Lastatempe, mi multe legis pri denaska dulingvismo. Bedaŭrinde en mia denaska lingvo (la franca) libroj kaj studoj ĉi-teme malmultas. Mi do legis precipe en la angla kaj eltrovis nekredeblan kvanton da libroj. La plejmulton skribis gepatroj de ĉiulingvaj denaskuloj, eĉ se plejofte la angla estas ĉu la plimulta, ĉu la malplimulta parolata lingvo. Des pli mi legis, ju pli mi konsciis ke denaskigi infanon, kontraŭe al miaj antaŭaj kredoj, ne estas certa afero. Mi pritraktas en ĉi tiu afiŝo tiun temon, surbaze de scienca artikolo de Annick De Houwer, pri kiu oni ofte skribas. Ĝia nomo estas Gepatra lingvuzado kaj dulingva uzado de idoj [originale en la angla: Parental language input patterns and children’s bilingual use]. Alivorte, ŝi volis scii, kial iuj idoj al kiu oni denaske parolas du lingvojn, ne parolas ambaŭ lingvojn?
Miaj antaŭaj kredoj pri dulingvismo
Kiam mi estis infano, mi havis kelkajn amikojn, familianojn aŭ kunlernantojn, kiuj denaske parolis du lingvojn. Ili parolis plejofte la francan kaj la anglan, aŭ la francan kaj la germanan. Mi ĉi-tempe pensis, ke kiam ido naskiĝas en familio, en kiu almenaŭ unu el la du plenkreskuloj parolas alian lingvon ol tiu de la vivlando, la ido ĉiam parolis kaj parolos ambaŭ lingvoj, punkto-fino. Post pluraj jaroj mi ekkonis Esperanton kaj la ekziston de familioj kiuj uzas Esperanton kiel ĉiutaga lingvo. Mi tiam pensis ke idoj de tiuj homoj certe malpli ofte flue parolos Esperanton, ĉar okazoj de ĉeesto kun aliaj samaĝuloj malpli oftas.
Ne tiom certa afero
Plie, unu el miaj amikinoj, kiu parolas denaske la italan kaj vivas en Francio, ankaŭ parolas al sia filino nur la italan. Ŝia filino estas 9-monate pli aĝa ol mia filo. Ŝi havas samaĝajn kuzojn, kiuj vivas en Italio kaj parolas nur la italan. Ŝi vidas ilin dum pluraj semajnoj ĉiujare. Plie, ankaŭ ŝiaj avoj regas nur la italan. Tamen, la filino de mia amikino, nun 4-jaraĝa, uzas malmulte da vortoj en la itala. Ŝi ĉiam respondas al sia patrino en la franca, kiel mia filo. Mi do proprokule konstatis, ke junaj infanoj ne facile fariĝas denaskuloj – eĉ per ne-artefaritaj kaj multe uzataj lingvoj.
En la multaj anglaj libroj kiuj atestas pri hejme dulingva edukado, verkintoj konstatas ke denaskigi idon ne estas certa afero. Kiam ekzistas pluraj lingvoj hejme, ofte la idoj senpene komprenas la malplimultan lingvon, sed tute ne parolas ĝin. Ili parolas tiun de la medio. Tial ofte gepatroj provas diversajn metodojn por paroligi la idojn en la malplimulta lingvo. Pli-malpli sukcesas laŭ la atestoj.
Tamen atestoj plu restaj atestoj. Eble homoj kiuj verkas ĉi-teme ĝuste estas tiuj, kiuj havas malfacilaĵojn por denaskigi idojn. Kaj do, eble ili estas apartuloj, kaj la plejmulto senprobleme sukcesas. Necesu koni la sciencajn artikolojn ĉi-teme por vere scii ĉu denaskigi idon estas facila kaj ofta afero aŭ ne.
La scienca artikolo de Annick de Houwer
Unu el la plej ofte nomata scienca artikolo pri dulingvismo kaj edukado estas certe tiu de Annick de Houwer en 2007 [1]. Antaŭ ol priskribi ĝin, mi proponas al vi etan divenaĵon:
Divenaĵo: viaopinie, en ĉiu situacio, kiom da procentoj da idoj uzas la lingvon B?
- Idoj vivas en lando kie oni parolas la lingvon A. Hejme, ambaŭ plenkreskuloj parolas nur la lingvon B.
- Idoj vivas en lando kie oni parolas la lingvon A. Hejme, unu plenkreskulo parolas la lingvon B, la alia la lingvon A. (Oni kutime nomas tiun situacion, UPUL: Unu Persono – Unu Lingvo.)
- Idoj vivas en lando kie oni parolas la lingvon A. Hejme, ambaŭ plenkreskuloj parolas ambaŭ lingvojn.
- Idoj vivas en lando kie oni parolas la lingvon A. Hejme, unu plenkreskulo parolas ambaŭ lingvojn, la dua nur la lingvon A.
Annick De Houwer, esploristino el Belgio, ĝuste traktis tiujn demandojn. Jen la respondoj:
- Idoj vivas en lando kie oni parolas la lingvon A. Hejme, ambaŭ plenkreskuloj parolas nur la lingvon B. 97% da idoj uzas la lingvon B.
- Idoj vivas en lando kie oni parolas la lingvon A. Hejme, unu plenkreskulo parolas la lingvon B, la alia la lingvon A. 74% da idoj uzas la lingvon B.
- Idoj vivas en lando kie oni parolas la lingvon A. Hejme, ambaŭ plenkreskuloj parolas ambaŭ lingvojn. 79% da idoj uzas la lingvon B.
- Idoj vivas en lando kie oni parolas la lingvon A. Hejme, unu plenkreskulo parolas ambaŭ lingvojn, la dua nur la lingvon A. 36% da idoj uzas la lingvon B.
Sed kiel ŝi respondis al tio? En Belgio, 1 899 familioj, en kiu almenaŭ patriĉo aŭ patrino parolis alian lingvon hejme ol la media lingvo (la holanda), respondis al demandaro. Entute, oni esploris 4 556 idojn inter 1 kaj 19-jaraĝaj laŭ la respondoj de patrinoj aŭ patriĉoj. La esploristoj celis scii la uzatajn hejmajn lingvojn de la gepatroj, la aĝojn de la idoj, kaj la lingvo(j)n uzata(j)n hejme de la idoj (kaj ne la lingva komprenado aŭ lerteco).
Kiel la esploristino klarigas kial iufoje idoj malpli uzas la malplimultan lingvon laŭ ŝiaj kaj antaŭaj rezultoj? Ŝi proponas du hipotezojn: 1) idoj malpli uzas la malplimultan lingvon kiam ili malpli aŭdas ĝin; 2) idoj malpli uzas la malplimultan lingvon simple ĉar ili aŭdas hejme la plimultan lingvon. Tiu dua hipotezo certe ne taŭgas, ĉar kiam ambaŭ plenkreskuloj parolas nur la malplimultan lingvon, aŭ kiam plie unu el ili ankaŭ parolas la plimultan lingvon, idoj samofte parolas la malplimultan lingvon. La unua hipotezo iom pli taŭgas, interalie ĉar eĉ kiam ambaŭ plenkreskuloj parolas nur la malplimultan lingvon, iuj idoj tamen ne uzas ĝin. Okazas kiam plenkreskuloj ne estas ofte hejme. Pro tio idoj malpli aŭdas la malplimultan lingvon.
Aliaj interesaj rezultoj de la esploro estas:
- 6,5% de la familioj kun pli da unu ido respondas ke siaj idoj ne havas la saman lingvonivelon;
- ido kiu kreskas en unu-plenkreskula familio ne pli uzas la malplimultan lingvon;
- 11% de la plenkreskuloj uzas UPUL-sistemon;
- la sekso de la plenkreskulo, kiu parolas la malplimultan lingvon, ne influas la lingvuzadon de la ido;
- 100% de la idoj parolas la plimultan lingvon.
Limoj de la esploro de Annick de Houwer
Post mi finlegis atente tiun artikolon, mankis al mi informoj. La esploristino ne priparolas gravajn metodologiajn detalojn, kiuj povus malbonigi la esploron. Unue, ŝi ne skribis precize kiel oni konsideris ĉu iu estas dulingvulo aŭ ne. Ŝi simple skribas ĉi-teme:
“The information requested on the form concerned the following: (…) the language(s) spoken at home by the mother, father, and each child living in the home” (p413).
Tradukado:
“La demandaro petis plenigi tiujn informojn: (…) la lingvojn parolatajn hejme de la patrino, patriĉo kaj de ĉiu infano, kiu vivas hejme“
Oni do ne traktas vere la uzatan hejman lingvon, sed la lingvon, kiun la gepatroj diras ke la idoj parolas. Plie, oni havas neniun klarigon pri la preciza demando. Ekzemple la respondoj de la gepatroj povus multe ŝanĝi, se oni demandus al ili “kiujn lingvojn viaj idoj parolas hejme?” aŭ “kiun lingvon viaj idoj plej ofte parolas hejme?”. Kaj se oni ne precizus la demandon, la rezultoj estus tro diversaj ne laŭ la uzado de la hejma lingvo sed laŭ la komprenado de la gepatroj. Mi sendis retmesaĝon al la esploristino por koni kiun demandon ŝi uzis, kaj ŝi tre afable kaj rapide respondis al mi. Ŝi sendis al mi plian artikolon pri la sama esploro kaj la demandaron, kiun ŝi uzis [2]. La demandaro estas en la nederlanda, sed ekzistas tradukado en la angla. Kiel ŝi traktis la hejman lingvon de idoj?
“Language(s) spoken at home:” Tradukado: “Lingvo(j) parolataj hejme:”
Tiu frazo ne precizas ĉu la ido devas multe paroli la lingvon, aŭ ĉu kelkaj vortoj sufiĉas. Miakaze mi pensas ke mi respondus “Ne” al tiu demando, sed fakte tio ne estas vera, ĉar mia ido “parolas” Esperanton, sed nur kelkaj esprimoj aŭ vortoj.
La dua ĉefa ne traktata limo de tiu esploro estas tiu: la esploristino ne klarigis kial ŝi ne kontrolis la rezultojn laŭ aliaj indikiloj, kiel la socia nivelo de la familioj, la denaska lingvo de la gepatroj, aŭ ankoraŭ la lingvojn, kiujn la infanoj lernas en la lernejo. Oni povus pensi ke eble, tiuj situacioj ankaŭ influas la uzadon de hejmaj lingvoj, tial oni kontrolu tiujn faktojn. Aŭ oni klarigu, kial oni ne kontrolis ilin.
Annick de Houwer simple diras en la enkonduko, skribante pri alia esploro:
“Family socioeconomic status (SES) had no effect on home language retention” p412
Tradukado:
“Socia kaj ekonomia nivelo de la familio ne influas la hejman lingvan memoron“
Tio estas la rezulto de nur unu esploro, kaj oni ne scias, ĉu oni retraktis ĝin aŭ ne.
Unu esploro tute ne sufiĉas
Ĉiuokaze, rezultoj de ununura esploro tute ne sufiĉas por finparoli pri ia temo. En venonta afiŝo, mi resumos la rezultojn de aliaj esploroj samteme. Tiu esploro de Annick de Houwer plie estas pli da 10-jaraĝa, do certe novajn interesajn rezultojn ekzistas. Nu, laŭ tiuj rezultoj, kaj miaj spertoj, mi nun certas ke ne sufiĉas ke infano aŭdas ĉiutage hejman lingvon por paroli ĝin, tamen ĝi plej ofte komprenos ĝin.
Fontoj
[1] Annick De Houwer. Gepatra lingvuzado kaj dulingva uzado de idoj [originale en la angla: Parental language input patterns and children’s bilingual use]. Applied Psycholinguistics. Volume 28, Issue 3, July 2007 , pp. 411-424. Tie.
[2] Annick De Houwer. Home languages spoken in officially monolingual Flanders: a survey. Plurilingua, 24: 79-96. 2003.
Unu penso pri “Sukceso de dulingvismo laŭ parolataj lingvoj hejme (scienca artikolo)”