Libro-recenzo: Bringing up a Bilingual Child [Eduki dulingvan infanon] de Rita Rosenback

Multaj libroj ekzistas en la angla pri plurlingva edukado de infano, pli precize pri hejma edukado, kiam parencoj ŝatus transdoni plurajn parencajn lingvojn al la idoj. En la franca bedaŭrinde tiaj libroj maloftas kaj malpli plaĉis al mi. Tial mi legis multajn librojn en la angla, kaj tiu de Rita Rosenback perfekte kontentigis min, kiel tiu de Adam Beck, Maximize your child’s bilingual hability [] (recenzo pri ĝi ankaŭ venos).

Bringing up a Bilingual Child
Eduki dulingvan infanon

La verkistino parolas denaske la svedan kaj la finnan. Ŝi naskiĝis en Finnlando, en la malgranda vilaĝo Dagsmark, kie oni parolis la svedan. Ŝi poste vivis en Svedio, kie ambaŭ lingvoj estas parolataj: la sveda estas la ĉefa lingvo, parolata en la tuta lando, kaj la finnan oni parolas precipe en la norda parto de la lando. Ŝi do ne denaske parolas la anglan, kaj tio certe klarigas tial, kial ŝia skrib-maniero estas facile komprenebla de iu kiel mi, kiu ne flue legas la anglan.

finnlando.jpg
Finna pejzaĝo apud la naskiĝloko de la verkistino.

Rita Rosenback pli skribas pri siaj personaj spertoj kun siaj du idoj al kiu ŝi denaske parolis la finnan en sveda medio, ol pri sciencaj konoj pri dulingvismo. Ŝi ankaŭ raportas pri siaj multaj legadoj kaj inform-agadoj pri la temo. Ŝi ja blogis pri tio dum pluraj jaroj, kaj respondis al multaj demandoj de aliaj familioj.

Ŝi prave insistas pri la neceso bone demandiĝi tion, kion ni vere deziras por niaj idoj rilate al lingvo-lernado: ĉu ni deziras ke ili estos dulingvuloj, kiuj aktive kaj perfekte regas plurajn lingvojn preskaŭ sambone? Ĉi-kaze, oni malprokrastu kaj multe okupiĝos pri la afero. Homoj povas ankaŭ havi aliajn celojn, ekzemple simple ke la infanoj almenaŭ pasive bone komprenas la lingvon, eĉ sen paroli, legi aŭ skribi ĝin. Ĉi-kuntekste la tasko estos pli facila kaj ni bezonos malpli klopodi.

La aŭtorino diskonigas multajn konsilojn kaj klarigas per ŝia persona sperto tion, kio funkciis aŭ ne. Ŝi aparte insistas pri la eblo paroligi pluŝaĵojn aŭ aliajn imagajn ulojn por instigi la idojn paroli la malplimultan lingvon. Ŝi asertas ke skribi pri dulingvismo povas kaj esti plaĉa, kaj esti utila. Mi ne povas kontraŭdiri ŝin ĉi-teme, ĉar mi kreis tiun blogon pro similaj kialoj.

Agrablege estis por mi legi libron de familiano, kiu ne deziris transdoni la anglan al ĝia ido, kiel ĉiam okazas plej ofte, sed aliaj lingvoj. Ankaŭ mi ĝuis la fakton ke la verkistino ne emfazas la utilcelajn flankojn de dulingva lernado. Kompreneble tiu libro estas simpla atesto pri bela kaj ĝojplena vivsperto kun denaskismo. Tian ateston povus pliriĉigi legadojn de pli sciencaj libroj pri psikologo kaj edukado.

Referenco: Rita Rosenback, Bringing up a Bilingual Child [Eduki dulingvan infanon], Filament Publishing Ltd, 2014

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s