rakonton al mia ido antaŭ pli da unu monato. Jen recenzo pri la libro, kiun mi estas leganta: La aventuroj de Pinokjo de la italo Carlo Collodi (esperantigita de Jozefo Horvath). Legi plu “Libro-recenzo: La aventuroj de Pinokjo de Carlo Collodi”
La 3 preferataj libroj en Esperanto de 2 jaraĝulo
Malaĝa knabo ŝatas mallongajn rakontojn. Oni do facile povas legi al ĝi libron en nia denaska lingvo, kaj esperantigi ĝin samtempe, laŭ la teksto aŭ bildaro. Tamen agrablege estas ĝui la porinfanan Esperantan literaturon, tiel ni ne klopodu traduki. Legi plu “La 3 preferataj libroj en Esperanto de 2 jaraĝulo”