Lerni ĉiutagajn vortojn

Kiam oni lernas fremdan lingvon, oni kutime lernas samspecajn vortarojn: tiu, kiuj utilas por prezentiĝi, trovi ejon, afable saluti kaj ĝisi homojn, priskribi niajn ŝatokupojn kaj profesion, kompreni artikolojn de gazetoj kaj elsendojn de radioj kaj televidoj, aŭ facile vojaĝi. Fojfoje oni ankaŭ taŭge lernas la plej oftajn vortojn, aŭ la plej malregulajn.

Kiam mi eklernis Esperanton, mi do lernis tiuamaniere. Tio sufiĉis komence por legi Esperantajn revuojn kaj librojn kun vortaro, korespondi rete en Esperanto kun alilandanoj uzinte tradukilojn, kaj paroli fizike okaze de internaciaj renkontiĝoj kun eksterlandanoj. Mi tamen memoras ke dum mia unua ĉeestado kun alilandaj Esperantistoj komencis manki al mi vortoj pri fakaj temoj, kiam itala programisto ekparolis al mi pri Linukso kaj libera programaro.

linukso.png
Emblemo de Linukso

Ankaŭ mankis al mi vortoj pri gravaj aferoj en la reala vivo. Dum la sama vojaĝo italo gastis nin trinki kafon siahejme, kaj ni ĝoje konsentis. Ni ĵus finis sufiĉe longan aŭtan veturadon kaj kompreneble ni deziris iri al la necesejo, sed ĝuste ekkonsciis ke ni ne konis tiuepoke la Esperantan vorton por diri “necesejo”. Ĉu gravas? Ne, danke al la kara eblo de la Esperanta lingvo: inventi facile nekonatajn vortojn. Mia vivkunulo mense serĉis la taŭgan vorton sensukcese, sed memoris la vorton “pisi”. Li do simple demandis: “Mi petas, kie estas la pisejo?“. Nia gasto, kiu estis lerta kaj daŭrema Esperantisto, ridetis, sed tuj komprenis la demanditaĵon, kaj ankaŭ klarigis al ni la pli kutiman manieron diri tion en Esperantujo.

Post kelkaj jaroj, kiam mi decidis ekparoli mian idon en Esperanto, mankis al mi multaj vortoj. Kompreneble ĉiam funkciis tiu invent-maniero. Plie, kiam oni volas paroli pri io, oni povas priskribi ĝin: mi povas paroli pri bruna dikega mamulo kiu manĝas mielon, parolante pri urso. Tamen dum ĉiutagaj babiladoj kun infanoj estas agrable kaj praktike uzi la plej ĝustan aŭ precizan vorton. Mi do iom post iom lernis novajn vortojn.

Por scii kiun vorton lerni, mi uzis diversajn manierojn: mi serĉis liston de ofte uzataj hejm-vortoj kun idoj, kaj mi notis ĉiutage en kajero la nekonatajn vortojn, kiam mi alparolis mian idon. Tian liston de hejm-vortoj kreis antaŭlonge Esperantistoj, kaj ĝi estas facile elŝutebla aŭ legebla, kun tradukoj en diversaj naciaj lingvoj kaj difinoj en Esperanto. Vi tiel lernos kiel oni nomas kutimajn matenajn manĝaĵojn aŭ ofte uzatajn porbebajn materialojn. Pli bone funkciis por mi listigi en mia denaska lingvo miajn bezonatajn vortojn kaj iom post iom traduki kaj lerni ilin, ol lerni rekte novajn vortojn de ia ajn listo. Mi ĉi-cele plu uzas simplan kajeron en kiu mi skribas la francan vorton kaj ĝia Esperanta traduko. Mi malsukcese uzis aliajn rimedojn, kiel la programo Anki. Pli bone taŭgas por mi paperan fonton, ĉie legeblan eĉ sen komputilo aŭ lerta poŝ-telefono.

Eĉ post tri jaroj uzante ĉiutage la Esperantan lingvon, mi preskaŭ ĉiutage serĉas kiel oni diras vortojn. Se komence mi pli bezonis ĉiutagajn vortojn, kiel “vindaĵo”, “dentopasto” aŭ “splititaj pizoj”, nun mi pli kaj pli bezonas fakajn aŭ maloftajn vortojn, laŭ la pasioj de mia ido. Mi tiel lernis lastatempe nomojn de maŝinoj kaj kamionoj, de la ofte uzataj “fos-maŝino” kaj “traktoro” al la malpli oftaj “cistern-kamiono” kaj “grundebeniga voj-maŝino”.

grundebenigavojmasxino.jpeg
Grund-ebeniga voj-maŝino

La tradukojn mi serĉas per diversaj rimedoj laŭ la vortoj kaj momentoj: paperaj vortaroj, retaj vortaroj kaj terminaroj, Vikipedio, poŝtelefonaj vortaroj, hejma-vortaro. Ankaŭ kelkfoje mi simple demandis al aliaj familioj per Telegramo, kiun vorton ili memuzas, kiam mi ne trovis multe uzatan tradukaĵon. Tio okazis ekzemple por la vortoj “lap-fermiloj” aŭ “tralavi la necesojn”.

lapfermilo
Lap-fermilaj ŝuo

4 pensoj pri “Lerni ĉiutagajn vortojn

  1. Interesa afero, via tuta infanedukado! Instri alian homon igas vin lertulo.
    Parenteze, Nelli, ĉu vi mem uzas Linukson? Ĝis nun mi ne trovis taŭgan kaj facilan metodon uzi supersignojn per Linukso. Mi do mi uzas alian rimedon, tajpi kaj window.

    Ŝati

  2. Post kiam mi finis la kurson de Duolingo, kaj ankaŭ plurajn parolsesiojn kun geonkloj de EkParolu, mi ne certis pri la sekva paŝo. Same kiel vi priskribas, ankaŭ mi subite eltrovis ke mankas al mi multaj bazaj vortoj. Mi provis uzi lernkartojn Pere de Tiny.cards, sed la paĝaro malmulte helpis al mi. Surprize, kio plej helpis al mi lerni novajn vortojn estas legi librojn esperante. Vortoj en kunteksto estas mirindaj 💯

    Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s