Nia hejma porinfana biblioteko estas jam libr-plena de Esperanto-libroj. Tamen, multaj libroj iom malmoderne kaj malprofesie aspektas. Pluraj el ili do malpli allogas infanojn ol libroj en nacia lingvo kiel la franca. Nu, nova libro ĵus ekekzistas Esperante, kiu kontraŭas tiun konstaton pri malallogas Eo-libroj.
Nova libro : La Krubalo
Se vi legas multajn informojn pri Esperanto per gazetoj kaj retejoj, vi certe jam legis reklamon pri tiu ĵus aparinta libro. La eldonistoj ja kreis apartan retejojn pro informi pri ĝi: La krubalo. La ĉefa paĝo de tiu retejo jam elmontras tion, kion mi pensas pri tiu libro: ĝi tre moderne kaj bele aspektas.
La retejo ekzistas Esperante kaj Angle (elektu danke al la supra-maldekstra butono). Vi vidos belajn fotetojn de la enhavo de la libro. Vi kompreneble ankaŭ povos rekti mendi la libron. Ĝi kostis same kiel similajn librojn en mia denaska lingvo, kaj tio estas bona novaĵo.
Eldonis ĝin la Brita Esperanta Asocio. Ĝi estas 32-paĝ-longa. La libro ekzistas en ĝia originala lingvo ekde 1999, kaj tutmonde disvastiĝis. Tamen tio estas la unua Esperanta eldono.

Ĉu plaĉa libro por infanoj?
La aspekto gravas, kaj la supraj bildoj jam certe montris al vi ke La Krubalo estas belaspekta libro, kun bundaj kaj riĉaj bildoj. Cetere, la tekstoj ankaŭ gravas. La rakonto estas sufiĉe simpla por infanoj, kaj tamen originala.
Tema pri aventureto de museto tra arbaro. La museto renkontas survoje bestojn, kaj alparolis ilin pri io, kiu nomiĝas Krubalo. Oni iom post iom eltrovas tion, kio estas Krubalo, kaj kial la museto parolis pri ĝi.
La lingvo estas riĉa, kun elizioj kaj multaj nekutimaj vortoj kiel ekzemple faŭko. La avantaĝo de bild-libro estas kompreneble ke ĝi klarigas la vortojn sen vortaro. Mia 4-jara ido ne komprenis tuj la rakonton. Mi legis ĝin al li plurfoje kaj ankaŭ klarigis al li alimaniere tion, kio okazas en la libro, por ke li plene komprenas.
Mia ido tre ŝatas tiun librojn kaj ofte repetas legadon, kaj eĉ mem trarigardas la libron.
Ĉu libro pro plenkreskulaj komencantoj?
Kelkfoje, iuj rekomendas al Eo-komencantoj legi porinfanajn librojn. Tia konsilo neniam plaĉis al mi, ĉar la rakontoj ne estas interesaj por plenkreskuloj. Plie, ofte la teksto ne estas tiom facila. Mi do ne konsilas tiun libron por Eo-komencantoj.
Gratulojn al la tradukintoj kaj eldonistoj por tiu bela projekto, kaj mi esperas ke ni ĝuos pli kaj pli da modern-aspektaj libroj en Esperanto por infanoj!
Ho, bela novaĵo! Mi jam konas la libron en la origina versio. La rakonto estas bona kaj la bildoj estas ege allogaj, infantaŭgaj. Brita Esperanta Asocio faris ĝustan decidon eldoni La Krubalo (interesa vorto, ĉu ne?). Mi ja povas imagi, ke via filo tre ŝatas la libron.
ŜatiŜati