Avantaĝo de la porinfana literaturo en Esperanto estas, ke oni facile trovas librojn el diversaj landoj kaj kulturoj, kiu priskribas la socion tiom diversmaniere. Tiu bildlibro skribita de la ĉina verkinto Huang Ĝeng, eldonita en 1977, estas perfekta ekzemplo. Mi ne pensas ke mi facile trovus en mia denaska lingvo tian libron. Jen prezento de tiu 60-paĝa bildlibro, kiu taŭgas por junaj infanoj.En mia porinfana biblioteko en Esperanto staras multe da libroj el ĉinaj eldonejoj. Kapti vulturon viva estas unu el ili. La nomojn de la personoj kaj de la lokoj la tradukisto esperantigis, sed ili plene konservas ĉinajn sonorojn, kiuj ĉarmas la orelojn. Ekzemple, la du ĉefaj roluloj nomiĝas Jan Hiaŭgjun kaj Long Ĝigjun, kaj la rakonto okazas en mjaŭ-nacieco, apud la Hiangŝuj-rivero.
Tiuj du knaboj provas kapti vulturon tra kampaj kaj montaj vilaĝoj, en kiu ili gapvagadas, konstruante kaptilojn. Ili tiel intencas helpi sian avĉjon, kiu bredas anasojn en akvokonservejo. La maljunulo multe laboras, kaj la du infanoj iam ekkonscias lian valoran laboregon. Kiam ili trovas anasidon mortigita de vulturo, ili ekprovas kapti la birdon.
La rakonto similus al ia ajn francan rakonton, se ne ekzistus tiu aparta afero: la verkinto multe priskribas la senton de kolektiva devo, kiun spertas la knaboj. Ili nepre estu utilaj por plibonigi aŭ konservi la “kolektivan riĉajon”: “En pensado pri ekstermo de tiu kruela vulturo kaj pri protekto de la kolektiva riĉaĵo, li [Hiaŭgjun] endormetiĝis.” ; “Frumatene, kvankam, estas iom malvarme, tamen, pensante, ke eĉ avĉjo paŝtas la anasaron spite venton kaj pluvon, Hiaŭgjun eksentas varmon en koro.”. En mia denaska lingvo, mi neniam legis porinfanajn librojn, kiuj priskribis tiajn valorojn. Mi nek admonas, nek laŭdas tiajn valorojn; sed mi ŝatas legi al idoj librojn, kiuj prezentas diversajn pensmanierojn. Laŭ la idaj demandoj, kompreneble la plenkreskulo povas komenti, klarigi, kritiki aŭ laŭdi la enhavon de la libro. La leganto ankaŭ povas paroli pli-malpli gaje, laŭ la momentoj. Mi ekzemple uzis malfeliĉan voĉon, kiam la knaboj vundis la suferantan birdon pro venĝo-sento.
Mia 3-jara ido tre ŝatas tiun rakonton, certe pro la apero de multaj bestoj (anasidoj, salikokoj, lombrikoj, kaj tiel plu) kaj defendiloj (pafilo, haktranĉilo, maŝo, ktp.). La koloraj bildoj multas kaj helpas la komprenadon. Certe pli aĝaj infanoj pli bone komprenos la tutan rakonton kaj ĝuos ankaŭ tiun longan bildan legadon, kiu daŭras miasperte ĉirkaŭ 15 minutoj.
Referencoj
- Retvidebla versio.
- Papera-versio, 1987, 59 paĝoj, Fremdlingva Eldonejo Pekino, ne plu mendebla. Verkita de Huang Ĝeng, adaptita de Hiaŭ Ĵen, pentrita de Gan Vujan.