Ĉu Dio ekzistas same kiel ogroj, monstroj kaj feoj?

Bildo kun fluganta spagetmonstro

En mia lando, ofte oni timas paroli pri religio: tio estas privata temo. Precipe se oni ne kredas je iu ajn Dio: oni timas malkontenti la kredantojn. Tamen, mia lando estas unu el landoj en la mondo, kie religiaj kredoj pli kaj pli malmultas. En tiu afiŝo, mi skribas pri ofteco de kredo kaj nekredo en mia lando, kaj kiel mi alparolas tiun temon al mia ido. Legi plu “Ĉu Dio ekzistas same kiel ogroj, monstroj kaj feoj?”

Kiel mi reagas al demandoj pri kiu lingvo mi parolas

Mi jam klarigis la kutimajn homajn reagojn, okazantajn kiam mi parolas en Eo al mia ido en publikejoj. Iufoje homoj demandas al mi kiun lingvon mi parolas, kaj ĝenerale ne konas Esperanton. Ili do poste ofte petas klarigojn, pri kio estas Esperanto. Ĉiam plezurigas min pritrakti tiun temon, sed samtempe mi sentas ĝenon, ĉar mi timas eblajn reagojn de ili. Ĉi-afiŝe mi prezentas tipan dialogon kiu okazas dum tia situacio.

Legi plu “Kiel mi reagas al demandoj pri kiu lingvo mi parolas”

Seksneŭtrala uzado de Esperanto kun infano

En mia denaska lingvo simpla rimedo por seks-neŭtraligi la lingvon ne ekzistas. De pluraj jardekoj tamen alternativojn homoj proponis, sed ili estas pli facile uzeblaj skribante ol parolante. En Esperanto tiaj alternativoj multas kaj estas facile uzeblaj ankaŭ perbuŝe. Mi priskribas en ĉi-tiu afiŝo kiam, kiel kaj kial mi uzas kun mia ido seks-neŭtralan Esperantan lingvon.

Legi plu “Seksneŭtrala uzado de Esperanto kun infano”

Kiom da denaskuloj estas en la tuta mondo?

denaskuloj, kiom

Unu el la plej oftaj demandoj, kiujn ne-Esperantistoj demandas al Esperantistoj, certe estas: “kiom da homoj kiel vi – kiuj parolas aŭ eklernis Esperanton – ekzistas en la mondo ?” [1]. Kiam oni parolas al ido Esperanton, la demando similas: “Kiom da aliaj idoj denaske parolas Esperanton?“. Tiujn temojn multe traktis aliaj Esperantistoj. Mi resumas en ĉi-tiu afiŝo la datumojn kaj precipe personajn vidpunktojn pri la nombro de denaskuloj en la mondo. Legi plu “Kiom da denaskuloj estas en la tuta mondo?”

Kial ni estas tiel? La glata tabelo de Steven Pinker

Malplena tabulo - tabula rasa

Kiel mi jam antaŭe skribis, mi legis dum la lastaj semajnoj multe da libroj pri dulingvismo kaj edukado. Mi kelkfoje miris pri la dikegaj klopodoj, kiujn faras iuj gepatroj, por plibonigi la lingvajn nivelojn de siaj idoj: ĉiuvesperaj hejmaj taskoj pri la hejma lingvo, legadoj en la hejma lingvo dum ĉiu matenmanĝo, neiro al urba biblioteko por esti pli certa ke idoj ne pruntos librojn en la plimulta lingvo, multekostaj vojaĝoj por paroligi la malplimultan lingvon, kaj tiel plu. Mi kelkfoje dubis pri la vera efikeco de tiuj klopodoj. Ĉu vere tiuj egaj klopodoj de gepatroj multe influas la idoj? Tial mi eklegis libron de Steven Pinker en la angla, The blank slate (t.e La glata tabelo: la moderna neado de la homa naturo) [1], kaj precipe ĝia parto nomata Childrens (t.e Infanoj). La verkinto pritraktas tiklan temon: ĉu gepatroj havas tiom da influoj sur siaj idoj, kion ili supozas? Legi plu “Kial ni estas tiel? La glata tabelo de Steven Pinker”