Kun tri-jaraĝa infano, oni nun ĝuas sufiĉe longajn kaj interesajn babiladojn – almenaŭ en ĝia ĉefa denaska lingvo.
Vortoj

La dirmaniero eĉ en Esperanto nun estas pli ofte flua kaj komprenebla de nekonatuloj. Ekzemple, li diras “Tinĉjo” kaj ne plu “Tiĉjo”. Lia Esperanta vortaro denove kreskis, li tuje uzas pli kaj pli da Esperantaj vortoj kaj esprimoj (“ek!“, “foriru!“, “unu, du, tri“, “ĝis!“, “tie“, “pafilo“, “vulvo“, “ŝtupo“, “botetoj“, kaj tiel plu), sed verŝajne sen vere konscii kiun lingvon li uzas. Li nomas ofte siajn pluŝajojn per vortoj, kiuj sonas pli Esperante ol france, kiel “Ĉanĉjo“.
Frazoj
Deĉiam li ne diris tutan frazon en Esperanto. Li malpli miksas radikojn en Esperanto kun verbofinaĵo en la franca, kiel multe okazis kelkajn monatojn antaŭen. Li konstruas ofte frazojn en la franca kun mia maniero ordi vortojn en la esperanta. Ekzemple:
- “Je pas connais” [“mi ne konas”, anstataŭ “je ne connais pas”]
- “J’aime toi” [“mi amas vin“, anstataŭ “je t’aime”]
- “un chocolat-gâteau” [“ĉokoladokuko“, anstataŭ “gâteau au chocolat”]
Kantoj
Li kantas pli kaj pli da kantoj en la franca. En Esperanto, li diras pli kaj pli da vorteroj en ĉiuj plej aŭskultataj mallongaj kantoj, sed ankoraŭ ne tutan kanton. Tamen, li ĝuas aŭskulti Esperantajn kantojn same kiel francajn, kaj petas al mi ĉiam nomojn de kantoj en Esperanto por ke mi kantu.
Komprenado

Kiam lia paĉjo parolas aŭ legas kelkajn frazojn en Esperanto (tio tre malofte okazas), Azur ridetas kaj rigardas ĝin strange, kelkfoje diras “nee“. Mi komencis laŭte legi al li senbildan longan libron en Esperanto: ni legas La aventuroj de Pinokjo, 2 aŭ 3 paĝoj ĉiumatene. Li kapablas resti koncentrata dum deko da minutoj kaj estas multe pli demandema kaj komentema ol kiam ni legas kunbildajn librojn.
2 pensoj pri “3-jaraĝa: lingvo-evoluado”