Kio okazis post la unuaj Esperantaj vortoj de mia ido?
Vortoj
Aperis kelkaj pliaj vortoj en Esperanto, sed malmulte (eble 4/5), kiel kato (por kanto) aŭ iko (por heliko). Ceteraj vortoj aperis en la franca, sed malrapide ankaŭ. Ekzemple, la 2-jaraĝulo uzis dum pluraj monatoj “fa“, kiu nenio signifas krom en muziko nek en la franca, nek en la Esperanta, por nomi ĉiajn bestojn, kies li ne konis la nomon, kaj sammaniere “pinpon” (per franca dirmaniero, tio estas la sono de la fajrobrigada ŝarĝaŭto) por nomi ĉiajn ŝarĝautojn. Tio estas regula afero de lingvo-evoluado en ĉiuj lingvoj, kiun oni nomas superĝeneraligado, kiu okazas en gramatiko sed ankaŭ en vortfarado.
Frazoj
Nur en la franca li ekuzis 2/3-vortajn frazojn.
Kantoj
Li ekkantetis kelkajn vorterojn de du fame konataj porinfanaj kaj mallongegaj kantoj, sed ne en la Esperanta.
Komprenado
La komprenado en ambaŭ lingvoj plu fluis kompreneble.
Unu penso pri “2-jaraĝa: lingvo-evoluado”