Kiel mi jam antaŭe skribis, mi legis dum la lastaj semajnoj multe da libroj pri dulingvismo kaj edukado. Mi kelkfoje miris pri la dikegaj klopodoj, kiujn faras iuj gepatroj, por plibonigi la lingvajn nivelojn de siaj idoj: ĉiuvesperaj hejmaj taskoj pri la hejma lingvo, legadoj en la hejma lingvo dum ĉiu matenmanĝo, neiro al urba biblioteko por esti pli certa ke idoj ne pruntos librojn en la plimulta lingvo, multekostaj vojaĝoj por paroligi la malplimultan lingvon, kaj tiel plu. Mi kelkfoje dubis pri la vera efikeco de tiuj klopodoj. Ĉu vere tiuj egaj klopodoj de gepatroj multe influas la idoj? Tial mi eklegis libron de Steven Pinker en la angla, The blank slate (t.e La glata tabelo: la moderna neado de la homa naturo) [1], kaj precipe ĝia parto nomata Childrens (t.e Infanoj). La verkinto pritraktas tiklan temon: ĉu gepatroj havas tiom da influoj sur siaj idoj, kion ili supozas?
Ni ne naskiĝas mense tutnudajn
La nomo de la libro de Steven Pinker signifas en Esperanto “la glata tabelo”, “la malplena tabulo”, aŭ alimaniere “la blanka paĝo”. Kio estas tio ? Ĝi estas tre malnova teorio, kiu plu ekzistas hodiaŭ. Jam Aristotelo, greka filozofo kiu forpasis antaŭ pli da 2000 jaroj, uzis ĝin. La teorio postulas:
“ke individuoj estas naskiĝintaj sen jam konstruita mensa enhavo kaj ke tiele ĉia kono venas el sperto aŭ el percepto.” [2]
Alidire, menso ne havus denaskajn karakterojn. Ni naskiĝus mense nudaj. Ni alvenus en la mondo simile al malplena tabulo, blanka paĝo. Kompreneble multaj homoj pritraktis tiun teorion. En tiu libro, Steven Pinker bele klarigas kial tiu teorio ne taŭgas kun niaj nunaj sciencaj konoj. Li ankaŭ pritraktas aliajn teoriojn:
- tiu pri “la nobla sovaĝulo”, kiu diras ke homoj naskiĝas bonaj kaj ke la socio malbonigas ilin;
- tiu pri “la fantomo en la maŝino”, kiu diras ke ĉiu homo havas animon, kiu libere elektas kiel agi kaj pensi sen influo de biologio.
En ĝia longega libro, Steven Pinker lerte klarigas kial tiuj 3 teorioj malefikas por klarigi nian mondon. Li – kaj aliuloj – proponas alian teorion pri la homa naturo. Precipe, li multe kaj saĝe detalas, kial oni ne timu pri la sociaj kaj politikaj rezultoj de tiu teorio pri homa naturo. La ideo de homa naturo tute ne danĝeras. La teorio tute ne pravigas malegalecon, malperfektecon, determinismon kaj neniismon, kiel diras ofte siaj kontraŭuloj.
Mi kompreneble ne priskribos la tutan libron, sed nur parton 30-paĝlongan, kiu parolas pri la infanoj.
Kiel scii kio influas la estmanieron de infanoj
Dum la ĉiutagaj babiladoj inter gepatroj aŭ familianoj, ofte povas okazi malkonsentoj pri kiel pli bone eduki bebojn kaj knabojn: oni promenu ilin ĉiutage, oni proponu al ili multajn kaj malsimilajn ludojn, oni paroligu ilin kiel eble plej frue, oni ne diru al ili ke ili estas malafablaj ĉar tio malplialtigus ilian memrespekton, sed oni ofte diru ke oni multe amas ilin, kaj tiel plu. Similajn konsilojn oni legas en libroj aŭ gazetoj pri edukado (almenaŭ en Francio), iufoje skribitaj per spertuloj. En ludejo aŭ vendejo, aŭ antaŭ lernejo, oni ofte juĝas malbone edukitajn knabojn, kiuj tro laŭte parolas, bataladas, manĝas ĉiam la tutan enhavon de sakegoj da terpomflokoj, aŭ ne aŭskultas siajn familianojn. Ĉu ni pravas dum tiuj pensadoj? Ĝuste Steven Pinker respondas al tio. La unuaj frazoj flue resumas la temon de tiu parto:
“Kiam oni demandiĝas kial homoj de socio malsimilas unu inter la aliajn – iuj estas pli inteligentaj aŭ pli stultaj, pli afablaj aŭ malafablaj, pli timemaj aŭ maltimemaj – la debato pri naturo-kulturo tiel ke ĝi pluestis dum miloj da jaroj, nun estas fermita, aŭ devus esti.” [3a]
Kial ni povas pensi tion? Danke al 3 sciencaj leĝoj, kiuj devenas el psikologiaj kaj gensciencaj esploroj. Tiuj leĝoj kontraŭas la teorion de malplena tabulo. Jen la 3 leĝoj.
- Ĉiuj homaj karaktereroj estas heredaj.
- Kreski en sama familio malpli influas ol la influoj de genoj.
- La influoj de genoj aŭ familio ne klarigas gravan kvanton de malsimilaĵoj inter homaj karakteroj.
Bedaŭrinde tiujn leĝojn malofte pritraktas kaj komprenas granda nombro da psikologiistoj kaj pensuloj. Laŭ la opinio de Steven Pinker, tiuj homoj eĉ ne volas kompreni aliajn klarigajn manierojn ol la teorio de la malplena tabulo, kaj kompreneble ankaŭ ne volas pridiskuti ĉu ili estas veraj aŭ malveraj.
Steven Pinker detale klarigas kiel oni elmontris tiujn leĝojn, precipe danke al esploroj ĉe veraj ĝemeloj, kiuj ne kreskis en la sama familio. Tiuj ĝemeloj havas la samajn genojn, sed tute ne saman medion. Oni do povas diri ke ĉiuj similaĵoj inter ili devenas el iliaj genoj. Oni komparas ankaŭ verajn ĝemelojn, kiuj kunkreskis (kaj do havas kaj samajn genojn, kaj saman aŭ preskaŭ saman medion kaj familion), kun malveraj ĝemeloj, kiuj kune kreskis (kaj do havas duonon de siaj genoj kiuj similas, kaj saman aŭ preskaŭ saman medion kaj familion). Se la veraj ĝemeloj havas pli da similaĵoj, tio montras ke la ĉefa influo devenas el la genoj. Fine oni povas kompari gefratojn ĉu filigitajn, ĉu sange samajn.
Intelegenteco, personeco kaj viveventoj estas ege heredaj
Ĉiukaze, la rezultoj similas, kaj diras (leĝo 1):
“Ĝenerale, oni resumas tion dirante ke duono de la ŝanĝiĝo de la intelegenteco, personeco kaj viveventoj estas heredaj – ili devenas el la genoj.” [3b]
Kompreneble, tio ne veras por konkretaj komportementeroj kiuj rekte devenas el la hejmo kaj vivlando kiel: vian parolatan lingvon, vian praktikatan religion, vian aliĝon al politika partio. Tamen, la kompertementoj kaj kapabloj kiuj superas tiujn komportementerojn estas heredaj: via perbuŝa lerteco, la profundo de viaj religiaj sentoj, la graveco de via politika aliĝo. Do, edukado de viaj infanoj tiam estos influata kaj limitata per heredaĵoj.

Familio ne tiom da influoj havas
Memoru. Pli supre, ni diris ke ja genoj influas nin, sed kompreneble nia familia edukado kaj medio ankaŭ. Aŭdi ke la komportementoj de infanoj estas duone influataj per la familia edukado, duone per la genoj, estas kutima. Mi preskaŭ ĉiam pensis kaj diris tion. Nu, tio ne estas sufiĉe preciza kaj vera (leĝo 2).
Fakte, gefratoj kiuj kreskas en la sama familio kaj medio, ne ĉion samspertas. Ili ja havas samajn hejmajn plenkreskulojn, domon kaj najbararojn (kompare al infanoj, kiuj ne kreskas en sama familio). Sed ekzistas tamen multe da malsamaj influoj: preferadoj de gepatroj iufoje pli granda por unu infano, ĉeestado de aliaj gefratoj, solaj spertoj kiel bicikla falo aŭ nehereda malsano: ĉio, kio okazas ĉe gefratoj kaj ne ĉe ni. Kaj tiuj lastaj influoj estas multe pli fortaj. La unuaj priskribitaj influoj fakte estas tiom malfortaj, ke kelkaj sciencistoj eĉ diras, ke ili estas nekonsiderinda, aparte dum plenkreskulaĝo. Pleje ili klarigus 10% de ŝanĝiĝo inter uloj.
Atestaro de tio denove estas komparado inter gefratoj kaj ĝemeloj:
- sangaj gefratoj, kiuj kreskis aŭ ne en sama familio, tiom similas kiam ili estas plenkreskuloj;
- adoptitaj gefratoj ne pli similas ol du uloj hazarde elektitaj surstrate;
- veraj ĝemeloj ne pli similas ol tio, ke la genoj klarigas.
Tio signifas ke nekonataj kaŭzoj ekzistas, kiuj klarigas, kial uloj estas, kio ili estas (leĝo 3). Kaj ne, mi ne pensas al Diuloj skribante tion. Se plenkreskantoj fumas, aŭ krimas, tio pli dependas laŭ kio faras siaj samranguloj ol siaj gepatroj.
Influo de gepatra edukado malforta estas
Tio ne signifas ke oni ne kalkulu je gepatroj. Gepatroj povas multe kaj daŭre malfeliĉigi infanojn, se oni ne manĝigus aŭ prizorgus sufiĉe ilin, se oni batus, senigus aŭ seksatencus ilin, kaj tiel plu.
Kiuj estas la konsekvencoj de la malforta influo de gepatroj sur idoj? Steven Pinker tiel finskribas:
“Se ili estus realistaj, gepatroj estus malpli maltrankvilaj. Ili povus ĝui la tempon, kiun ili pasas kun siaj idoj, sen senĉese provi plivivigi kaj sociigi ilin, kaj plibonigi ilian karakteron. Ili povus legi al ili rakontojn [nur] por la plezuro, kaj ne ĉar tio estas bona por la nervoĉeloj.” [3c]
Miaopinie, tio estas ege valora konkludo, kiu eble mankas iom en la multaj anglaj libroj kaj babiladoj pri kiel eduki dulingve: feliĉo de gepatroj kaj idoj plejgravas ol kapablecoj kaj karakteroj, des pli ke niaj edukmanieroj malmulte influas ilin.
Fontoj
[1] Steven Pinker. The Blank Slate: The Modern Denial of Human Nature. 2002, Penguin books. Ekzistas en diversaj lingvoj: The blanke slate (en), Comprendre la nature humaine (fr), Tabula rasa (it), 한국어 (ko), Het onbeschreven blad (nl), Ett oskrivet blad (sv), (ckb) کوردی
[2] Vikipedio. Paĝo Tabula rasa.
[3] Steven Pinker. Comprendre la nature humaine. 2005, Odile Jacob. Persona esperantigado de la franca eldono: 3a paĝo 439, 3b paĝo 442, 3c paĝo 468.
Unu penso pri “Kial ni estas tiel? La glata tabelo de Steven Pinker”