Ĉu lerni lingvon faciligas la lernadon de aliaj lingvoj?

 

Kio estas propedeŭtika valoro de fremda lingvo?

Esperanto, la rimedo por lerni pli rapide lingvojn.” Tiu frazo en la franca staras sur reklam-ŝildo de mia landa asocio pri Esperanto, kiun oni ofte prezentis kiam ni budis en mia urbo. En Esperantujo oni nomas tiun ideon la propedeŭtikan valoron de lingv-lernado: oni pensas ke lernante fremdan lingvon, oni poste pli facile kaj rapide lernos plian fremdan lingvon. Multaj homoj per interreto ĉe RedditLernu ankaŭ demandas ĉu lerni ekzemple unue la Esperantan faciligos postan lernadon de la franca aŭ hispana. Antaŭ demandiĝi ĉu Esperanto ebligas tion, oni demandiĝu ĉu ĝenerale lerni ajnan fremdan lingvon faciligas lernadon de ajna fremda lingvo. La ukrain-usona lingvistino Aneta Pavlenko traktas tiun temon en afiŝo, kiujn mi tuj resumos kaj Esperantigos ĉi-sube.

esperanto-rimedo-lerni-lingvojn
La menciita ŝildo: “Esperanto, la rimedo por lerni pli rapide lingvojn”.

Ju pli oni konas lingvojn, des pli devus esti facila lerni pliajn, ĉu ne? Tio aspektas logika. Tamen la ĉi-temaj esploristoj respondas al tiu demando: “tio varias”. Kial? Kaj kio variigas tiun fenomenon?

Avantaĝoj

La unua nekontestebla avantaĝo estas tiu pri strategio. Se vi eklernis duan lingvon dum via plenkreskanta aŭ plenkreskula vivo, vi spertis kaj trovis la plej taŭgajn strategiojn por kiel plej bone lerni. La malpli timemaj homoj preferas alparoli denaskajn parolantojn, dum aliuloj preferas uzi gramatik- kaj lern-librojn. Aliaj preferos spekti filmojn kaj lerni romanojn, esperante lerni senklopode novajn vortojn. La lernintoj, kiuj konas du alfabetojn, kaj kiuj kapablas skribi kaj legi duan lingvon ankaŭ havas avantaĝojn, ĉar ili kapablas kompari kaj hipotezi kreeme.

Lerni similan lingvon al tiu, kiujn oni jam regas, ebligas uzi jam konatajn sonojn, gramatikaĵojn, vortojn.

Malavantaĝoj

Bedaŭrinde, ĉiuj perceptaj similoj ne estas realaj. Kelkfoje ili erarigas nin, ekzemple kiam du vortoj similas en du lingvoj, sed fakte estas malsamsencaj (oni tiam nomas ilin “malveraj amikoj”). Tiu malvera similo inter la hispana vorto “embarazada” (ĝi signifas “graveda“) kaj la angla “embarrassed” (ĝi signifas “ĝenata”) okazigis tion: la firmao Parker Pen (kiu vendas skribilojn) reklamis pri ĝi en Meksikio per tiu frapfrazo: “No te embarazará chorreándose en tu bolsillo” (“Ĝi ne gravedigos vin kiam vi enpoŝigos ĝin“).

Oni ankaŭ pli ofte miksas lingvojn, kiam oni lernis plurajn, precipe se ili similas. Ekzemple, denaskaj angl-parolantoj, kiuj unue lernis la hispanan kaj poste la italan kreas vortojn miksante la du lingvojn kiel “aiudarono” (celante diri “helpata”, ili miksas la hispanan vorton “ayudarono” kun la itala “aiutarono”) aŭ “uccido” (celante diri “mortata”, ili miksas la italan “ucciso” kun la hispana verbfinaĵo “-ido“). Tio ankaŭ okazas inter malsimilaj lingvoj, kiel la franca kaj la germana.

Oni do ne povas simple respondi “jes” aŭ “ne” al tiu demando: “Ĉu lerni lingvon faciligas la lernadon de aliaj lingvoj?” ĉar tio varias laŭ la denaska lingvo, la fremdaj lernataj lingvoj, kaj ĉiuokaze, okazigas avantaĝojn kaj malavantaĝojn.

Ĉu vere gravas la lerniga efiko?

Mi mem neniam reklamis pri ebla lerniga efiko de Esperanto pro pluraj kialoj.

Unu el ĝi estas ke mi iom dubas pri la disponeblaj pruvoj. Vikipedia-paĝo resumas ilin. La esploroj, kiuj pritraktis la lernigan efikon de la Esperanta lingvo, ne estas ĝenerale disponeblaj plejparte: nur resumon oni legpovas. Ofte la esploroj komparas du arojn da lernantoj: tiuj, kiuj lernas la Esperantan kaj poste alian fremdan lingvon, kaj tiuj, kiuj rekte lernas fremdan lingvon. La esploristoj poste taksas la lingv-nivelon en la fremda lingvo, respondante al tiu demando: kiu grupo havas pli bonan nivelon ol la alia? Ekzemplo de tia esploro estas tiu, kiu okazis en Germanio dum la 1970-aj jaroj. La germanaj lernantoj lernis ĉu la Esperantan kaj la anglan, ĉu rekte kaj nure la Esperantan. Tamen aliaj kaŭzoj ol la lernado de la Esperanto povus klarigi nivel-malsimilojn inter la du grupoj, kiel la motivo de la lernantoj, la ĝeneralaj lernejaj kapabloj de ili, la disponebleco kaj motivo de la lingv-instruistoj, ktp.

Sed tio ne estas la ĉefa kialo de mia malreklamo pri ebla lerniga efiko de Esperanto. Tiu ĉefa kialo estas ke miaopinie multe pli gravaj kialoj ekzistas por eklerni Esperanton. Malmultaj homoj en la mondo kapablas lerni plurajn fremdajn lingvojn, ĉar tiaj lernadoj plejofte kostas tempon, energion, iufoje monon. Tiuj, kiuj scipovas plurajn, ĝenerale apartenas al elita speco. Ĉu oni reklamu pri tiom rilative malfacila tasko? Unu el la ĉefa ideo de plan-lingvo kiel Esperanto estas kunigi homojn per pli facile lernebla lingvo. Kiam oni reklamas pri ebla lerniga efiko de Esperanto, oni iom forpelas tiun ideon.

 

Referenco: Aneta Pavlenko. Can a Second Language Help You Learn a Third? [Ĉu dua lingvo helpos vin lerni trian?]. 2015. Ret-atingebla tie.

 

 

 

 

4 pensoj pri “Ĉu lerni lingvon faciligas la lernadon de aliaj lingvoj?

  1. Mi havas nevinon, kiu parolas multajn lingvojn, efektive ŝi estas poligloto. Ŝi diris al mi, ke lerni aldonan lingvon estiĝas pli kaj pli facila kun ĉiu nova lingvo. Tion mi vere ne povas konfirmi, do mi pensas, ke tio dependas de la kapablo der lernanto.
    Koncerni reklamadon por Esperanto, mi tute ne plu certas pri tio. Zamenhof diris, ke se iam iu nova aŭ konata lingvo fariĝus universala lingvo, li mem suportus ĝin (kvankam li supozis, ke ĝi estus EO). Hodiaŭ ni havas la anglan, certe ne optimuma ilo por internacia komunikado, tamen montriĝas, ke ĝi estas tutmonde uzita pro tiu. Sed konatigi Esperanton por lingvoŝatantoj- kial ne?

    Parenteze, kiel prononci “lingv-lernado”? Kial ne lingvolernado?

    Ŝati

    1. saluton, iuj sugestas skribi “lingv-lernado” por pli bona kompreno de legantoj. Oni fakte povas skribi diversmaniere: lingv-lernado, lingvolernado, lingva lernado. Oni prononcas kiel oni preferas!

      Ŝati

  2. Kompreneble, ĉiu laŭ sia gusto, tamen laŭ mi malfacilas prononci lingv- lernado. Ne sonas bone. Aldone mi ne vidas kial estus problemo kompreni la vorton lingvolernado.

    Ŝati

    1. Jes mi komprenas vian opinion. Fakte skribante “lingv-lernado” mi legas laŭte “lingvolernardo” sed en mia menso tia skribmaniero estas pli klara por dividi la du radikojn.

      Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s