Kial studantoj decidas lerni fremdan lingvon? (scienca artikolo)

Kiam oni lernas fremdan lingvon, kiam oni estas 11-jaraĝa, oni ĝenerale nek decidas lerni lingvon, nek decidas kiun lingvon lerni. Simple oni lernu tiun, kiun nia lernejo elektis, ĝenerale la anglan. Kiam oni eniras la universitaton, oni tamen ĝenerale memdecidas. Esploristoj el kanada universitato ĝuste interesiĝis pri tio: kial universitataj studantoj el Japanio, Francio kaj Kanado decidas lerni fremdan lingvon? Ĉu iliaj kialoj ŝanĝiĝas laŭ la deven-lando? Legi plu “Kial studantoj decidas lerni fremdan lingvon? (scienca artikolo)”

Libro-recenzo: In the Land of Invented Languages: Adventures in Linguistic Creativity, Madness, and Genius de Arika Okrent

Tiu libro enirigas nin en la universon de la inventitaj lingvoj kaj de iliaj inventintoj aŭ parolintoj. La verkisto, Arika Okrent, profesie instruas lingvistikon kaj kognajn sciencojn en Usono. Tamen ĝi ne laŭakademia stilo skribis, kaj tio faciligas la legadon. Arika Okrent priskribas kelkajn el tiuj lingvoj sen klare klarigi tial, kial ĝi interesiĝas pli pri la menciitajn lingvojn ol aliaj, kiujn ĝi ne menciis. Verŝajne Okrent simple koncentriĝis pri tiuj, kiuj pli kor- aŭ mens-tuŝis ĝin. Legi plu “Libro-recenzo: In the Land of Invented Languages: Adventures in Linguistic Creativity, Madness, and Genius de Arika Okrent”

Vorto-trezoro pri muzikiloj

Mia ido multe interesiĝas pri muziko, precipe pri la diversaj muzikiloj. Mi do iom post iom lernis multajn vortojn ĉi-teme, kaj en la franca, kaj en la Esperanta, ĉar mi ne konis ekzemple eĉ en mia denaska lingvo la nomon “hobojego“. Ofte mi spertis malfacilaĵojn serĉante listojn de tiaj vortaroj, tial mi kunigas ilin en ĉi tiu afiŝo, klariginte kiel mi trovis ĝenerale la vortojn.

Legi plu “Vorto-trezoro pri muzikiloj”

Kiel mi reagas al demandoj pri kiu lingvo mi parolas

Mi jam klarigis la kutimajn homajn reagojn, okazantajn kiam mi parolas en Eo al mia ido en publikejoj. Iufoje homoj demandas al mi kiun lingvon mi parolas, kaj ĝenerale ne konas Esperanton. Ili do poste ofte petas klarigojn, pri kio estas Esperanto. Ĉiam plezurigas min pritrakti tiun temon, sed samtempe mi sentas ĝenon, ĉar mi timas eblajn reagojn de ili. Ĉi-afiŝe mi prezentas tipan dialogon kiu okazas dum tia situacio.

Legi plu “Kiel mi reagas al demandoj pri kiu lingvo mi parolas”

Libro-recenzo: Esperanto and Its Rivals: The Struggle for an International Language de Roberto Garvia

Antaŭ kelkaj semajnoj mi legis interesan libron pri la historio de la ĉefaj internaciaj plan-lingvoj. Ĝia hispana aŭtoro verkis ĝin en la angla, kaj ĝia Esperantigita titolo sekvas: Esperanto kaj ĝiaj konkurenculoj: la barakto por internacia lingvo. Legi plu “Libro-recenzo: Esperanto and Its Rivals: The Struggle for an International Language de Roberto Garvia”

Seksneŭtrala uzado de Esperanto kun infano

En mia denaska lingvo simpla rimedo por seks-neŭtraligi la lingvon ne ekzistas. De pluraj jardekoj tamen alternativojn homoj proponis, sed ili estas pli facile uzeblaj skribante ol parolante. En Esperanto tiaj alternativoj multas kaj estas facile uzeblaj ankaŭ perbuŝe. Mi priskribas en ĉi-tiu afiŝo kiam, kiel kaj kial mi uzas kun mia ido seks-neŭtralan Esperantan lingvon.

Legi plu “Seksneŭtrala uzado de Esperanto kun infano”