En somero 2014, mi travivis belan kaj apartan vesperon kun mia vivkunulo. Ni vizitis amikojn, kiuj profesie kreskigas legomojn kaj prizorgas bovinojn en alpa montaro. Ĉi-tempe ili gastigis paron, al kiuj ili montris kiel nature mastrumi kampojn kun legomoj. Ni kunmanĝis kaj babiladis, rapide eltrovinte ke la gastigantoj parolis strangan lingvon: Esperanto. Ni scivoleme dum eble pluraj horoj demandadis multajn informojn pri tiu nekutima afero: kial paroli tiun lingvon? Kiel ili eklernis? Ĉu multe da homoj parolas ĝin? Kaj tiel plu; jen kutimaj demandoj, kiujn ĉiuj Esperantistoj iam aŭdis. Mi mem jam enskribiĝis 10 jarojn antaŭe ĉe Lernu.net sed tute forgesis eĉ la ekzistado de Eo ĝis tiu somera tago. Afable kaj pasie respondis la paro al ĉiuj demandoj. Ili konvinkis min, ke Esperanto (aŭ simila lingvo) fariĝu internacie la lingva komunikilo, se oni ŝatus pli justan kaj racian mondon.
De pluraj jaroj – eble eĉ de mia infaneco – mi dubis pri la trafeco de la angla kiel internacia lingvo. Mi ĉiam malfacile eklernis ĝin, kaj neniam komprenis, kial preskaŭ ĉiuj infanoj lernu ĝin kiel unua fremda lingvo en Francio. Kial uzi internacie tiom neregulan kaj malfacile direblan lingvon? Ankaŭ mi demandiĝis kial eble 90% de la muziko en la franca radio havas anglajn kaj nekompreneblajn tekstojn. Tial kiam mi estis 11-jaraĝa, mi decidis lerni la germanan kiel unua kaj sola fremda lingvo. Mi ŝategis mian lernadon de la germana kaj ĝenerale la lingvon kaj Germanion multe plaĉis al mi. Ĝuste dum tiu 2014-somero, antaŭ la renkontiĝo kun la esperantista paro, mi decidis relerni la germanan post 6 jaroj sen uzi ĝin. Celo mia relernante ĝin estis simple intelekta plezuro. Mi plene malsukcesis. Senĉese mi bezonis vortaron kaj legi gramatikan libron por skribi eĉ nur unu simplan frazon.

Mi pensis dum la vespero kaj la postaj tagoj: se tiu paro pravas, Esperanton do mi rapide eklernos kaj eĉ flue parolos kaj skribos. Mia intelekta plezuro pri lernado de lingvo ankaŭ estus realigita, se mi eklernus ĝin. Plie, mi povus eble samtempe reklami pro pli da monda lingvojusteco, ekzemple en la scienca kampo, en kiu la anglaj denaskuloj havas dikan avantaĝon super la aliaj. Tiam mi legis en la franca plurajn librojn pri lingva justeco, interalie tiun de Piron (La defio de lingvoj) kaj la raporton de François Grin, sed ankaŭ librojn de homoj kiel Philippe Van Parjis aŭ Louis-Jean Calvet, kiuj tute ne kredas en Esperanto kiel internacia komunikilo. La unuaj pli konvinkis min ol la aliaj, tial mi profunde kaj ĝoje eklernis Esperanton. Kaj efektive, la esperantista paro pravis: mi multe pli rapide lernis tiun lingvon ol la aliaj, kaj precipe mi sukcesis sufiĉe flue paroli ĝin okaze de internacia renkontiĝo sen timo kaj pri ĉiaj temoj. Tiu flueco neniam okazis post 8 kaj 7 jaroj da german- kaj angllingva lernado. Rapide Esperanto iĝis por mi ne fremda lingvo, sed kara, amika, kutima kaj pasia lingvo.
Tio bonas!
Cxu gxi ne estas vere facile lerni E-on se oni parolas la francan ?
ŜatiŜati
Saluton Nikhil! Certe ni havas pli da facilaĵoj ol tiuj, kiuj ne denaske parolas eŭropdevenan lingvon. Se ekzistus pli facile lerneblan lingvon por ĉiuj, mi kredas (almenaŭ esperas) ke mi lernus ĝin.
ŜatiŜati
Bondezirojn al vi kaj al via familio. Se vi vizitos Sudtirolon, ne hezitu kontakti nin.
ŜatiŜati
Dankon pro via propono!
ŜatiŜati
Vi demandis vin, kial eble 90% de la muziko en la franca radio havas anglajn kaj nekompreneblajn tekstojn. Mi pensas temas pri afero en multaj landoj. Mi pensas, estas tiel, ĉar la angla muziko estas ege mojosa. Kiam mi vizitis Francio mi rimarkis, ke preskaŭ ĉiuj uloj kiuj surhavis t-ĉemizojn kun motivoj kaj vortoj de la angla. neniu devigas ilin pro tio. Themas pri efektiva fenomeno. Se vi pensas pri la rolo de la angla en Irlando. Spite, ke ĝi estas nur la dua oficiala lingvo, ĝi dominas.
ŜatiŜati
Tio pri la muziko vere ĝenas min. Kiam mi komencis vojaĝi ekster Usono mi ne povis eskapi anglalingvan muzikon. Nun mi aŭskultas muzikon en diversaj lingvoj por lingvolernado, kaj estas tede aŭdi anglalingvajn vortojn en alilingvaj kantoj kiuj estas enmetitaj nur por “mojosigi” ilin.
ŜatiLiked by 1 persono