Lerni ĉiutagajn vortojn

Kiam oni lernas fremdan lingvon, oni kutime lernas samspecajn vortarojn: tiu, kiuj utilas por prezentiĝi, trovi ejon, afable saluti kaj ĝisi homojn, priskribi niajn ŝatokupojn kaj profesion, kompreni artikolojn de gazetoj kaj elsendojn de radioj kaj televidoj, aŭ facile vojaĝi. Fojfoje oni ankaŭ taŭge lernas la plej oftajn vortojn, aŭ la plej malregulajn. Legi plu “Lerni ĉiutagajn vortojn”

Advertisements

Vorto-trezoro pri muzikiloj

Mia ido multe interesiĝas pri muziko, precipe pri la diversaj muzikiloj. Mi do iom post iom lernis multajn vortojn ĉi-teme, kaj en la franca, kaj en la Esperanta, ĉar mi ne konis ekzemple eĉ en mia denaska lingvo la nomon “hobojego“. Ofte mi spertis malfacilaĵojn serĉante listojn de tiaj vortaroj, tial mi kunigas ilin en ĉi tiu afiŝo, klariginte kiel mi trovis ĝenerale la vortojn.

Legi plu “Vorto-trezoro pri muzikiloj”

Kiel mi reagas al demandoj pri kiu lingvo mi parolas

Mi jam klarigis la kutimajn homajn reagojn, okazantajn kiam mi parolas en Eo al mia ido en publikejoj. Iufoje homoj demandas al mi kiun lingvon mi parolas, kaj ĝenerale ne konas Esperanton. Ili do poste ofte petas klarigojn, pri kio estas Esperanto. Ĉiam plezurigas min pritrakti tiun temon, sed samtempe mi sentas ĝenon, ĉar mi timas eblajn reagojn de ili. Ĉi-afiŝe mi prezentas tipan dialogon kiu okazas dum tia situacio.

Legi plu “Kiel mi reagas al demandoj pri kiu lingvo mi parolas”

Seksneŭtrala uzado de Esperanto kun infano

En mia denaska lingvo simpla rimedo por seks-neŭtraligi la lingvon ne ekzistas. De pluraj jardekoj tamen alternativojn homoj proponis, sed ili estas pli facile uzeblaj skribante ol parolante. En Esperanto tiaj alternativoj multas kaj estas facile uzeblaj ankaŭ perbuŝe. Mi priskribas en ĉi-tiu afiŝo kiam, kiel kaj kial mi uzas kun mia ido seks-neŭtralan Esperantan lingvon.

Legi plu “Seksneŭtrala uzado de Esperanto kun infano”

Esperanto en mia franca urbo

Mi vivas en Francio, en regionero (alivorte departemento) kiu nomiĝas Savojo. Savojo estas urba, kampa kaj monta regionero, en la francaj nordaj Alpoj. Mi loĝas precize en urbeto, kiu estas 5 kilometroj for de la ĉefa urbo de Savojo, Ĉamberio. Ĉamberio enhavas 60.000 loĝantojn, kaj la tuta urbaro (kun la urboj kaj urbetoj, kiuj apudas Ĉamberio) enhavas 220.000 loĝantojn. Mi tuj priskribos la tiean Esperantan vivon. Legi plu “Esperanto en mia franca urbo”

Porinfana biblioteko en Esperanto

Infanoj kiuj ne kapablas memlegi plejofte ŝategas librojn; unue por tuŝi aŭ manĝprovi ilin, poste por rigardi ilin, fine por aŭskulti rakontojn. Kiam infano ne kapablas memlegi, oni facile povas legi laŭte libron en alia lingvo ol tiu kiu estas skribata ene. Tio ne estas malfacila tasko se oni komencas kiam la infano estas nur 1- aŭ 2-jaraĝa, ĉar ĝi ŝatas nur tre mallongajn rakontojn kun malmultaj vortoj. Tiel oni povas prepariĝi iom post iom por la postaj jaroj, kiam la rakontoj estos pli malfacilaj kaj longaj. Tamen estas ege agrabla legi en la skribata lingvo ĉar ne necesas cerbumado. Feliĉe en Esperanto ekzistas sufiĉe riĉa porinfana literaturo. Legi plu “Porinfana biblioteko en Esperanto”