Ĝis nun mi resumis la lingvo-evoluadon de mia ido 6 monatojn post la lasta resumo. Lastatempe lia Eo-lingvo pli rapide evoluis, tial mi nun traktas ĝin, nur 2 monatojn post la lasta ĝisdatigo.
Vortoj
Ĝis lia 3-jariĝo nur nomojn (O-vortojn) en Esperanto li diris. La ĉefa ŝanĝo en la du lastaj monatoj certe estas ke nun li ankaŭ ekuzas adverbojn (E-vortojn), adjektivojn (A-vortojn) kaj verbojn (I-vortojn). Jen ekzemploj: samtempe, poste, rapide, bela, ŝarĝata, rakonti, violonas, trinki. Li ankaŭ uzas pli kaj pli da prepozicioj (kiel sub, apud, kun, sen).
Frazoj
Malgraŭ tio li tamen neniam prononcis tutan frazon en Esperanto sed ĉiam miksas kun francaj vortoj. Li ĝenerale uzas por unu frazo ĉu po 1, 2 aŭ 3 Eo-vortojn, ĉu nur francajn vortojn. Tipa miksata frazo estas “Post tri tagoj je vais aller à la lernejo.” [Post tri tagoj mi iros al la lernejo – fakte ne post tri tagoj, sed post pluraj monatoj, sed la plenan komprenon de tempo li ankoraŭ ne havas!].
Vortfarado
Li ekuzis sian unuan sufikson, -ejo, inventante la vorton “prizejo” (kiu kompreneble estas malĝusta). Mi pensas ke li fakte miksis la francan vorton “prison”, kaj la esperantaj vortoj “malliberejo” kaj “prizono”.
Kantoj
Iom post iom la frazoj de Eo-kantoj kantataj de li pleniĝas. Apartan sukceson havas la kanto de Pablo Busto “Fruktoj‘”, kies mia ido kantas kelkajn frazojn ĉiutage. Li ankaŭ ege ŝatas la brazilajn kantojn de la KD “Ni dancu en la rondo“, certe pro la multaj diversaj muzikiloj uzitaj, la profesia kvalito de la registro kaj la viglaj muzikoj, kiuj danc- kaj kant-instigas. Tamen la lingva nivelo kaj stilo estas tro alta por li, kaj mi konfesu ke por mi ankaŭ se mi ne legas samtempe la parolojn, precipe pro la multaj elizioj kaj la uzado de maloftaj vortoj. Do li simple nun rediras la plej allogajn sonfigurojn.
Konscio pri dulingvismo
Certe tio estas la ĉefa lingvo-evoluo de la du lastaj monatoj. De kelkaj semajnoj, li petas al sia paĉjo legi la lastan rakonton antaŭ la enlitiĝo “en français” [en la franca]. Li nun kapablas rekoni kaj nomi la parolatan lingvon, kiam lia paĉjo aŭ mi parolas ĉu la francan, ĉu la esperantan. Li ankaŭ iam tuje diris al mi en la ekstera porinfanaj ludejo “elle a parlé français” [“ŝi parolis la francan”], parolante pri knabino.
Mi ankaŭ rimarkis ke li uzas pli da vortoj en Esperanto kun mi. Kiam li prononcas Esperantan vorton antaŭ ne-Eo-parolanto, li ĝenerale tuj korektiĝas kaj uzas la francan vorton. Ekzemple al lia avino: “Tu peux faire des pluŝajoj por la fratineto?” -> “Tu peux faire des doudous pour la petite soeur?” [“Ĉu vi povas fari pluŝajojn por la fratineto?”].
Se mi demandis al li “kiel oni diras tion en la lingvo de panjo?“, li tamen ĉiam ne respondis uzante la petatan lingvon, sed simple laŭ la vortoj, kiujn li plej ofte uzis. Ekzemple, “lifto“ anstataŭ “ascenceur“, sed “coussin” anstataŭ “kuseno”. Miaopinie tio okazis pli pro maldiligenteco ol malkompetenteco: li respondis kiel eble plej rapide al la demando “kiel oni diris tion”, kaj li ne havis intereson kaj utilon uzi la petitan lingvon. Tio ŝanĝiĝis en la du lastaj semajnoj. Mi ne volas tedi lin aŭ tro altrudi al li la Esperantan, do mi ne ofte demandas al li “kiel oni diras tiun vorton (montrante bildon) en Esperanto (aŭ en la franca)?“, sed kiam mi demandis lastatempe, li sukcese respondis en la celata lingvo. Okazigis ridegoj kiam mi same demandis al lia paĉjo “kiel oni diras kokino en la franca?“, kaj ke lia paĉjo respondis erare “coquine” [tio signifas friponetino, tute malsama senco sed prononciĝas en la franca preskaŭ kiel kokino], anstataŭ “poule”. Mia filo komprenis ke li tute eraris kaj multe ridis.
Li do nun konscias ke ekzistas du lingvoj en sia hejmo. Mi ŝatus trovi infanan rakonton pri kio estas dulingvismo, aŭ pri infanoj, kiuj parolas du lingvojn; se leganto konus tian rakonton ekzemple en libro (en la franca, esperanta aŭ angla), bonvolu informi min pri tio!
Mi ĝojas pro lia kreskanta uzo de Esperanto. Mi precipe ĝojas ke li ĝis nun tute ne forĵetas Eon, sed male petas al mi legi “en aia linvo” [en alia lingvo, misprononcita].
La rakonto pri la evoluo de la lingvoscio de etulo estis interesa, mi dankas la rakoninton pro ĝia prezento. Kelkaj rimarkoj tamen ŝajnas bonvenaj, eĉ se ili originas de mi, “kibico”.
Unue: eĉ la gepatroj devus jam dekomence atenti pri la lingva ĝusteco ankaŭ de sia propra E-scio. Mi pensas pri tiaj “bagateloj”, kiel la netransitiveco de la verbo “paroli”, la neŭzado de “dum” anstataŭ “en” (ekz-e en “… la lastaj ŝanĝoj DUM la lastaj du MONATOJ…”), la aplikado de la E-A (kaj ne franca k.t.p.) normo pri la lokado de “ankaŭ” en la frazo. Tiuj ĉi rimarkoj koncernas pli-malpli konvenciajn normojn, sed ekzistas konsideroj ankaŭ malpli konvenciaj, bezonantaj kristaliĝon eĉ en nia lingvo.
Tia estas la demandoj de reliefigo de frazelementoj en frazoj, kiuterene plena ordo ne ekzistas eĉ ĉe niaj plej eminentaj e-istoj. La gepatroj devus klopodi al formado de interna pretendo pri ordo en frazoj – evidente, ne per prezento de reguloj (ĥaosaj eĉ en niaj gramatikoj…), sed per la kutimigo de siaj idoj al frazoj de modela valoro (la “ĝeneraliga asimilado” ja funkcias ankaŭ en infanoj, kiel tion nia bonmemora kompetentulo C. Piron demonstris) ankaŭ ĉi-rilate (en kiuj la enfokusa elemento (ideale) rekoneblas per ĝia KONSTANTA loko post la verba predikato (kiel ekz-e en “… tutan frazon en E-o li PRONCIS NENIAM…”, . anstataŭ “li tamen neniam prononcis tutan frazon en Esperanto”).
ŜatiŜati
Saluton,
Mi dankas vin pro viaj korektoj, kiuj kompreneble ĉiam estas bonvenaj. Mi konsentas kun vi, kompreneble parencoj provu ideale ĉiam plibonigi sian lingv-nivelon.
Pri la aliaj aferoj (ordo en frazoj), mi ne certas konsenti, ĉar vi ne donas argumenton pri tio (vi simple skribas, ke Claude Piron ankaŭ volis tion). Same por la internacia loko de antaŭ; ĉu vi havus fontojn pri tio? Ĉar mi neniam legis tion. Ankaŭ pri la uzado de “en” anstataŭ “dum”, mi ŝatus fonton por pli bone kompreni.
ŜatiŜati