Lingvo-evoluado de 4-jaraĝulo

Mia plej aĝa ido post du monatoj estos 4-jaraĝa. Jen kiel nuntempe Esperanto ekzistas en lia ĉiutaga vivo.

Fremdaj lingvoj en lernejo

Kiel ĉiuj francaj samaĝuloj, li ekiris la unuagradan lernejon septembre kaj do pli kaj pli lernas la francan lingvon. Li estas en klaso en kiu miakone nur 2 aliaj infanoj parolas hejme alian lingvon ol la francan, kaj tiu lingvo estas la araba.

Mi kredas ke neniu scias ke li mem hejme aŭdas Esperanton, krom la help-instruistino. Ŝi aŭdis min alparolin lin en Esperanto kaj demandis afable “Pardonu, ĉu mi povas demandi al vi personan demandon? Kian lingvon vi parolas, ĉu la hispanan?kiel ofte oni aldemandas min.

En la lernejo oni alparolas lin nur en la franca. La infanoj eklernas fremdan lingvon (la anglan) nur post 2 plenaj jaroj en la lernejo.

Kompreneble Esperanto tute ne ĝenas lian vivon en la lernejo kaj ni ricevis neniun reagon pri malbona uzado de la franca lingvo.

Esperanto plu estas pasiva lingvo

Kiel mi jam skribis kiam mia ido estis 3-jaraĝulo3,5-jaraĝulo, Esperanton li preskaŭ ne parolas, eĉ se mi alparolas lin nur Esperante.

Li tamen kelkfoje nombras en Esperanto, uzas esprimojn kiel “unu el tiuj”, ktp. Sed tiaj situacioj restas esceptoj. Li regas la lingvon: mi neniam bezonas uzi la francan, kaj li komprenas filmojn kaj legatajn rakontojn. Simple Esperanto ne estas aktiva en lia cerbo kiel parolata lingvo.

Kiam lia paĉjo demandas al li difinon de Eo-vorto, li tuj francigas ĝin. Tio malpli bone okazas kiam mi iufoje demandas al li esperantigi francan vorton.

Esperanto en filmoj, libroj kaj kantoj

De kelkaj monatoj mia filo ekspektas filmetojn. Mazi en Gondolando sukcesas, ridigas lin kaj prononcigas al li vortojn. La kantoj malpli sukcesas, sed estas same en la franca. Li ne ŝatas kanti.

Mi ĉiam legas al li en Esperanto. Ni legas pli kaj pli longajn librojn. Li ne plu ŝatas aŭskulti senbildajn rakontojn; tio certe ŝanĝos poste.

 

4 pensoj pri “Lingvo-evoluado de 4-jaraĝulo

  1. Interese legi vian raporton. Bone, ke vi ne hezitas alparoli vian idon en Esperanto. Kelkaj pensas, ke tio ne tauxgas, sed mi pensas tio bonas. Ankaux mi faris tion kun miaj infanoj, do alparolis ilin en la infangxardeno per la patra lingvo kaj ne en la loka lingvo.

    Ŝati

Komenti