Dum la lastaj monatoj, mi kompreneble plu legis multajn rakontojn kaj fabelojn al mia ido. Mi prezentas la plej ŝatatajn de ĝi, tiujn, kiujn mi estu leginta dekoj da fojoj. Cetere tiuj bildaj libroj ankaŭ taŭgas por komencantoj, eĉ se plenkreskuloj eble ne multe ĝuos la porinfanajn rakontojn.
Neĝ-blankulino de Fratoj Grimm
Ĉu vere mi klarigu tiun, kiu estas Neĝ-blankulino? Mi pensas ke ŝi estas internacie konata, interalie danke al la filmoj, en kiu ŝi estas la ĉefa rolulino kun la sep koboldoj. La originala esperantigita versio de la Fratoj Grimm estas iom tro longa kaj detal-plena por 3-jara infano miaopinie, sed ekzistas mallongigita versio, retdisponebla aŭ elŝutebla tie. Mia ido ege ŝatas ĝin de pluraj monatoj, kaj mi tiom ofte legis ĝin al ĝi, ke mia infano nun kapablas plenigi multajn frazojn, post kiam mi prononcas nur la unuajn vortojn. Certe danke al tiu rakonto mia ido eklernis nombri en Esperanto, ĉar ĝi ŝatis ĉiufoje nombri kiom da koboldoj aperas sur la bindaĵo.
Hirtara Petro de Heinrich Hoffmann
Hirtara Petro ankaŭ estas nomata kelkfoje Struvelpetro. Ĝi estas kaj la titolo de tiu libro, kaj la nomo de aĉa bubo, kiu de pluraj jaroj tondis al si nek la ungojn nek la harojn. La originala verkinto de tiu libro devenas el Germanio, kaj mult-lingvaj tradukoj ekzistas. Mi tre ŝatas tiujn humorajn rakontojn, ĉar ili ne estas kutimaj. Ĉiam buboj malbone agas, ne respektas siaj devojn, kaj tio okazigas gravajn, eĉ kruelegajn konsekvencojn: morton, gravajn vundojn, malaperojn, ktp. La lingv-nivelo estas alta, kaj pro la riĉa vortotrezoro, kaj pro la rimoj. Sed tamen ĝi estas bone komprenebla de 3-jara knabo danke al mult-koloraj kaj oftaj bildoj, kun multaj interesaj detaloj.
Django
Unu el la plej granda plezuro kaj ludo de mia ido estas spekti kaj imiti muzikistojn. En la bibliotekoj de mia urbo porinfanajn librojn pri muzikistoj oni facile trafas. Sed plej ofte ili traktas klasikajn muzikistojn, kiel Volfgango Mozarto. Kun ĝojo mi eltrovis tiun libron, kiu rakontas la tutan vivon de Django Reinhardt, cigana muzikisto. Mi konfesu ke mi tute ne konis ĝin antaŭ tiu legado, eĉ se verŝajne li estas unu el la plej fame konataj kaj talentaj gitaristoj kaj ĵazistoj. Django ekludis gitaron dum sia juneco kaj sian tutvivon li dediĉis al koncertoj. Ni samtempe iome eltrovas kutimojn de la cigana vivo ĉi-epoke sen antaŭjuĝoj. La libro ne ekzistas papere en Esperanto, tamen ĝi estas senpage elŝutebla.
Paco… finfine
Jill Murphy verkis en la angla tiun porinfanan libron. Esperantisto esperantigis ĝin sen eldoni ĝin papere, sed elŝutebla versio estas disponebla senpage. Temas pri urso-familio, kies la paĉjo ne sukcesas endormiĝi. Ĝi serĉas taŭgan lokon en la tuta domo, sed ĉiufoje iajn bruojn ĝenas ĝin. Ĉiam similajn frazojn kaj agojn oni legas, tial certe infanoj bone komprenas kaj ĝuas la mallongan rakonton. La sonfiguroj multas pro la ĝenaj bruoj spertataj de la paĉjo, kaj ankaŭ tio kontentigas la junajn infanojn.
La neĝa infano
Ĉina aŭtoro verkis tiun tipan porinfanan libron. Kunikla knabo vekiĝas iun matenon en ĝia arbaro, kovrata de neĝo. Antaŭ la foriro de la panjo al bazaro, ili kunkonstruas neĝhomon por kunrestadi kun la infano. La infano hejme restas kaj prizorgas la fajron en hibaĉo. Kelkajn minutojn post la kunikla enlitiĝo brulego okazas en la lignodomo. La arbaraj loĝantoj kaj simia fajrobrigado savos ĝin antaŭ la reveno de la panjo. La rakonto kaj la lingvo estas simplaj kaj perfekte taŭgas por 3-jara aŭ eĉ pli juna infano. Papera versio de tiu libro estis mendebla ĉe UEA sed verŝajne ne plu nun; la retbutiko informas ke ĝi estas eble mendebla. Certe maljunaj klubaj Eo-bibliotekoj havas ĝin en siaj ŝrankoj, tiel mi trovis la mian.
La ruĝa ĉapeto de Charles Perrault
En Francio ĉiu knabo ekaŭdis iam rakonton pri La ruĝa ĉapeto, tiu knabineto kiu transiras arbaron por viziti sian avinon, renkontante survoje lupon. Ekzistas multege da diversaj versioj, sed la originala versio de Charles Perrault perfekte taŭgas danke al ĝia mallongeco kaj facileco por 3-jaraj infanoj. Sinjorino Sarpy esperantigis ĝin dum la komenco de la 20-a jarcento kaj ĝi estas elsûtebla ĉe Vikifontaro. Tiu teksto estas senbilda, sed vi certe trovos en via denaska lingvo libron kun belaj kaj allogaj bildoj. Mi mem prunteprenis libron en mia urba biblioteko pri tiu rakonto en la franca, kaj presis la tekston en Esperanto, por legi ĝin anstataŭ legi la francan version. Ekzistas versio de la Fratoj Grimm, kiu estas pli longa kaj do certe pli taŭgus por pli maljunaj infanoj.
Hirtara Petro estas unu el miaj plej ŝatataj porinfanaj libroj. Ege plaĉas al mi laŭtlegi la rakontojn!. Eĉ se multaj kritikantoj malŝatas la libron pro la ŝajna krueleco. Miaj infanoj ĉiam emis aŭskulti la rakontojn. Mi konas ambaŭ esperantajn versiojn, tamen mia plej favora restas la originala versio en la germana.
Interesas min via blogo pro via tutesperanta edukado de via ido. Ĉu vi neniam kantis viajn belajn francajn lulkantojn al via bebo? Bonvolu raportu pli pri tiu tuta agado. Mi pensas, ke tio interesas multajn esperantistojn kaj ankaŭ aliuloj. Ĉu vi mem estas denaskulo?
ŜatiŜati
Ĉu vi interesiĝas pri rakonto koncerne nimfon loĝantan en fonto mialoke? Estas libere rerakontita kaj malplilongita versio de romantika legendo de verkisto Eduard Mörike (Die Schöne Lau).
ŜatiŜati
Mi interesiĝas pri ĉiuj porinfanaj rakontoj, kiuj ekzistas en Eo 🙂
ŜatiŜati
Bone. Jen la ligilo: https://steemit.com/esperanto/@johano/bela-la
Nelli, vi estos la unua leganto. Bonan legadon!
ŜatiŜati
Dankon! Ĉu vi povus diri al mi ekde kia aĝo ĝi taŭgas? (mi eklegis ĝin kaj verŝajne ĝi ne vere celas infanoj, ĉu?). Kaj ankaŭ ĉu ekzistas bilda versio (eble alialingve?) Tiel mi aldonos la retligilon ĉe la vikipedio de Esperantaj familioj, por ke aliaj homoj ĝuos ĝin.
ŜatiŜati
Mi ne scias, sed mi pensas, ke la rakonto ankaŭ taŭgas por infanoj, eble de la 5/6 jaraĝo. Mi jam vidis novan version de la libro en la germana kun bildoj, sed ne interrete. Eble vi konas iun, kiu emas fari bildojn por ĝi. Kion vi pensas, ĉu la rakonto taŭgas por disvastigado?
ŜatiŜati
Saluton Johano, mi legis duonon de la rakonto, mi pensas ke ĝi estas iom malfacile kompreneble por infanoj, sed eble mi eraras! Mi pensas ke ĉiuj (korekte skribitaj) Esperantaj tekstoj taŭgas por disvastigado, se la verkinto ŝatus doni energion kaj tempon tiucele! Ĝis!
ŜatiŜati