11 thoughts on “Decidi denaskigi idon: hezitoj

  1. Saluton Nelli, kaj dankon pro tiu bloga atestado.

    Cxu la patro de Azur scipovas Eon ? Mia demando fakte celas : cxu li kapablas kompreni dialogon inter vi kaj via ido, kaj partopreni en gxi ?
    Mi fojfoje (pli kaj pli, verdire) alparolas miajn idojn en esperanto (2016 kaj …kelksemajna), sed la fakto, ke mia kunulino ne regas gxin fakte bremsas min por uzi Eon.

    Kaj… mi jam konis la tradukon de “couche”, sed nenion trafan mi trovis por “doudou”. Kiun vorton vi uzas ?

    Antauxdankas,
    Tifen, en Liono

    Ŝato

    1. Kara Tifen, dankon pro via mesaĝo!

      La paĉjo de Azur eklernis Eon samtempe ol mi. Li tute ne plu uzas ĝin de pluraj jaroj, sed komprenas kiam mi parolas (tamen malpli bone ol Azur). Li komprenas nek kantojn, nek infanajn librojn. Li ĉiam alparolas Azur en la franca, eĉ kiam ni triope interparolas, ĉar estus tro da klopodo por li uzi Esperanton. Tiu ne plu ĝenas min nun, mi eĉ ne plu rimarkas – sed ne ĉiam estis tiel! Tamen li povas aktivi sian lingvesprimon, ekz. kiam ni renkontas aliajn Esperantistojn, kiuj ne volas krokodili aŭ kiuj ne parolas la francan (ambaŭ malofte okazas). Mi eble skribos iam pli longe ĉi-teme. Mi komprenas ke via situacio certe estas malfacila – tamen mi pensas ke iom post iom toi povus ne plu ĝeni vin 🙂

      Por peluche mi uzas “pluŝajon”. Kiam mi ne konas vorton, ĉu mi inventas, ĉu mi serĉas la vorton en la franca vikipedio kaj poste rigardas ĉu ekzistas paĝo en Esperanto dank’al la maldekstra kolono “en alia lingvo” (tre ofte okazas): https://eo.wikipedia.org/wiki/Plu%C5%9Da%C4%B5o
      Ankaŭ ekzistas Telegramo-grupo (vi povas uzi ĝin senpage per komputilo aŭ poŝtelefono) de Esperantaj familioj: vi ĉiam ricevos respondon al viaj demandoj! (Bonvolu rigardi la paĝon “ligilo” se vi volas la adreson.)

      Estas granda plezuro por mi scii ke esperantistino, kiu loĝas en Leono, uzas Eon kun siaj idoj, kiuj estas ĉ. samaĝaj ol Azur!

      Ĝis venonta fojo!

      Ŝato

      1. Dankon por via respondo. Mi ja kutimas je vikipediaj tradukoj -tre bona rapida ilo- sed mi sercxis ion pli ekztaktan por tiu “plej sxatata ajxo”, aux “transira objekto” (ofte plusxajo, sed ne nepre). Mi do uzetas la trofrancdevenan “dudu-o”, sed eble “sxatatajxo”, aux “preferatajxo”, aux “transirajxo” gxustus. Sed gxi estu facile direbla por infano …Ve ! Duduo tauxgos 🙂

        Ŝato

      2. Do, duduo, jes! Se tamen vi ŝatus eble pli internacian kaj uzatan vorton, la Telegramo-grupo Esperanto en Famlio certe proponos al vi ion. Ĝis, kaj diru al mi, se vi venus al Ĉamberio iam!

        Ŝato

  2. Mi havis similan sperton kun miaj ĝemeloj. Antaŭ ol ili naskiĝis, mi decidis denaskigi ilin. Tamen, mi spertis problemon kiam mi unue provis paroli al ili. Kaj la problemo temis pri la saman vorton kun kiu vi menciis – vindaĵo. Mi diris al unu el ili, “ĉu vi volas, ke mi ŝanĝu la …… Uhhh …”. Mi konsciis ĉe tiu momento, ke mi ne konis la vorton por “diaper” (couche). Poste, mi provis pluraj fojojn paroli al ili Esperante, sed mi ĉiam fiaskis pro similaj kaŭzoj. Nuntempe, ili havas 14 monatojn kaj mi tute rezignis pri la tasko. Mi ĝojas aŭdi, ke vi havas sukceson. Daŭrigu!

    Ŝato

    1. Saluton Chris!
      Eĉ se vi nuntempe rezignis, eble iam vi tamen volos, kaj neniam estos tro malfrue. Precipe ke viaj ĝemeloj estas ankoraŭ tre junaj! Tamen mi devas konsenti ke estas granda kaj senfina tasko kiu necesas multe da energio. Ankoraŭ hieraŭ mi serĉis la Esperantan vorton por deko da vortoj!
      Mi multe dankas vin pro via mesaĝo kaj kuraĝigoj, kaj ne hezitu reskribi se vi havus iun ajn demandojn aŭ rimarkojn,
      Ĝis reskribo!

      Ŝato

  3. Nun mi atingis viajn pli oldajn afiŝojn. Ege interesa afero. Legante tiun tekston mi devis pensi pri la unuaj infanoj, kiuj estis instruitaj en la hebrea, efektive novhebrea, post preskaŭ 2000 jaroj en Israelo. Estis iom simila spertoj por la familio, mi pensas.Ofte mankis vortojn kaj parola flueco. Gravas nur la bona intenco kaj persistemo. Hodiaŭ, tiu unua revigligo estiĝis la ĉefa lingvo de milionoj da israelanoj. Parenteze, Zamenhof, kiu siatempe pripensis tiun aferon, supozis, ke ne eblas revigligi la tradician hebran lingvon.
    Via lingva eksperimento, kontribuo, estas tre grava afero, ĉar mankas ja vere bone kaj flue parolata Esperanto en la mondo.

    Eble vi interesiĝas pri mia propra sperto koncerne infana lingvoakirado. Ni, germana kaj franca paro, kreskis du infanojn en Britio. Ŝajne nuntempa normalaĵo. La infanoj estis alparolataj unue en la patrina kaj patra lingvo kaj aldone ekstere de hejmo en la angla. Ni gepatroj plejparte interparolis en la angla. Do, niaj infanoj ekkreskis trilingva. Ni eltrovis, ke ŝajne estas pli facile akiri pli malpli samtempe tri lingvojn ol du, ĉar ne ekzistas tiukaze domina lingvo (loka lingvo). Ĉe dulingvaj infanoj oni ofte rimarkas, ke ili komprenas la hejma lingvo sed preferas respondi en la loka lingvo. Kaj ofte la gepatroj rezignas pri dulingveco.
    En la lernejo de niaj infanoj 23 lingvoj estis parolata (hejme), kaj ni bone povis studi du- kaj tri-, eĉ kvarlingvaj infanoj.

    Ŝato

    1. Saluton Johano, kaj multan dankon pro viaj diversaj komentoj. Tiaj spertoj pri du/tri-lingvismo estas tre valoraj, do dankon por via disvastigado de ili. Vi bone klarigas la kutiman situacion: la infanoj plej ofte ne respondas en la hejma lingvo. Certe okazas tio miahejme, sed mi pensas ke mi ne rezignos pro tia kialo, ĉar mi ĝuas paroli Eon, eĉ se oni ne respondas al mi en la Esperanta.

      Ŝato

  4. Ni ja observis diversajn dulingvajn infanojn. Certe tie, kie la gepatroj insistis, ke la infanoj respondas en la hejma lingvo, tie sukceso alvenis. Sukceson al vi!

    Ŝato

    1. Mi tre ŝatus demandi al vi diversaĵojn pri viaj spertoj kun trilingvismo hejme; ĉu vi konsentus doni al mi vian retpoŝtan adreson (ekzemple uzante la paĝon “Kontakto” de tiu blogo, se vi ne ŝatus publikigi en komento vian retadreson)?

      Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s