Ĉu pli simple oni parolu al infanoj kaj komencantoj?

lerni lingvon

Beboj aŭ junaj infanoj similas al novaj lernantoj de lingvo: ili multe bezonas kuntekston, bildojn, tempon kaj visaĝ-esprimojn por kompreni tion, kion oni diras al ili. Ilia vortotrezoro malplenas. Ĉu do oni parolu pli simple al ili, celante pli bonan komprenadon aŭ lernadon?

Miaj antaŭaj kaj nunaj far-manieroj

En mia denaska lingvo, mi ĉiam nevole parolis pli malrapide kaj per pli kvieta kaj akra voĉo al junaj infanoj. Kiam mi uzis subite maloftan vorton (ekz. “patro“), mi aldonis plian simplan vorton (ekz. “paĉjo“). Mi plifaciligis la vortotrezoron sed ne vere gramatikaĵojn. Mi tamen mallongigis la frazojn, do certe la gramatikaĵoj estis pli simplaj.

Mi legis interrete konsilojn fare de pedagogistoj kaj logopediistoj. Ili ofte rekomendas ne simpligi la parol-manierojn kiam ni alparolas infanojn. Male ili sugestas uzi riĉan vortotrezoron kaj priskribojn. Ili malkonsilas mallongigi vortojn.

Tamen kiam mia filo estis bebo kaj verŝajne nenion komprenis, mi same parolis al li: malrapide, kviete, akr-voĉe. Des pli li kreskis kaj ekkomprenis kelkajn vortojn, ju pli mi uzis pli mallongajn frazojn. Mi multe fingre montris tion, pri kio mi parolis. Kiam li diris vorton, ekzemple “pano“, mi plenigis la frazon iome: “vi volas panon“, sed ne tro. Nun mi plu same agas, eĉ se mi plilonge plenigas ilin ĉar li uzas pli longajn frazojn. Mi ankaŭ ofte aldonas similajn vortojn unu post la aliaj, ekzemple: “jes, Sofia estas pli malgranda, malaĝa, malalta ol vi“. Tiel mi pensas ke li komprenos almenaŭ unu el la adjektivoj. Same dum rakontaj legadoj: kiam la verkinto skribas “Li serĉis sian paĉjon“, mi ofte aldonas “Li, la marioneto, Pinokjo, serĉis sian paĉjon, Ĝepeton, la maljunulon“. Mi ne provas modifi la ordojn de vortoj en frazoj. Same mi ne provas uzi kiel eble plej malmulte da radikoj, ĉar tio estas tro malfacila kaj malflua afero perbuŝe. Mi pli laŭte pronuncas iujn vortojn, kiuj ekzemple estas malpli facile pronunceblaj, aŭ pli gravaj en frazoj: “Ni iru nun en la infan-vartejon, ne ĉe viaj geavoj“.

Sciencaj konoj

Mi serĉis sciencajn informojn ĉi-teme: ĉu mi agas kiel ĝenerale agas gepatroj, kiuj alparolas siajn idojn? Kaj ĉu tiu far-maniero taŭgas por plifaciligi la interkomprenadon kaj la lernadon de pli riĉa parolmaniero de infanoj?

Jam en la 1970-aj jaroj, esploristoj multe esploris kiel gepatroj alparolas idojn. La kialo de tiuj senvolaj parol-manieroj estas ke tiel, interkomprenado estas pli bona. Jen mallonga resumo de ili [1].

  • Ili parolas pli malrapide, per pli alta tono, akcenta frazmelodio kaj mallongaj kaj facile kompreneblaj frazoj.
  • Ili rediras ofte siajn proprajn frazojn kaj tiujn de la infanoj. Ili ofte aldonas al ili vortojn aŭ gramatikaĵojn.
  • Iliaj frazoj estas gramatike simplaj, kun malpli da subordiĝaj frazaroj (frazaroj, kiuj estas enkondukitaj de ke, kio, kio, kiu, kiom, kiel, kiam, kie, kaj tiel plu).
  • Ili uzas kategoriajn vortojn kaj ne detalajn vortojn. Ekzemple, nur “taso” kaj ne “glaso“, “kaftaso“, kaj “teotaso“.
  • Tiuj parol-manieroj kelkfoje ŝanĝiĝas laŭ la kulturoj. Ekzemple, iuj uzas pli da demandaj frazoj (“ĉu vi enlitiĝas?” kaj ne “enlitiĝu!“).

Oni trovas multajn konsilojn pri kiel paroligi infanojn pli flue kaj bone, kaj ne nur por plifaciligi interkomprenadon. Ekzemple la Usona Asocio pri Parolo, Lingvo kaj Aŭdo (American Speech-Language-Hearing Association) proponas diversajn konsilojn ĉe sia retejo [2]:

  • Ne danĝeras uzi infanajn vortojn. Vi uzu ankaŭ la plenkreskulan vorton. Ekz.: “Vi havas aj aj aj? Jes, vi doloriĝis.
  • Demandu demandojn, kiuj enhavas elekteblojn. Ekz.: “Ĉu vi volas manĝi oranĝon aŭ pomon?“, “Ĉu vi surmetas vian bluan aŭ ruĝan pantalonon?“.
  • Paŭzu post parolado. Tiel via infano havas la eblon ekparoli.

Bedaŭrinde plej ofte ne estas sciencaj fontoj. Oni ne scias ĉu tiuj konsiloj devenas el personaj aŭ profesiaj spertoj aŭ el esploroj.

Mi legis libron en la angla kiu pritraktas science la temon. Ĝia esperantigita titolo estas Lerni paroli, paroli celante lerni [Learning to Talk, Talking to Learning] [3]. Dum 3 jaroj esploristoj registris paroladojn de 15-monataĝaj aŭ 3,6-jaraĝaj infanoj komence de la esploro. Ili babiladis hejme aŭ lerneje. Ili esploris iliajn lingvo-evoluadojn kaj kiel kaj per kiuj ili estas influataj. Kompreneble la esploristoj reklarigas ke la lingvaj kapablecoj multe estas heredaj. Ili interese montras ke la hejmaj interparoladoj estas multe pli oftaj kaj riĉaj ol la lernejaj interparoladoj. Ekzemple, la plenkreskuloj alparolas ĉiujn hejmajn infanojn preskaŭ 3 fojojn pli ofte. Fine la donitaj konsiloj por helpi la infanojn paroli kiel eble plej flue estas tre ĝeneralaj:

  • helpi ilin konscii pri siaj bezonoj kaj kapablecoj, donante al ili pruvojn, konsilojn, kuraĝigojn;
  • tre atenti tion, kion ili diras;
  • kiel eble plej bone kompren-provi tion, kion ili celas diris;
  • ekparoli laŭ la senco donita de la infanoj;
  • elekti parol-manieron facile komprenebla laŭ konoj kaj kapabloj de la infanoj.

Ĉu tio validas por komencantoj de fremda lingvo?

Mi pensas ke la supraj konsiloj validas ankaŭ por novaj lernantoj de fremda lingvo, eĉ se ili estas plenkreskuloj. Ili ankaŭ havas malplenan vortotrezoron kaj malfacilaĵojn por kompreni malbazajn gramatikaĵojn. Certe instruistoj de fremdaj lingvoj nature uzas tiujn rimedojn, kiel ne-intruistoj, kiuj alparolas komencantojn okaze de renkontiĝo .

Fontoj

[1] Harriet Jisa. 2003.  https://journals.openedition.org/terrain/1562

[2] Usona Asocio pri Parolo, Lingvo kaj Aŭdo (American Speech-Language-Hearing Association). 2019. https://www.asha.org/public/speech/development/activities-to-Encourage-speech-and-Language-Development/

[3] Gordon Wells, Lerni paroli, paroli celante lerni [Learning to Talk, Talking to Learning], 2009, dua eldono, Multilingual Matters.

Unu penso pri “Ĉu pli simple oni parolu al infanoj kaj komencantoj?

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s