7 pensoj pri “Kial blogi en Esperanto

  1. Dankon por tre bona artikolo. Ĉi tiu blogaĵo estas instiga por tiuj, kiuj emas blogi en Esperanto. La afero pri lingva korektado estas tikla. Mi mem estas tre korektema, sed ĉefe pri miaj propraj skribaĵoj. Kvankam mi evitas komenti pri eraroj de aliuloj mi devas konfesi ke mi mem lernas multege pere de eraroj miaj kaj de aliuloj. La problemo estas ke mi ne povas lerni pri eraroj kiujn mi ne malkovras. Tial, la komentoj de aliuloj estas por mi tre bonvenaj. Sed la afero restas tikla.

    Liked by 1 persono

  2. Siatempe ekbloginte en Esperanto mi havis tre similajn rezonojn. Laŭ mia sento etoso de via artikolo estas ege oprimisma, sed la artikolo estas tro bona kaj sincera por aldoni eĉ etan guton da veneno.

    Ŝati

  3. Saluton Nelli. Alia bona artikolo de vi. Ankaŭ mi blogis pro la samaj kialoj kiel vi. Sed unu afero min tiam ĝenadis, nome, ke ne multaj homoj legis aŭ eĉ komentis miajn blogaĵojn. Tamen oni ja lernas kaj plibonigas sin dum verkado, ĉu ne?

    Liked by 1 persono

    1. Jes! Precipe simple disponebligi informojn kontentas min. Eble viaj legantoj aŭ komentantoj estis malmultaj, sed certe pli multaj ol se vi skribintus en via denaska lingvo pri la samaj temoj sen reklami, ĉu ne?

      Liked by 2 people

    2. Vi tute pravas: tre malfacilas skribi ion sen ajnaj respondoj de legantoj. Skribi al neniu estas amuzo por verkmaniuloj. Anaŭ iom da tempo mi serĉis blogojn de esperantistoj kaj atentis, ke komentoj malmultas. Mi klarigis tion al mi kiel stranga kutimo de okcidentanoj.

      Liked by 1 persono

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s