Mia ido multe interesiĝas pri muziko, precipe pri la diversaj muzikiloj. Mi do iom post iom lernis multajn vortojn ĉi-teme, kaj en la franca, kaj en la Esperanta, ĉar mi ne konis ekzemple eĉ en mia denaska lingvo la nomon “hobojego“. Ofte mi spertis malfacilaĵojn serĉante listojn de tiaj vortaroj, tial mi kunigas ilin en ĉi tiu afiŝo, klariginte kiel mi trovis ĝenerale la vortojn.
Kiel trovi terminarajn vortojn?
La plej rapida solvo certe estas uzi Vikipedion tiumaniere:
- Serĉu paĝon pri la celata temo ĉe Vikipedio en via denaska lingvo.
- Uzu la maldekstran kolonon (titolata “En alia lingvo”) por scii ĉu ekzistas en Esperanto la saman temon. Se jes, vizitu tiun paĝon.
- Se ne ekzistas samtema Eo-paĝo, serĉu en via denaska lingvo pli ĝenerala temo. Ekzemple, se vi serĉis “celesto“, serĉu “klavar-instrumentoj”.
- Tralegu la tutan vikipedian paĝon kaj uzu la retligilojn por trovi novajn vortojn.
Kelkaj maloftaj vortoj tamen mankas ĉe vikipedio, tial mi uzis alternativojn, uzante fakajn aŭ teknikajn vortarojn kaj terminarojn. Multaj ekzistas kaj estas ĉu ret-disponeblaj senpage kiel PDF-dosiero, ĉu aĉeteblaj papere. Por trovi ilin, eniru en ret-serĉilon vortojn similajn al “terminaro esperanto muziko”, “vortaro muziko”. Se verŝajne ne ekzistas tiom precizaj vortaroj, serĉu pli ĝeneralaj, skribante “terminaro Esperanto”. Pri muziko, mi uzis Muzika terminaro: Alfronto al la tutmonda problemo pri kaoso en muzika skribado, la Popularmuzika Terminaro en Esperanto de Bertilo. Bilda terminaro pri muzikiloj ekzistas kun koloroj en la Praktika Bildovortaro de Esperanto (paĝo 49), kaj sen koloroj en la Esperanto Bildovortaro de Rudiger Eichholz (paĝo 301-306)

Listo de muzikiloj (= muzikaj instrumentoj)
- Klavar-instrumentoj: piano, vost-piano, elektra piano, klavecino, orgeno, tir-harmoniko
- Kord-instrumentoj: klasika gitaro, elektra gitaro, banĝo, buzuko, liuto, kontrabaso, violono, aldo, violonĉelo, akustika gitaro, bas-gitaro, ukulelo, mandolino, vjolo, harpo
- Frap-instrumentoj: drumo, cimbalo, tamburo, tintilringo, tamburino, gongo, marako, triangulo, ksilofono, timbalo, bongo
- Blov-instrumentoj: bek-fluto, transversa fluto, pajn-fluto, trumpeto, saksofono, korno, hobojo, hobojego, buŝ-harmoniko, klarneto, didĝeriduo, tubjo, trombono, lignaj bolv-instrumentoj, latuna blov-instrumentoj