En mia denaska lingvo simpla rimedo por seks-neŭtraligi la lingvon ne ekzistas. De pluraj jardekoj tamen alternativojn homoj proponis, sed ili estas pli facile uzeblaj skribante ol parolante. En Esperanto tiaj alternativoj multas kaj estas facile uzeblaj ankaŭ perbuŝe. Mi priskribas en ĉi-tiu afiŝo kiam, kiel kaj kial mi uzas kun mia ido seks-neŭtralan Esperantan lingvon.
Kio estas seks-neŭtrala uzado de lingvo?
Kiam oni parolas pri iu, kies la korpa aŭ mensa sekso ne konatas aŭ ne gravas, oni ĝenerale uzas la viran pronomon “li”. Kiam oni parolas pri aro da uloj de diversaj seksoj, same oni uzas nomojn kun vira (kelkfoje ankaŭ nomata neŭtrala) finformo “-o”, ekz. “Pluraj geamikoj ĉeestis mia festo.”. Se nur ĉeestis viroj, oni same uzu “amikoj”, sed se nur ĉeestis virinoj, oni uzu “amikinoj”.
Iuj diras ke tiaj uzadoj de nomoj kaj pronomoj ne estas seks-neŭtralaj, ĉar oni uzas ĉiam virajn formojn por paroli pri diverspecaj aŭ nespecifaj homoj. Sed kial tio estus problemo kaj ŝanĝenda afero?
Kial uzi seks-neŭtralan lingvon?
Multaj argumentoj ekzistas rilate al la uzado de seks-neŭtrala lingvo. Mi priparolos nur tiujn, kiuj plej gravas por mi.
Influado de ne-neŭtrala lingvo sur niaj sociaj perceptadoj
Ĉu vi pensas ke la homoj same respondas al tiuj du diversaj respondoj?
- Bonvolu citi ĉiujn dekstrajn kandidatojn, kiujn vi vidus kiel Unua ministro (independe de viaj politikaj opinioj).
- Bonvolu citi ĉiujn dekstrajn kandidatojn/kandidatinojn, kiujn vi vidus kiel Unua ministro (independe de viaj politikaj opinioj).
Laŭ esploro de franca universitato la homoj malsame respondas [1]. La respondintoj citis pli da inoj, kiam ili respondis al la dua demando (vidu la ĉi-suban bildon).

Similaj aliaj esploroj en diversaj naciaj lingvoj ekzistas. Ili montras ke en nia cerbo, la uzado de viraj formoj ne estas komprenata kiel kelkfoje neŭtrala aŭ ambaŭseksa, sed kiel nur vira. La uzado de seks-neneŭtrala lingvo do influas niajn sociajn perceptadojn. Tial en kelkaj landoj oni do skribu en la titoloj de labor-anoncoj viran kaj inan formon de la nomo de metio, kaj ne nur la falsan seks-neŭtralan formon. Oni tiel supozas ke oni pli allogos homojn, ia ajn iliajn seksojn.
Logikeco
Kiam oni ne konas la korpan aŭ socian sekson de iu, ŝajnas al mi pli racia kaj logika uzi neŭtralan pronomon kaj nomon por nomi tiun ulon. Decidi ke “li” ankaŭ estas neŭtrala pronomo estas mallogika elekto, ĉar nur la kunteksto helpas nin kompreni pri kiu uzo de “li” temas. Krome nia cerbo kelkfoje miskomprenas la diferencon inter ambaŭ uzoj de “li”. Kiam oni diras aŭ skribas “Amiko venis hejme.”, oni ne scias ĉu temas pri vira, ina aŭ neduuma ulo, aŭ simple pri homo, kies la sekso ne konatas aŭ gravas.
Esperanto estas certe unu el la plej logikaj lingvoj de la tuta mondo, kaj tiel interalie mi eklernis ĝin kaj plu ŝatas uzi ĝin. Tia logikeco estas valora. Aldoni -inan sufikson kiam oni priparolas inan personon, sed neniun sufikson, kiam oni parolas pri vira persono, estas unu el la malmultaj mallogikaĵoj de Esperanto. Tial oni uzu aliajn skrib- kaj parol-manierojn miaopinie.
Facilaj alternativoj ekzistas
En Esperanto multajn alternativojn homoj proponis de pluraj jardekoj por evoluigi la lingvon. Plejofte ili ne postulas multe da peno kaj cerbumado por ekuzi ilin, kaj ne okazigas miskomprenojn eĉ kiam uni uzas ilin kun homoj, kiuj neniam ĝis nun aŭdis aŭ legis ilin. Ĉe diversaj retejoj kaj vikipediaj artikoloj oni povas legi interesajn informojn pri tio. Ekzemple, iuj proponas novan pronomon ri, sufikson -iĉo, novajn vortojn kiel fejlo (anstataŭ filo).
Kiel kaj kiam mi alparolas mian idon seks-neŭtrale en Esperanto?
Kiam mi parolas pri iu, kies mi ne konas la sekson, ekzemple pri nekonatulo surstrate, mi kiel eble plej ofte nomas tiun personon “ĝi” kaj uzas vortojn kiel “tiu homo, “tiu ulo”, “tiu persono”, “tiu najbaro”. Tio okazas ĝenerale eĉ se la persono aspektas korpe tute -ina aŭ -iĉa, laŭ la nunaj kutimoj. Tamen, kiam mi ekkonas tiun homon, mi rapide enkondukas ne-neŭtralan pronomon por nomi ĝin, ĉar mi ne havas alternativojn en mia denaska lingvo. Se la homo ne kontraŭas tiun elekton (kaj ĝis nun, tio ĉiam okazis), mi uzas poste ne-neŭtralan pronomon en Esperanto kun mia ido por nomi ĝin. Kaj samtempe mi nomas tiun homon “najbarino” aŭ “najbariĉo” kaj ne plu neŭtre “najbaro”.
Mi decidis uzi “ĝi” kaj ne “ri” aŭ aliajn alternativojn, ĉar tiu pronomo “ĝi” jam ekzistas, kaj mi pensas ke ĝia uzado okazigas malpli da miskomprenoj ol se oni enkondukus novan pronomon. Mi scias ke male, homoj preferas uzi “ri”, ĉar “ĝi” iliaopinie povus ofendi homojn. Efektive en kelkaj naciaj lingvoj, kaj ankaŭ ofte en Esperanto, “ĝi” estas uzata nur por nehomaj bestoj aŭ aĵoj. Tamen, mi neniam renkontis en la reala vivo iun, kiu plendis aŭ miskomprenis mian uzon de “ĝi”, tial mi plu uzas kaj uzos ĝin. Kompreneble, se iam la plejmulto de Esperantistoj uzos “ri”, mi uzos ankaŭ “ri” kaj ne plu “ĝi”.
Kiam mi legas librojn al mia ido, mi kelkfoje legas laŭ la tradicia Esperanto, tiel li aŭdas vortojn, kiujn li ne kutimas aŭdi kun mi, kiel ekzemple “geavoj”, “patro”, ktp. Tio okazas precipe se la libro jam estas skribata en Esperanto: ĉiuj porinfan-libroj, kiujn mi enmanis, tiamaniere estas skribitaj. Mi ankaŭ kelkfoje enkondukis la pronomon “ri”, kaj mi memoras ke mia ido petis al mi rediri tion, kion mi diris pro certa nekompreno. Sed tio ne ĝenis la legadon kaj post rapida klarigo pri kio estas “ri”, mia ido komprenis la rakonton.
Danke al Esperanto, mi facile enkondukas kun mia ido kio estas seks-neŭtraligi lingvon, kaj kiel tio povus esti grava en kelkaj kuntekstoj. Tion mi ne vere povus facile fari en mia denaska lingvo pro la malekzisto de facilaj perbuŝaj lingv-alternativoj. Do, plian dankon al Esperanto, kaj al la Esperantistoj, kiuj iam pritraktis tiun temon.
Referencoj
[1] Markus Brauer. Un ministre peut-il tomber enceinte ? L’impact du générique masculin sur les représentations mentales. In: L’année psychologique. 2008 vol. 108, n°2. pp. 243-272.
Saluton,
Pardonu, la titolo enhavas lingvan eraron. *kiel denaskan lingvon.
Amike.
ŜatiŜati
Dankon! Mi ĵus korektis danke al vi.
ŜatiŜati