Libro-recenzo: La aventuroj de Pinokjo de Carlo Collodi

La aventuroj de Pinokjo

Mi komencis laŭtlegi senbildan longan rakonton al mia ido antaŭ pli da unu monato. Jen recenzo pri la libro, kiun mi estas leganta: La aventuroj de Pinokjo de la italo Carlo Collodi  (esperantigita de Jozefo Horvath).En Francio, mi pensas ke multe da infanoj kreskis kaj plu kreskas kun la aventuroj de Pinokjo encerbe. La originalan eldonon de la libro oni eldonis en la itala en 1881. Oni de tiam multe kaj plurlingve adaptis la libron en filmoj, libroj, teatraĵoj, kaj tiel plu. Mi mem ĝis antaŭ kelkaj semajnoj neniam legis la originalan rakonton, sed simple dum mia infaneco spektis filmojn aŭ legis mallongajn rakontojn pri Pinokjo. En miaj rememoroj antaŭ tiu nuna legado, Pinokjo estis bubo, kiu tre ofte mensogis. Des pli li mensogis, ju pli lia nazo kreskis. Mi ankaŭ memoris ke lia paĉjo nomiĝis Ĝepeto… kaj jen ĉiuj infanecaj rememoroj miaj.

Pinokjo
Pinokjo, kiu ofte decidas forkuri el la vojo de la lernejo

Mi decidis legi tiun libron al mia 3-jaraĝa infano ĉar ĝi estas elŝutebla kaj precipe ĉar mi preskaŭ certis ke la rakonto plaĉos al li. Mi pensis ke bubo kiu senĉese stultas certe ege allogos lin. Prave! Ekde la unuaj paĝoj tiu rakonto vere ĉarmis lin. Komence de la libro, Ĝepeto konstruas lignan marioneton, kiu estos poste vivanta marioneto, kiun li nomos Pinokjo. La priskriboj malmultas kaj la agoj multas eĉ en tiuj unuaj paĝoj. Infano ne enuiĝas ĉar ĉiam okazas novaj aventuroj al Pinokjo aŭ Ĝepeto. Kaj la okazantaj aventuroj plaĉos al junaj infanoj, ĉar ili rilatas al vivo de knabo (la lernejo, la ludodeziro, la bataletoj kun amikoj, la ĝuado de spektaklo, ktp.) aŭ al kutimaj temoj de fabeloj (feino, bestoj kiuj parolas, ktp.). Dum pluraj tagoj, mia ido tuŝis sian nazon, por estis certa, ke ĝi ne kreskis. Li ankaŭ fojfoje parolas pri la libro dum la tago, ekzemple kiam oni vidas en libro vulpon aŭ katon: “Kiel en Pinokjo!”.

pinokjo2
Pinokjo renkontas survoje vulpon kaj katon.

Tiu libro miaopinie havas du pliajn avantaĝojn por la plenkreskuloj, kiuj legas libron al infano. Unue, la lingvo estas vere riĉa, sed tamen facile komprenebla. Mi lernis multajn novajn vortojn kaj esprimojn, sed facile komprenis ilin plej ofte sen vortaro danke al la kunteksto. Ŝajnas al mi ke mi estas leganta libron, kies la rakonto estas por infanoj, sed la lingvonivelo celas plenkreskulojn. Tial mi ofte reklarigas la okazintaĵojn, kiam verŝajne mia ido ne bone komprenis. La dua avantaĝo estas ke danke al la multaj aventuroj, kiuj mallonge daŭras, oni ofte povas halti la legadon eĉ meze de ĉapitro sed tamen tre facile rekompreni ĝin kiam ni relegos.

Pinokjo
Pinokjo kaj Ĝepeto

Post ĉiuj tri aŭ kvar paĝoj, la legantoj ankaŭ ĝuas belan nigr-blankan bildon (kiel vi povas vidi en ĉi-tiu afiŝo). Eĉ tiuj maljunegaj bildoj allogas infanojn, kiuj cetere pli kutimas al buntaj (multkoloraj) kaj modernaj desegnaĵoj en la nunaj libroj. Post unu monato kaj duono da ĉiutaga legado, mi nur legis duonon de la libro. Mi ŝatas pensi ke plu restas al mia ido kaj mi multajn semajnojn kun Pinokjo kiel ĉiutaga vivkunulo!

Referencoj

2 pensoj pri “Libro-recenzo: La aventuroj de Pinokjo de Carlo Collodi

  1. Bona recenzo! Mi ne havas idon, sed eble iam estontece kaj eble mi ĝuus legi la originalan rakonton. Mi spektis nur la filmon de Disney.

    Mi jam havas La Aventurojn de Alico en Mirlando, kiu ŝajnas simila laŭ via recenzo, mallongaj rakonto-partoj kaj malnovaj desegnaĵoj.

    Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s