Miaj notoj pli kaj pli multiĝis dum tiu periodo. Certe ĉar ĉi-tempe la lingvo de mia ido multe evoluadis, tamen precipe en la franca.
Vortoj

Li diris pli da Esperantaj-vortoj, kelkaj nur kun mi, kelkaj kun ĉiuj, kiam li ne konis la francan vorton (ĝenerale, tio okazis kiam mi estis la sola kiu uzis tiujn vortojn). Jen eta listo: “tubo” (por ellastubo), Tiĉjo (por Tinĉjo), mamo, pupo, infano, amiko. Kelkfoje li uzis “Panjo”, nur kiam ĝi petis aŭ demandis ion, ekz.: “Maman, t’es ma copine, Panjo?” [Panjo, ĉu vi estas mia amikino, Panjo?]. Oni povas rimarki ke li uzis nur O-vortojn.
Li ankaŭ ofte uzis radikojn en Esperanto, al kiu li aldonis francan verb-finaĵon. Tiel li kreis pli facile verbojn:
- “Je veux gitarer” [Mi volas gitari]
- “Je veux pilker” [Mi volas piedpilki]
- “Je veux foter [Mi volas foti]
- “Je veux pinĉer” [Mi volas pinĉi]
- “On a pagé” [Oni pagis]
- “Moi j’ai pas ŝaté les motos” [Mi ne ŝatas la motojn]
Frazoj
Frazoj en la franca pli kaj pli multiĝis, sed neniu frazo tute en la Esperanta alvenis.
Kantoj
En la franca li sukcesis kanti mallongajn porinfanajn kantojn. En Esperanto, li komencis diri kelkajn vorterojn de tiuj kantoj: Kiam mia bebo ekdormos, Ruĝa lumo, Unu-du mia ŝuo, Elefanto balanciĝadas. La tekstoj kaj kelkfoje la kantataj kantoj estas libere elŝuteblaj ĉe kantaro.ikso.net. Se iuj mankus, bonvolu kontakti min aŭ lasi komenton, mi aldonos ilin laŭ la konsento de iliaj verkintoj.
Tiu periodo de lingva kreskiĝo estas vere ĉarma, des pli kiam oni ne scias, ĉu aperos aŭ ne vortoj en ambaŭ lingvoj.
Interese. Eble la knabo bezonis pli longa tempo por la akirado de Esperanto ol la franca, ĉar la franca estas iom genetika afero kaj ankaŭ la loka (domina lingvo) por li. Pro tio eble ankaŭ la francaj vortfinaĵoj.
ŜatiŜati