Mi kreis tiun blogon pro diversaj kialoj: plibonigi mian skriban kapablecon en Esperanto, kunpartigi rakontetojn kaj informojn kiuj povus esti utilaj al aliuloj, reklami pri taŭgeco de Esperanto kiel ĉiutaga komunikilo, krei legeblan enhavon en Esperanto por uzantoj de la lingvo. Mi tamen malcertis publikigi tiajn informojn: ĉu mi pretas dissendi tutmonde iom privatajn informojn, precipe pri mia 3-jaraĝa filo, kiu ne kapablas doni sian opinion pri tio? Legi plu “Dissendi informojn pri privata vivospaco sen konsento de infano”
Kategorio: Opinioj
Homoj estas nek tiom scivolemaj, nek tiom stultaj
Kiam mi pripensis la avantaĝojn paroli Esperanton al ido, mi imagis ke mi povus tiel ekbabiladi kun aliaj homoj pri lingva justeco. Miapense en publikejoj certe homoj miros aŭdi nekonatan lingvon, kiam mi alparolos mian infanon, kaj petos informojn pri tiu stranga lingvo. Aliflanke, mi ankaŭ legis ke homoj povus malbone taksi mian elekton de lingvo, ĉar iliaopinie ĝi estas ne sufiĉe parolata kaj tute senutila. Ĉu tio okazis? Legi plu “Homoj estas nek tiom scivolemaj, nek tiom stultaj”
Decidi denaskigi idon: hezitoj
Mi eklernis Esperanton du jarojn antaŭ la naskiĝo de mia ido. Mi do kompreneble multe pripensis dum mia gravedeco, ĉu mi parolos al ĝi aŭ ne la Esperantan lingvon, kaj kiel. Legi plu “Decidi denaskigi idon: hezitoj”
Tial mi eklernis Esperanton
En somero 2014, mi travivis belan kaj apartan vesperon kun mia vivkunulo. Ni vizitis amikojn, kiuj profesie kreskigas legomojn kaj prizorgas bovinojn en alpa montaro. Ĉi-tempe ili gastigis paron, al kiuj ili montris kiel nature mastrumi kampojn kun legomoj. Ni kunmanĝis kaj babiladis, rapide eltrovinte ke la gastigantoj parolis strangan lingvon: Esperanto. Legi plu “Tial mi eklernis Esperanton”