Infanoj kiuj ne kapablas memlegi plejofte ŝategas librojn; unue por tuŝi aŭ manĝprovi ilin, poste por rigardi ilin, fine por aŭskulti rakontojn. Kiam infano ne kapablas memlegi, oni facile povas legi laŭte libron en alia lingvo ol tiu kiu estas skribata ene. Tio ne estas malfacila tasko se oni komencas kiam la infano estas nur 1- aŭ 2-jaraĝa, ĉar ĝi ŝatas nur tre mallongajn rakontojn kun malmultaj vortoj. Tiel oni povas prepariĝi iom post iom por la postaj jaroj, kiam la rakontoj estos pli malfacilaj kaj longaj. Tamen estas ege agrabla legi en la skribata lingvo ĉar ne necesas cerbumado. Feliĉe en Esperanto ekzistas sufiĉe riĉa porinfana literaturo.
Kompreneble ne ekzistas en miaj urbaj bibliotekoj libroj en Esperanto, kiel certe en la plejmultaj urboj en la tuta mondo. Fakte tio iome malveras: la loka asocio de mia urbo (Esperanto Vive) donadis plurfojojn al ili kelkajn, sed bedaŭrinde la biblioteko ne konservas ilin dum multaj jaroj, ĉar preskaŭ neniu pruntas ilin. Feliĉe, Esperanto Vive havas riĉegan bibliotekon. Ĉar tiuj libroj restis en polvaj mebloj de nevizitata ĉambro, la anoj de Esperanto Vive disigis ilin en aliaj publikaj kaj malpublikaj ejoj. Tiel ili estas pli videblaj kaj uzataj. Tial mi bonŝance havas hejme multajn porinfanajn librojn en Esperanto, kiujn antaŭaj anoj de Esperanto Vive kolektadis dum pluraj jardekoj.
Kelkaj libroj prezentiĝas similaj al tiuj en naciaj lingvoj: bela bildaro, buntaj koloroj, solida kovrilo, malfacile difekteblaj, profesia prezentiĝo. Tiuj libroj estas valoraj, ĉar ili ofte pli allogas infanojn. Tamen, la teksto gravas, kaj eĉ libroj, kiuj aspektas malbelaj kaj malseriozaj povas multe plezurigi infanojn miasperte.
Ekzistas aliaj solvoj por kreskigi porinfanan bibliotekon en Esperanto:
- Aĉeti novajn librojn. La katalogoj de UEA kaj FEL certe estas la plej plenaj. La Vikio por Esperantaj familioj povas helpi por scii kiujn librojn estas pli interesaj laŭ la aĝoj de infanoj. UEA kaj FEL ankaŭ disponebligas recenzojn de kelkaj libroj. Plie, oni ĉiam povas peti informojn al aliaj familioj, uzante Telegramo aŭ Denask-listo. Finfine, simpla serĉado per retserĉilo, enirante la nomojn de la libro kaj verkinto, povas doni pliajn informojn.
- Elŝuti .pdf kaj .epub dosierojn. Homoj memesperantigis el sia denaska lingvo porinfanajn rakontojn, kaj kopiis la tekston en Esperanto sub bildoj. Kelkaj estas eldonitaj, kelkaj ne. Ni aldonis ĉe Vikio por Esperantaj familioj ĉiujn, kiujn ni trovis. Oni indikis ilin per * (elŝuteblaj) aŭ @ (retdisponeblaj). Oni povas rigardi ilin uzante legilon aŭ komputilon. Bonvolu informi min se vi trovus pliajn, mi ĝisdatigos la paĝon (aŭ vi povas memfari).
- Prunti librojn dum REF. Ĉiujare okazas dum la somero en Eŭropo renkontiĝo de familioj kiuj uzas Esperanton hejme. Tie vi povas prunti librojn ĝis la posta jaro. Ĝis nun mi ne ĉeestis REF, sed certe estas bona maniero havi novajn librojn.
- Uzi librojn en denaska lingvo. Ĉar mia filo multe ŝatas iri en bibliotekojn kaj eltrovi novajn librojn, mi tamen ofte pruntas librojn en mia denaska lingvo. Kiam ekzistas Esperanta traduko (tio ofte okazas por la fabeloj kiel tiuj de Grimm, Andersen, La Fontaine), mi provas presi ĝin kaj legi la Esperantan tekston dum mi turnas la paĝon de la libro en mia denaska lingvo. Kaj kiam la traduko ne ekzistas, mi serĉas en vortaro la novajn vortojn kaj esprimojn de la rakonto post la unua legado, por poste pli flue legi ĝin.
Danke al tiuj solvoj, ŝajnas al mi ke la porinfana literaturo en Esperanto estas sufiĉe riĉa. Eĉ se mi preferus ĉiam legi librojn sen komputilo aŭ legilo, la elŝuteblaj versioj de libroj kun bildoj estas tre valoraj, kaj mi vere dankas ĉiujn Esperantistojn, kiuj iam tradukis kaj aranĝis tian materialon.
Unu penso pri “Porinfana biblioteko en Esperanto”