De kiam mi decidis uzi nur Esperanton kun mia ido, mi skribis en simpla kajero informojn kaj rakontetojn pri lia lingvo-evoluado. Mi de nun enskribos ilin ankaŭ en tiu blogo, sed antaŭe mi rakontu kio lingve okazis dum ĝiaj 3 unuaj jaroj.
Ege atendita momento dum la kreskiĝo de infano certe estas ĝiaj unuaj vortoj, precipe kiam oni edukas ĝin dulingve.La unua vorto de Azur aperis kiam ĝi estis 12-monataĝa. Temis pri vorto en la franca, “ça“, kiu signifas tio. Li uzis ĝin tuttage, montrante per montrfingro samtempe la deziratan aŭ priparolatan aĵon aŭ personon. Alvenis poste la kutimaj “papa” [paĉjo] kaj “maman” [panjo], ĉiam en la franca, kiam li havis 16 monatojn.
Unuaj vortoj en Esperanto li diris kiam li estis ĉirkaŭe 18-monataĝa. Tiam li komencis uzi pli kaj pli da vortoj en la franca. Estis:
- “Ko” (por kasko)
- “Koko”
- “Kuko”
La du unuajn li uzis nur en Esperanto dum pluraj monatoj. La lasta estis uzata malofte, ĉar li ankaŭ uzis la francan vorton “gâteau”.
Unu penso pri “La unuaj vortoj”