Kiam oni lernas fremdan lingvon, kiam oni estas 11-jaraĝa, oni ĝenerale nek decidas lerni lingvon, nek decidas kiun lingvon lerni. Simple oni lernu tiun, kiun nia lernejo elektis, ĝenerale la anglan. Kiam oni eniras la universitaton, oni tamen ĝenerale memdecidas. Esploristoj el kanada universitato ĝuste interesiĝis pri tio: kial universitataj studantoj el Japanio, Francio kaj Kanado decidas lerni fremdan lingvon? Ĉu iliaj kialoj ŝanĝiĝas laŭ la deven-lando?
Por respondi al tiuj demandoj, la esploristoj kreis 4-paĝan demandaron. La studantoj bezonis 45 minutojn por plenigi ĝin. Pluraj miloj da studantoj el universitatoj plenigis ĝin: 1,905 el Japanio, 1,526 en Francio kaj 205 el Kanado.
La japanoj raportis pli atenti la socian valoron de fremda lingvo. Ili pli ofte ol la kanadoj kaj francoj pozitive respondis al tiuj demandoj: “La japana edukado subtenas lernadon de pli ol unu fremda lingvo.”, “Japanoj kredas ke lerni fremdan lingvon estas normala afero de la vivo.” kaj “Japanoj kredas ke la fremd-lingva studado estas same grava ol la studado de la matematikoj, sciencoj, sociaj studoj kaj arto.”.
La kialoj de la francoj estas pli diversaj: ili lernas por vojaĝi, lerni pli pri aliaj kulturoj kaj popoloj. Male ol la japanoj, ili malpli interesiĝas pri la socia memvaloro de tia lernado.
En Kanado, pli gravis por la studantoj la eblajn pozitivajn profesiajn konsekvencojn de la lernado. Ili pli pozitive respondis al tiaj demandoj: “Homoj, kiuj povas uzi pli ol unu lingvo havas pli da monaj ebloj, ol tiuj, kiuj ne povas.”, “Homoj, kiuj povas uzi pli ol unu lingvo havas pli da edukadaj ebloj, ol tiuj, kiuj ne povas.”, kaj “Mi ofte vidas labor-proponojn por homoj, kiuj parolas pli ol unu lingvo.”.

Referenco: Sandra G. Kouritzin, Nathalie A. Piquemal, Robert D. Renaud. An International Comparison of Socially Constructed Language Learning Motivation and Beliefs. Foreign Languages Annals. Vol 42. N°2. 2009.