Mi vivas apud la ĉefa urbo de Savojo, Ĉamberio, en la francaj Alpoj. Mi eklernis Esperanton en 2014. Mi parolis al miaj idoj nur la Esperantan lingvon dum pluraj jaroj.
Atestoj pri spertoj de familioj, kiuj same vivospertis, estis – kaj plu estas – valoraj por mi. Tial mi decidis krei tiun blogon. Mi tiumaniere celis disvastigi simplajn spertetojn kaj informojn pri lingvo-evoluado de denaskulo.
Mi ankaŭ publikigas pli longajn afiŝojn kun faktoj kaj vidpunktoj, kiuj rilatas al sciencaj konoj kaj raciismo, demokratio, legadoj, Esperantismo kaj efika altruismo. Mi uzas kiel eble plej ofte facilan lingvon.
Aliateme, mi interesiĝas multe pri scienca metodo kaj racio, kaj demokratio.