Mi kreis tiun blogon pro diversaj kialoj: plibonigi mian skriban kapablecon en Esperanto, kunpartigi rakontetojn kaj informojn kiuj povus esti utilaj al aliuloj, reklami pri taŭgeco de Esperanto kiel ĉiutaga komunikilo, krei legeblan enhavon en Esperanto por uzantoj de la lingvo. Mi tamen malcertis publikigi tiajn informojn: ĉu mi pretas dissendi tutmonde iom privatajn informojn, precipe pri mia 3-jaraĝa filo, kiu ne kapablas doni sian opinion pri tio?
Niajn datumojn oni kolektadas
Kiam iu disvastigas informojn per interreto, ŝtatoj kaj entreprenoj kolektadas siajn datumojn. Ekzemple, la retserĉilo Google tre bone memoras retejojn, kiujn vi vizitis lastatempe (vidu tie) [1]. Facebook povas scii precize kie vi ĉeestis danke al simpla foto, kiu enhavas metadatumojn pri lokoj kaj datoj. Tio bedaŭrinde ne estas transvidebla. Oni neniam povas scii precize, kiajn kaj kiujn informojn iuj kolektas. Eĉ se iam, oni forigos ilin de retejo, blogo, aŭ retmesaĝa servilo, oni fakte malfacilege povos esti certa, ke ili vere malaperos.
“Mi nenion bezonas kâsi.”
Kiam oni priparolas tiun temon kun homoj, kiuj ekzemple multe uzadas sociajn retojn, kutima reago estas: mi scias, sed mi nenion bezonas kaŝi. En amaskomunikiloj, usona malnuna senatono diris ekzemple:
“Pri kio homoj timas? Kio estas la problemo? Ĉu vi faras ion, kion vi ne rajtus fari?” [2]
Kion respondi al tio? Unue, kion vi respondus al iu, kiu demandus al vi: “Bonvolu doni al mi kopiojn de ĉiuj viaj retmesaĝoj, fotoj kaj kontribuaĵoj ĉe Facebook, kaj dosieroj el via komputilo.” Ĉu vi estas certa plu konsenti? Mi, ne. Ĉar mi ne scias precize kiajn datumojn estas kolektataj kiam mi retumas, mi provas kiel eble plej ofte ne uzi aktive retajn sociojn, ne plu retsendi mesaĝojn per mia Google-retpoŝto, ne publikigi fotojn kun metadatumoj, kaj tiel plu. Due, eĉ se oni konsentas al tio por si mem, bedaŭrinde kiam oni liveras personajn datumojn, ili ne estas nur pri ni. Aliaj personoj kiuj ĉeestas en foto aŭ kiuj ricevas retmesaĝon estas koncernataj. Trie, ni ne memdecidas, pri kio oni kulpigos nin (kaj do, kion ni devus kaŝi), sed aliuloj decidas: via Ŝtato certe, ankaŭ via dunganto, viaj kunlaborantoj, viaj familianoj, aŭ viaj studantoj se vi instruas. Kvare, ne estas precize la enhavo de niaj retumadoj kiuj interesas aliulojn, sed la ujo: kiu sendis la informon, kiam, kiel kaj kun kiu? Ununura informo ne multe fruktodonas. Sed oni facile povas kunigi fontojn kaj informojn, kaj tio fruktodonas.

Datumoj kaj informoj pri infano
Tamen la dissendata enhavo povus esti grava, kiam ĝi pritraktas alian vivon ol la nia, ekzemple tiun de infano. Ĉu mia ido ŝatos ke nekonatuloj, kiujn eble li renkontos iam, scias kiam li uzis siajn unuajn vortojn, kiel li prezentiĝis kiam li estis 2-jaraĝa, kion li ŝatis, kaj tiel plu? Delikata demando, ĉu ne? Tamen, okazas same en la nevirtuala vivo: oni rakontas ie ajn, ekzemple ĉe nia laborejo, aŭ dum familiaj kunvenoj, kio okazis en la vivo de niaj idoj, sen esti certa ke ili konsentus pri tio.
Juĝi eblajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn
Ĉar mi profesie laboras en la sana kampo, mi kutimas pripensi laŭ eblaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj de decido. Ĉiu decido havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn sur diversaj personoj kaj eĉ sur la tuta socio iufojojn. Gravas pripensi ilin.
En tiu situacio, mi decidis ke la avantaĝoj superas la eblajn malavantaĝojn. La avantaĝojn mi priskribis en la enkonduko. La malavantaĝoj ĉefe rilatas al la ebla malkonsento de mia ido, kiam ĝi kreskos.
Difini limojn
Difini limojn pri kiaj informoj disvastigi estas bona solvo miaopinie, kiam avantaĝoj superas malavantaĝojn. Imagu ke iu suferas pro dorsdoloroj. Kutimaj kuraciloj kaj flegadoj ne plibonigis ĝin. Kuracisto proponas al ĝi ĉu simple atendi, ĉar tempo ofte estas la plej bona kuracilo por tiaj doloroj, ĉu terapion, kiu ne pruvis sian efikecon. La terapio cetere ŝajnas tute sendanĝera. La suferanto decidas trakti tiun terapion, sed tamen difinas limojn. Unue, ĝi vizitos la konsilatan flegiston nur unufojon, kaj tuj ŝtopos la flegadon, se nenio bone okazos dum la postaj tagoj. Due, eĉ se ĝi plibonfartus post la vizito, ĝi tamen ne reklamos pri tia kuracometodo, ĉar ĝi tute ne povas esti certa, ke ĝi pli bonfartas danke al tio. Povus esti ŝanco, tial ni bezonas seriozajn kontrolatajn studojn sur pluraj uloj.
Miasituacie, la limoj estas tiuj: 1) mi ne dissendos informojn pri alia temo de la vivo de mia ido ol lingvo-evoluado; 2) mi malofte aldonos fotojn, kaj kiam okazos, mi kontrolos iliajn metadatumojn; 3) kiam li estos pli aĝa (sed kiam?), se tiu blogo plu ekzistos, mi tuj ĉesos kaj fermos ĝin, se li ne konsentus kun ĝia enhavo.
Se aliaj personoj havis similan sperton aŭ alian opinion ĉi-teme (eĉ kontraŭa), mi tre ŝatus koni ilin!
Fontoj kaj notoj
[1] Ekzistas aliaj serĉiloj kiel DuckDuckGo, kiuj malpli kolektas niajn datumojn. Tamen, ili estas iom malpli efikaj, precipe kiam oni alkutimiĝis al Google.
[2] Fonto: Wikipedia. Oni nomas tiun argumenton en la angla “Nothing to hide” (“Nenio kaŝenda”).
Mi aĉetas gazeton ĉe la kiosko X. Tre interesa!
Mia aŭto staras en la strato Y. Kial?
Vi iras de A al B. Oni fotas min kaj konservas la foton 25 jarojn.
Mi telefonas kun mia onklino. Nekredebla!!!
Ekde nun mi kaŝas tion ĉion. Nur mi sciu tion!!!!!
ŜatiLiked by 1 persono
Mi aĉetas gazeton ĉe la kiosko X. Tre interesa!
Mia aŭto staras en la strato Y. Kial?
Mi iras de A al B. Oni fotas min kaj konservas la foton 25 jarojn.
Mi telefonas kun mia onklino. Nekredebla!!!
Ekde nun mi kaŝas tion ĉion. Nur mi sciu tion!!!!!
ŜatiLiked by 1 persono
Interesa blogaĵo. Mi ĉiam petis permeson al miaj infanoj antaŭ ol publikigi bildojn de ili, ekde jaraĝo 7-8. Antaŭe, mi simple decidis ne fari.
Lingve, mi neniam aŭdis ‘partaĝi’ en la senco de ‘kunpartigi’. Ĉu vi uzas ĝin regule?
ŜatiŜati
Dankon pro memsperto ĉi-teme.
Mi pensas ke mi ne uzu “partaĝi”; dankon ankaŭ pro tiu parto de via mesaĝo, mi tuj korektos.
ŜatiŜati
Dum la unuaj tempoj de la Tut-Tera Teksaĵo, kiam la nunaj interretaj danĝeroj estis tre malgrandaj, ĉiu gazeto pri interreto parolis klare: ne donu senzorge viajn personajn datumojn, kaj la pli multo sekvis la konsilon. La dek sekvaj jaroj interreto estis sovaĝejo de sensciuloj. Fejsbuk aperis en tia etoso kaj profitis ĝin senhonte. Nun, homoj pli konscias pri la afero sed ankoraŭ estas neceso ekspliki tion, ke la plej malgranda problemo estas ĉu via najbaro povas vidi fotojn, en kiuj oni aperas nuda aŭ ebria. Tio ja estas atentinda problemo, sed la vera problemo estas tion, kion entreprenoj kaj ŝtatoj ja faras al ni kaj al socio per niaj datumoj.
ŜatiŜati
Mi komplete bojkotas fejsbukon, tviteron kaj aliajn dubajn aferojn!
ŜatiŜati
Bojkoti Guglo ne estas facila tasko; ĉu vi ankaŭ ne uzas ĝin?
ŜatiŜati
Jes, kaj bedaŭrinde, ne plu memlasi datumojn ne estas la solvo!
ŜatiŜati