Jen plia ĝisdatiĝo de la lingvo-evoluado de mia ido.
Dum tiu periodo okazis nova evento: mia ido unuafoje kreis vorton, kiun mi ne uzas. Li kreis la verbon “forki” manĝante. Mi neniam uzas tian vorton sed simple “forko” aŭ “forkego”, certe pro influo de mia denaska lingvo, kiu ne permesas krei verbon per la radiko “fork”. En la postaj paragrafoj sekvas pliaj anekdotoj.
Vortoj
Kiam li respondas al miaj mallongaj simplaj demandoj, li ofte respondas en Esperanto. Ekzemple: “Ĉu tiu donaco estas por mi?”. Li respondas: “Por vi”, kaj ne plu “Por mi” kiel okazis antaŭ kelkaj monatoj.
Kiel dum la du lastaj jaroj, kelkaj vortoj ekzistas nur en Eo por li, ĉar mi multe pli uzas ilin ol aliaj personoj. Ekzemploj de tiuj vortoj estas “deklivo” kaj “petveturanto”. Mi scias ke kiel kutime post kelkaj monatoj li tamen uzos ilin en la franca.
Prononcado
Mi rimarkis du apartajn malfacilaĵojn pri prononcado:
- la longajn vortojn kiel “kalsoneto” aŭ “petveturanto”;
- la vortojn “scii” kaj “scienco”, pro la unuaj literoj “sc”.
Frazoj
Li kapablas diri tutajn simplajn frazojn, kiujn mi ofte uzas, ekzemple: “ĉu vi volas manĝi?”. Tio okazas nur se mi diras al li “en Esperanto”, krom por tiu frazo: “Mi tre amas vin.”, kiun li plej ofte uzas antaŭ peti al mi gravan aferon por li!
Kantoj
Li iom malpli interesiĝas pri kantoj kaj do ne pliboniĝis por kanti en Eo.
Konscio pri dulingvismo kaj lingvoj
Jam de kelkaj monatoj mia ido ekkonsciis ke ekzistas pluraj lingvoj, kaj ke mi ne parolas kun li la saman lingvon ol la plejmulto.
Kiam li aŭdas homojn paroli en alia lingvo, li ĉiam demandas al mi en kiu lingvo ili parolis.
Kelkfoje li demandas al mi kiel oni diras iun vorton en Esperanto, eĉ se li konas la respondon. Kaj por ŝerci, li demandas iufoje legi “en la angla”, sciante ke mi ne bone parolas tiun lingvon kaj ne scipovas legi en la angla. Kiam li nepre volas ludi kun mi kaj ke mi malkonsentas, li provas demandi en Esperanto “mi petas”. Li certe pensas ke mi pli facile konsentos!
Mi tre kontentas, ke mi trovis vian blogon: ĝi enhavas tre interesajn legaĵojn. Mi bondeziras al vi kaj via ido multajn egajn kaj malegajn atingojn kaj sukcesojn!
ŜatiŜati
Dankon al vi!
ŜatiLiked by 1 persono
Unue salutojn el Panamo , ĉi tiu estas tre bona artikolo mi ŝatis ĝin, eble se mi havus gefilojn mi pensas instrui al ili esperanton sed unua mi devas lerni pli esperanton kaj povi paroli ĝin pli flue 🙂
ŜatiLiked by 1 persono
Dankon pro via komento! Gefiloj ankaux estas bona maniero ellerni Esperanton!
ŜatiŜati
Li jam scias ke Esperanto estas vojo al ricevi komplezon de vi haha. Brile!
ŜatiLiked by 1 persono