Libro-recenzo: La Blua-Barbo de Charles Perrault

Ĉu vi jam vidis bluan barbulon? Se jes, tio certe okazis kiam vi spektis filmon aŭ teatraĵon pri tiu rakonto titolita Blua-Barbo, kies la plej populara versio estas almenaŭ en Francio tiu de Charles Perrault. La mallonga fabelo estas disponebla en Esperanto kun multaj aliaj de la sama verkisto en retatingebla libro, nomita “Rakontoj pri feinoj”. Tia fabelaro perfekte taŭgas por infanoj aŭ komencantoj, ĉar vi povas facile trovi naci-lingvajn kaj bildajn versiojn por pli bone kompreni la tekstojn. Legi plu “Libro-recenzo: La Blua-Barbo de Charles Perrault”

Advertisements

Libro-recenzo: Bringing up a Bilingual Child [Eduki dulingvan infanon] de Rita Rosenback

Multaj libroj ekzistas en la angla pri plurlingva edukado de infano, pli precize pri hejma edukado, kiam parencoj ŝatus transdoni plurajn parencajn lingvojn al la idoj. En la franca bedaŭrinde tiaj libroj maloftas kaj malpli plaĉis al mi. Tial mi legis multajn librojn en la angla, kaj tiu de Rita Rosenback perfekte kontentigis min, kiel tiu de Adam Beck, Maximize your child’s bilingual hability [] (recenzo pri ĝi ankaŭ venos).

Legi plu “Libro-recenzo: Bringing up a Bilingual Child [Eduki dulingvan infanon] de Rita Rosenback”

Libro-recenzo: In the Land of Invented Languages: Adventures in Linguistic Creativity, Madness, and Genius de Arika Okrent

Tiu libro enirigas nin en la universon de la inventitaj lingvoj kaj de iliaj inventintoj aŭ parolintoj. La verkisto, Arika Okrent, profesie instruas lingvistikon kaj kognajn sciencojn en Usono. Tamen ĝi ne laŭakademia stilo skribis, kaj tio faciligas la legadon. Arika Okrent priskribas kelkajn el tiuj lingvoj sen klare klarigi tial, kial ĝi interesiĝas pli pri la menciitajn lingvojn ol aliaj, kiujn ĝi ne menciis. Verŝajne Okrent simple koncentriĝis pri tiuj, kiuj pli kor- aŭ mens-tuŝis ĝin. Legi plu “Libro-recenzo: In the Land of Invented Languages: Adventures in Linguistic Creativity, Madness, and Genius de Arika Okrent”

Libro-recenzo: Esperanto and Its Rivals: The Struggle for an International Language de Roberto Garvia

Antaŭ kelkaj semajnoj mi legis interesan libron pri la historio de la ĉefaj internaciaj plan-lingvoj. Ĝia hispana aŭtoro verkis ĝin en la angla, kaj ĝia Esperantigita titolo sekvas: Esperanto kaj ĝiaj konkurenculoj: la barakto por internacia lingvo. Legi plu “Libro-recenzo: Esperanto and Its Rivals: The Struggle for an International Language de Roberto Garvia”

Libro-recenzo: Kapti vulturon viva de Huang Ĝeng

Avantaĝo de la porinfana literaturo en Esperanto estas, ke oni facile trovas librojn el diversaj landoj kaj kulturoj, kiu priskribas la socion tiom diversmaniere. Tiu bildlibro skribita de la ĉina verkinto Huang Ĝeng, eldonita en 1977, estas perfekta ekzemplo. Mi ne pensas ke mi facile trovus en mia denaska lingvo tian libron. Jen prezento de tiu 60-paĝa bildlibro, kiu taŭgas por junaj infanoj. Legi plu “Libro-recenzo: Kapti vulturon viva de Huang Ĝeng”

Kial ni estas tiel? La glata tabelo de Steven Pinker

Malplena tabulo - tabula rasa

Kiel mi jam antaŭe skribis, mi legis dum la lastaj semajnoj multe da libroj pri dulingvismo kaj edukado. Mi kelkfoje miris pri la dikegaj klopodoj, kiujn faras iuj gepatroj, por plibonigi la lingvajn nivelojn de siaj idoj: ĉiuvesperaj hejmaj taskoj pri la hejma lingvo, legadoj en la hejma lingvo dum ĉiu matenmanĝo, neiro al urba biblioteko por esti pli certa ke idoj ne pruntos librojn en la plimulta lingvo, multekostaj vojaĝoj por paroligi la malplimultan lingvon, kaj tiel plu. Mi kelkfoje dubis pri la vera efikeco de tiuj klopodoj. Ĉu vere tiuj egaj klopodoj de gepatroj multe influas la idoj? Tial mi eklegis libron de Steven Pinker en la angla, The blank slate (t.e La glata tabelo: la moderna neado de la homa naturo) [1], kaj precipe ĝia parto nomata Childrens (t.e Infanoj). La verkinto pritraktas tiklan temon: ĉu gepatroj havas tiom da influoj sur siaj idoj, kion ili supozas? Legi plu “Kial ni estas tiel? La glata tabelo de Steven Pinker”

Porinfana biblioteko en Esperanto

Infanoj kiuj ne kapablas memlegi plejofte ŝategas librojn; unue por tuŝi aŭ manĝprovi ilin, poste por rigardi ilin, fine por aŭskulti rakontojn. Kiam infano ne kapablas memlegi, oni facile povas legi laŭte libron en alia lingvo ol tiu kiu estas skribata ene. Tio ne estas malfacila tasko se oni komencas kiam la infano estas nur 1- aŭ 2-jaraĝa, ĉar ĝi ŝatas nur tre mallongajn rakontojn kun malmultaj vortoj. Tiel oni povas prepariĝi iom post iom por la postaj jaroj, kiam la rakontoj estos pli malfacilaj kaj longaj. Tamen estas ege agrabla legi en la skribata lingvo ĉar ne necesas cerbumado. Feliĉe en Esperanto ekzistas sufiĉe riĉa porinfana literaturo. Legi plu “Porinfana biblioteko en Esperanto”