Mia filo nuntempe estas 4-jaraĝa. Kiel multaj infanoj, ekde 3 semajnoj li hejm-restu pro la kronvirusa epidemio. Mi mem iom malpli laboras ol kutime, kaj do havas pli da tempo por ludi kaj lerni kun li. Liaj instruistoj petis al ni multe pentri, desegni, konstrui, legi, nombri ktp. Sed ni ne bezonas instrui al li literojn krom tiuj de lia nomo, ĉar li lernos tion la venontan jaron. Legi plu “Maniero lernigi legi kaj skribi en Eo al 4-jarulo”
Kategorio: Lingvo-evoluado
Lingvo-evoluado de 4-jaraĝulo
Mia plej aĝa ido post du monatoj estos 4-jaraĝa. Jen kiel nuntempe Esperanto ekzistas en lia ĉiutaga vivo.
Kiel 3-jarulo ŝatas fremdajn lingvojn
De kiam mia ido ekkomprenis la koncepton de lingvo, li verŝajne multe interesiĝas pri tio. Jen kelkaj anekdotoj pri kiel 3-jarulo taksas fremdajn lingvojn, kaj interesas sin pri ili. Legi plu “Kiel 3-jarulo ŝatas fremdajn lingvojn”
Vortoj pli facile fluas en nia ĉefa lingvo
Paroli en fremda lingvo, estas ofte forigi la vortojn en sia denaska lingvo, kaj eĉ batali kontraŭ ili en nia cerbo. Mi klarigas kiel tio okazas en mia cerbo kaj en tiu de mia ido.
3 jaroj kaj duono: lingvo-evoluado
Jen plia ĝisdatiĝo de la lingvo-evoluado de mia ido. Legi plu “3 jaroj kaj duono: lingvo-evoluado”
Lingvo-evoluado en Esperanto de 3,2-jarulo
Ĝis nun mi resumis la lingvo-evoluadon de mia ido 6 monatojn post la lasta resumo. Lastatempe lia Eo-lingvo pli rapide evoluis, tial mi nun traktas ĝin, nur 2 monatojn post la lasta ĝisdatigo. Legi plu “Lingvo-evoluado en Esperanto de 3,2-jarulo”
3-jaraĝa: lingvo-evoluado
Kun tri-jaraĝa infano, oni nun ĝuas sufiĉe longajn kaj interesajn babiladojn – almenaŭ en ĝia ĉefa denaska lingvo.
2-jaraĝa kaj duono: lingvo-evoluado
Miaj notoj pli kaj pli multiĝis dum tiu periodo. Certe ĉar ĉi-tempe la lingvo de mia ido multe evoluadis, tamen precipe en la franca. Legi plu “2-jaraĝa kaj duono: lingvo-evoluado”
2-jaraĝa: lingvo-evoluado
Kio okazis post la unuaj Esperantaj vortoj de mia ido? Legi plu “2-jaraĝa: lingvo-evoluado”
La unuaj vortoj
De kiam mi decidis uzi nur Esperanton kun mia ido, mi skribis en simpla kajero informojn kaj rakontetojn pri lia lingvo-evoluado. Mi de nun enskribos ilin ankaŭ en tiu blogo, sed antaŭe mi rakontu kio lingve okazis dum ĝiaj 3 unuaj jaroj.
Ege atendita momento dum la kreskiĝo de infano certe estas ĝiaj unuaj vortoj, precipe kiam oni edukas ĝin dulingve. Legi plu “La unuaj vortoj”