Aplikaĵoj en Esperanto por familioj

Dum multaj jaroj mi ne uzis lertan telefonon, sed anstataŭ simplan telefonon sen fotilo kaj interreto. De kelkaj monatoj progreso atingis min kaj mi do ĝuas lertan telefonon. Jen 4 aplikaĵoj en Esperanto, kiujn mi uzas, kaj kiuj helpas min uzi Esperanton ĉiutage.

PoŝRevo

Vortarojn mi havas multajn. La paperajn vortarojn mi malofte uzas, ĉar ofte ili ne sufiĉas. Oni ne havas plurajn vort-proponojn kaj fontojn. Male kiam mi serĉas vortojn per mia komputilo kaj interreto, mi rapide uzas plurajn fontojn kiel Vikipedio kaj PIV. Iufoje mi havas nek paperan disponeblan vortaron, nek komputilon. Ĉi-kaze, lerta telefono helpas.

PoŝRevo estas tre agrabla kaj utila aplikaĵo. Kiam oni unuafojon elŝutis la aplikaĵon, oni ne plu bezonas poste la reton por uzi la aplikaĵon. Oni simple enskribas vorton en nia denaska lingvo, kaj tuj aperas proponojn en Esperanto. Oni ankaŭ povas uzi ĝin por kontroli Eo-vorton: ĉu tiun vorton, kiun mi delonge uzas, vere ekzistas, kaj ĉu mi ne misprononcas ĝin? Tiajn demandojn mi ofte havas, kaj PoŝRevo helpas min respondi al ili.

Tiu aplikaĵo havas modernan aspekton, kaj tre rapide trovas la serĉantajn vortojn.

Klavaro

Tiun aplikaĵon oni elŝutu unufojon, kaj post ne plu prizorgas ĝin. Tamen, oni uzas ĝin senkonscie ĉiutage: kiam oni bezonas per nia poŝtelefono Eo-literojn, kiel “ŭ” aŭ “ĝ”, estas tiu aplikaĵo kiu aperigas ilin en nia klavaro.

Oni povas elekti inter naci-lingvan kaj Esperant-lingvan klavaron danke al tiu aplikaĵo, kaj rapide salti de unu lingvo al alia. Tio utilas por skribi mesaĝojn en Esperanto aŭ retumi per Esperanto.

Amikumu

Ĉu vere utilas prezenti ĝin? Eĉ se Amikumu ekzistas nedelonge, ĝi certe estas la plej konata aplikaĵo en Esperantujo. Fakte ĝi ne helpis min renkonti novajn lokajn Esperantistojn ĝis nun, ĉar mi jam konis ĉiujn homojn, kiuj loĝas en mia urbo aŭ en la apudaj. Tamen, mi eltrovis novajn Esperantistojn, kiuj vizitis mian regionon. Mi ĝis nun nur babiladis kun ili per la aplikaĵo, sed certe renkontos iujn en la venontaj tempoj.

Mi ankaŭ per Amikumu ĝoje eltrovis parencojn de aliaj samaĝaj denaskuloj kiel mia filo.

Telegramo

Telegramon mi ankaŭ preskaŭ ĉiutage uzas, ĉu por paroli al amiko, ĉu por paroli al nekonatuloj. Mi aliĝis al diversaj grupoj, kaj kompreneble la plej interesa por familioj kiuj uzas Esperanton hejme certe estas Esperanto en Familio.

Mi ĝojas ke oni ankaŭ povas uzi Telegramon per komputilo. Fakte mi uzas ĝin nun per mia komputilo, tiel mi pli flue kaj rapide skribas.

 

Se homoj, kiuj legis ĉi-tiun afiŝon, havus aliajn sugestojn pri utilaj aplikaĵoj en aŭ pri Esperanto, mi ŝatus eltrovi ilin.

Unu penso pri “Aplikaĵoj en Esperanto por familioj

  1. Dankon pro viaj ideoj. Mi mem plejparte uzas vortarojn, kiam mi komputile skribas en Esperanto, tiam mi uzas ankaux retajn vortarojn aux wikipedio. Kiam mi ne komprenas ion legante libron, tiam suficxas malgranda vortaro. Mia filo ja delonge mokas min pro mia kutima telefono. Eble kiam li havos lertan telefonon, mi provos tiujn specialajn aplikajxojn.
    Cxu novagxoj pri via fileto?

    Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s