Paroli en fremda lingvo, estas ofte forigi la vortojn en sia denaska lingvo, kaj eĉ batali kontraŭ ili en nia cerbo. Mi klarigas kiel tio okazas en mia cerbo kaj en tiu de mia ido.
Kial blogi en Esperanto
Tuj kiam mi eklernis Esperanton, mi serĉis interrete legindajn blogojn. Tiaj retejoj estas miaopinie ege interesaj por lingve pliboniĝi, ĝuante la momenton. Ankaŭ memblogi havas multajn avantaĝojn. Jen 6 el ili.
3 jaroj kaj duono: lingvo-evoluado
Jen plia ĝisdatiĝo de la lingvo-evoluado de mia ido. Legi plu “3 jaroj kaj duono: lingvo-evoluado”
Lerni ĉiutagajn vortojn
Kiam oni lernas fremdan lingvon, oni kutime lernas samspecajn vortarojn: tiu, kiuj utilas por prezentiĝi, trovi ejon, afable saluti kaj ĝisi homojn, priskribi niajn ŝatokupojn kaj profesion, kompreni artikolojn de gazetoj kaj elsendojn de radioj kaj televidoj, aŭ facile vojaĝi. Fojfoje oni ankaŭ taŭge lernas la plej oftajn vortojn, aŭ la plej malregulajn. Legi plu “Lerni ĉiutagajn vortojn”
Libro-recenzo: La Blua-Barbo de Charles Perrault
Ĉu vi jam vidis bluan barbulon? Se jes, tio certe okazis kiam vi spektis filmon aŭ teatraĵon pri tiu rakonto titolita Blua-Barbo, kies la plej populara versio estas almenaŭ en Francio tiu de Charles Perrault. La mallonga fabelo estas disponebla en Esperanto kun multaj aliaj de la sama verkisto en retatingebla libro, nomita “Rakontoj pri feinoj”. Tia fabelaro perfekte taŭgas por infanoj aŭ komencantoj, ĉar vi povas facile trovi naci-lingvajn kaj bildajn versiojn por pli bone kompreni la tekstojn. Legi plu “Libro-recenzo: La Blua-Barbo de Charles Perrault”
Ĉu lerni lingvon faciligas la lernadon de aliaj lingvoj?
Kio estas propedeŭtika valoro de fremda lingvo?
“Esperanto, la rimedo por lerni pli rapide lingvojn.” Tiu frazo en la franca staras sur reklam-ŝildo de mia landa asocio pri Esperanto, kiun oni ofte prezentis kiam ni budis en mia urbo. En Esperantujo oni nomas tiun ideon la propedeŭtikan valoron de lingv-lernado: oni pensas ke lernante fremdan lingvon, oni poste pli facile kaj rapide lernos plian fremdan lingvon. Multaj homoj per interreto ĉe Reddit aŭ Lernu ankaŭ demandas ĉu lerni ekzemple unue la Esperantan faciligos postan lernadon de la franca aŭ hispana. Antaŭ demandiĝi ĉu Esperanto ebligas tion, oni demandiĝu ĉu ĝenerale lerni ajnan fremdan lingvon faciligas lernadon de ajna fremda lingvo. La ukrain-usona lingvistino Aneta Pavlenko traktas tiun temon en afiŝo, kiujn mi tuj resumos kaj Esperantigos ĉi-sube. Legi plu “Ĉu lerni lingvon faciligas la lernadon de aliaj lingvoj?”
Libro-recenzo: Bringing up a Bilingual Child [Eduki dulingvan infanon] de Rita Rosenback
Legi plu “Libro-recenzo: Bringing up a Bilingual Child [Eduki dulingvan infanon] de Rita Rosenback”
Kial studantoj decidas lerni fremdan lingvon? (scienca artikolo)
Kiam oni lernas fremdan lingvon, kiam oni estas 11-jaraĝa, oni ĝenerale nek decidas lerni lingvon, nek decidas kiun lingvon lerni. Simple oni lernu tiun, kiun nia lernejo elektis, ĝenerale la anglan. Kiam oni eniras la universitaton, oni tamen ĝenerale memdecidas. Esploristoj el kanada universitato ĝuste interesiĝis pri tio: kial universitataj studantoj el Japanio, Francio kaj Kanado decidas lerni fremdan lingvon? Ĉu iliaj kialoj ŝanĝiĝas laŭ la deven-lando? Legi plu “Kial studantoj decidas lerni fremdan lingvon? (scienca artikolo)”
Libro-recenzo: In the Land of Invented Languages: Adventures in Linguistic Creativity, Madness, and Genius de Arika Okrent
Tiu libro enirigas nin en la universon de la inventitaj lingvoj kaj de iliaj inventintoj aŭ parolintoj. La verkisto, Arika Okrent, profesie instruas lingvistikon kaj kognajn sciencojn en Usono. Tamen ĝi ne laŭakademia stilo skribis, kaj tio faciligas la legadon. Arika Okrent priskribas kelkajn el tiuj lingvoj sen klare klarigi tial, kial ĝi interesiĝas pli pri la menciitajn lingvojn ol aliaj, kiujn ĝi ne menciis. Verŝajne Okrent simple koncentriĝis pri tiuj, kiuj pli kor- aŭ mens-tuŝis ĝin. Legi plu “Libro-recenzo: In the Land of Invented Languages: Adventures in Linguistic Creativity, Madness, and Genius de Arika Okrent”
Vorto-trezoro pri muzikiloj
Mia ido multe interesiĝas pri muziko, precipe pri la diversaj muzikiloj. Mi do iom post iom lernis multajn vortojn ĉi-teme, kaj en la franca, kaj en la Esperanta, ĉar mi ne konis ekzemple eĉ en mia denaska lingvo la nomon “hobojego“. Ofte mi spertis malfacilaĵojn serĉante listojn de tiaj vortaroj, tial mi kunigas ilin en ĉi tiu afiŝo, klariginte kiel mi trovis ĝenerale la vortojn.