La homaro pensas ke la mondo malbonfartas

Procento de loĝantoj el diversaj tutmondaj landoj, kiuj pensas optimisme pri la nuna stato de nia mondo

Vi certe konstatis tion: homoj pensas ke la mondo pli kaj pli bonfartas, dum aliaj neniam pensas tion. Vi ankaŭ certe jam pensis, ke la plejmulto pensas ke la mondo pli bonfartas, aŭ male, malpli bone fartas. Nu, tio dependas laŭ la landoj. Jen precizaj faktoj pri tio.

La mondo pli bonfartas

Kiel taksi ĉu la homaro kaj la mondo pli kaj pli bonfartas ekde la ekzisto de la unuaj homoj, aŭ simple dum la lastaj jardekoj? Kelkaj sciencistoj interesiĝas pri tio. Danke al datumoj, kiujn oni kolektadas en la tuta mondo, sciencistoj montras ekzemple ke homoj pli daŭre vivas, pli ofte tute sanas kaj feliĉas, ke demokratio kaj libereco pli kaj pli disvastiĝas, ktp. Plie, infanoj malpli ofte mortas pro malsato kaj malsano, bestaj rajtoj kreskas, sociaj diferencoj inter inoj kaj malinoj malkreskas, inter multaj aliaj ekzemploj.

Kompreneble por aserti ke la mondo pli bonfartas oni ankaŭ interkonsentu ke:

  • sano estas pli bona ol malsano;
  • sato estas pli bona ol malsato;
  • vivo estas pli bona ol morto;
  • abundo estas pli bona ol manko;
  • libereco estas pli bona ol trudo;
  • feliĉo estas pli bona ol sufero;
  • scio estas pli bona ol nescio.

Multaj homoj pensas ke la mondo malbonfartas

En mialandaj amas-komunikiloj, kaj en ĉiutagaj babiladoj kun miaj najbaroj, familianoj, kunlaborantoj, mi konstatas ion: homoj pensas ke regas pli kaj pli da problemoj en nia mondo. Ĉu mia konstato estas valida?

Fakte laŭ freŝa esploro, la loĝantoj de mia lando (Francio) ja estas la homoj, kiuj pensas ke la mondo pli kaj pli malbone fartas. Ekzemple, 41 % de ĉinoj pensas ke la mondo plibonfartas, sed nur 3 % de francoj.

Por esplori tion, sciencistoj aldemandis al homoj de multaj landoj: “Ĉio konsiderata, ĉu vi pensas ke la mondo pli bone ol malbone fartas, aŭ nek pli bonfartas, nek malpli bonfartas?“. Pli ol 18 000 homoj respondis dum la 2010-aj jaroj.

Jen la respondoj laŭ la landoj:Procento de loĝantoj el diversaj tutmondaj landoj, kiuj pensas optimisme pri la nuna stato de nia mondoLegendo: UAE = Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

Post rigardo de tiu bildo oni konstatu tion: homoj pli ĝenerale kredas je pliboniĝo de nia mondo en malriĉaj landoj. La tri malpli optimismaj landoj ja estas Francio, Germanio kaj Aŭstralio, kaj la tri pli optimismaj estas Ĉinio, Indonezio kaj Sauda Arabio.

Kaj en Esperantujo?

Ĉu Esperantistoj plejofte pli respondus kiel ĉinoj aŭ francoj? Alidire, ĉu Esperantistoj estas optimismaj homoj pri nia mondo? Mi dubas pri tio. Kial mi dubas? Ĉar mi ofte legas malpozivitajn komentojn pri la stato de nia mondo en sociaj retoj, gazetoj kaj retejoj en Esperanto -eble samkvante en mia denaska lingvo. Tamen, ekzistas eble biaso: eble pli verkas, komentas kaj retumas homojn, kiuj estas maloptimismaj.

Sed mi dubas pri optimismo de Esperantistoj pro alia kaŭzo: mi pensas ke Esperantistoj ĝenerale pli konscias pri mondaj problemoj. Ekzemple, pri senutileco de militoj, sufero de bestoj kiam oni bredas ilin, malegaleco de rajtoj inter inoj kaj malinoj, ktp. Ofte ankaŭ Esperantistoj eklernas Esperanton kaj varbas pri Esperanto ĝuste pro malbona stato de la mondo pri lingva justeco.

Pro pli granda sento de morala devo, aŭ simple pli granda konscio pri mondaj problemoj, Esperantistoj eble havas malpli optimisman rigardon pri nia nuntempo kaj estonteco.

Havi kaj diskonigi pozitivan opinion pri nia mondo ne signifas rezigni pri monda pliboniĝo. Male, tio signifas ke nenio estas fatala kaj ke ni povas agi por progreso.

Referenco

Max Roser and Mohamed Nagdy (2019) – “Optimism & Pessimism”. Published online at OurWorldInData.org. Retrieved from:  [Online Resource]

 

 

 

 

3 pensoj pri “La homaro pensas ke la mondo malbonfartas

  1. Estas evidenta ligo: en la landoj, kie vivnivelo rimarkeble plialtiĝas, homoj opinias, ke la mondo plibonfartas. Se tio ne okazas, homoj ekĉagrenas. Kutimo afero: se la homo bonstatas, do laŭ ri ankaŭ mondo bonstatas.

    Ŝati

Komenti