Ĉu vi jam vidis bluan barbulon? Se jes, tio certe okazis kiam vi spektis filmon aŭ teatraĵon pri tiu rakonto titolita Blua-Barbo, kies la plej populara versio estas almenaŭ en Francio tiu de Charles Perrault. La mallonga fabelo estas disponebla en Esperanto kun multaj aliaj de la sama verkisto en retatingebla libro, nomita “Rakontoj pri feinoj”. Tia fabelaro perfekte taŭgas por infanoj aŭ komencantoj, ĉar vi povas facile trovi naci-lingvajn kaj bildajn versiojn por pli bone kompreni la tekstojn.

Perforta fabelo
Nu, iuj dirus ke tia kruela kaj perforta rakonto pri Blua-Barbo ne vere taŭgas por infanoj. Blua-Barbo geedziĝis plurfojojn, kaj komence neniu scias tion, kio okazis al liaj edzinoj. Fine, kiam li decidas mortigi lian lastan edzinon, kiu malobeis al li, oni samtempe eltrovas ke li jam mortigis ĉiujn antaŭajn. Li cetere pendigis iliajn korpojn, tial la lasta edzino vidas sangoflakon en kabineto de la Blua-Barba domo. Plie la edziĉo decidas uzi egan tranĉilon por mortigi la edzinon, kvankam li ne sukcesos pro la alveno de du rajdantoj. La du homoj per glavoj mort-frapos Bluan-Barbon.
Ĉu plenkreskuloj kaŝu tiajn rakontojn al junaj infanoj? Mi malkonsentas. Mi preferas prezenti ĉiajn rakontojn al mia ido, se mi pensas ke ili povas allogi ĝin. Mi ĉiam povas komenti la rakonton kaj diri tion, kio ne plaĉas al mi. Tre frue infanoj kapablas diferenci fikcian kaj realan vivon. Mi dubas ke, aŭskultante iufoje timigajn rakontojn kun murdoj aŭ bataloj, infanoj fariĝu pli perfortaj, precipe se la plenkreskula leganto mallaŭdas tiajn agojn, aŭ klarigas, ke temas pri fikcio.

Malmoderna moralaĵo
Aliuloj pensus ke la fabelo maltaŭgas por infanoj ankaŭ pro ĝia moralaĵo. Blua-Barbo forvojaĝas kaj ordonas al sia edzino ne malfermi pordon de aparta kabineto dum sia forestado. Tamen la kuriozema edzino malobeas. Kiam Blua-Barbo revenas, li furiozas kontraŭ ŝi kaj decidas ne nur admoni ŝin, sed ankaŭ puni ŝin per la plej terura puno: la mort-puno. La edzino ne sukcesis memdefendiĝi kaj bezonis helpon de du aliaj viraj homoj por transvivi. La moralaĵo de tiu fabelo diras iel tion: virinoj obeu, aŭ ili estu punataj; kaj virinoj ne kapablas memdefendiĝi kaj ĉiel bezonas viran helpon.
Similaj moralaĵoj pri la sociaj devoj kaj sintenoj de virinoj estas tre oftaj ĉe la porinfana literaturo, eĉ pli moderna. Pro similaj kialoj al tiuj, kiujn mi menciis pri mia deziro legi eĉ perfortajn rakontojn al mia ido, mi ne volas kaŝi tiajn rakontojn. Kelkfoje mi memvole interŝanĝas la seksojn de la roluloj, aŭ mi malseksigas ilin. Mi ankaŭ serĉas rakontojn kaj eldonistojn, kiuj pli atentas la inaj kaj viraj roloj en la rakontoj. Mi ĉiam mense serĉas ekzemplojn de inaj aŭ viraj konatuloj de mi kaj miaj idoj, kiuj agas malsimile ol en la tradiciaj rakontoj, por montri al ĝi realajn kontraŭekzemplojn. Ekzemple, motantoj plejofte estas viraj en la porfinfana literaturo; sed unu el miaj plej bonaj amikinoj ŝategas moti. Mia ido scias tion kaj nomas siajn motantajn pupojn per ŝia nomo. Mi pensas ke multe pli influas la perceptojn la reala kaj ĉiutaga vivo ol tiu, kiu staras en libroj.

Mallonga kaj facila rakonto
Ĉiujn ingrediencojn de alloga porinfana rakonto havas tiu fabelo: timiga teksto, teruriga rolulo, multajn agojn, ripetojn, ne pli ol 10-minuta daŭro. La teksto estas sufiĉe facile komprenebla miaopinie ĉar ĝi estas detalplena. La verkinto listas posedaĵojn de Blua-Barbo aŭ agadoj de roluloj, kies oni almenaŭ komprenos kelkajn vortojn. La rakonto estas simpla kaj tipa, tial ĝi ne okazigos miskomprenojn.
Referenco: La Blua-Barbo (el Rakontoj pri Feinoj), Charles Perrault, 1697, esperantigita de Sarpy. Retatingebla tie.